Vendsyssel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun Vendsyssel-Thy!


Geografio > Eŭropo > Nordio > Skandinavio > Danio > Jutlando > Vendsyssel


Vendsyssel [vensisl] ("Provinco de Vandaloj"; etimo necerta) konsistas el la norda pinto de Jutlando kaj plej granda parto de insulo Vendsyssel-Thy. Sude ĝi limas al fjordo Limfjorden.

La flago Vendelbrog estas neoficiala kaj tre malofte trovebla, sed tamen sufiĉe forte indikas la tieularan mens-apartecon kaj rezistemon kontraŭ la ĉefurba regado. Ĝi simbolas verdan Vendsyssel ĉirkaŭatan de Danio (rufo) kaj la maro (Atlantiko okcidente, aliflanke Baltmaro, kiu norden nomiĝas Kattegat).

Vendsyssel havas ses subprovincojn:

Vidu ankaŭ

Jutlanda regionismo