Komunumaro Braubach (ĝis 2012)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Verbandsgemeinde Braubach)
Braubach
Blazono
Komunumaro Braubach (ĝis 2012) (Germanio)
Komunumaro Braubach (ĝis 2012) (Germanio)
DEC

Map

komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Rhein-Lahn
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo EMS
Subdivido 5 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Werner Groß
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Friedrichstraße 12
56338 Braubach
Demografio
Loĝantaro 7507 (stato: 2011-12-31)
Geografio
Geografia situo 50° 16′ N, 7° 39′ O (mapo)50.266666677.65Koordinatoj: 50° 16′ N, 7° 39′ O (mapo)
Areo 56,68 km²
vdr

La Verbandsgemeinde Braubach estis komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la samnoma urbo Braubach. Ĝi troviĝis en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de 2011 la komunumaro entute havis 7507 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumis iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. Kadre de administra reformo decidita en 2010, la 1-an de julio 2012 la membraj komunumoj kuniĝis kun tiuj de la najbara komunumaro Loreley al nova administra unuiĝo provizore nomata komunumaro Braubach-Loreley, kiu la 1-an de decembro alprenis la pli koncizan nomon komunumaro Loreley.

Unuopaj membraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

  1. urbo Braubach
  2. Dachsenhausen
  3. Filsen
  4. Kamp-Bornhofen
  5. Osterspai
la kastelo Marksburg en Braubach

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]