Verband der Elektrotechnik, Elektronik und Informationstechnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VDE (mallongigo de Verband der Elektrotechnik, Elektronik und Informationstechnik) estas la germana Asocio por Elektra, Elektronika kaj Informa Teknologioj, profesia instanco kun sidejo en Frankfurt am Main.

Ĝi fondiĝis kiel Verband Deutscher Elektrotechniker (Asocio de germanaj elektroinĝenieroj) en Berlino en 1893 kaj renomis sin mem kiel Verband der Elektrotechnik, Elektronik und Informationstechnik en 1998. VDE havis ĉ. 33.000 membojn (en 2005).

La rolo de VDE en Germanio estas komparebla al tiuj de IET en Grandbritio kaj de IEEE en Usono.

Unu el ĝiaj aktivadoj estas tiu de normiga instanco. Ekzemple, VDE prizorgas la regulojn pri elektro en Germanio (DIN/VDE 0100).

Fontoj