Vektora bildo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vektora bildo (strekara bildo) estas bildo priskribita kiel aro de primitivoj. La primitivoj estadas strekoj, cirkloj, pluranguloj ktp.

Ekzemplo:

Dosiero:Komp grafiko vektora.png

Primitivo Koordinatoj Diko Koloro
Cirklo (120, 120), radiuso=80 5 Flava (255, 255, 0)
Linio (80, 100), (160, 100) 3 Verda (0, 255, 0)
Linio (160, 100), (160, 130) 3 Verda (0, 255, 0)
Kvarangulo (80, 120), (120, 140) Ruĝa (255, 0, 0)
Linio (40, 40), (200, 200) 3 Blua (0, 0, 255)

Ĉar komputila ekrano estas rastruma bildo, vektora bildo devas esti rastrumigita antaŭ ĝi povas esti montrita en la ekrano.

Kvazaŭnorma daten-aranĝo por vektoraj bildoj estas SVG.