Vertica fokusa distanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
f' - ĉefa fokusa distanco;v' - vertica fokusa distanco

Vertica fokusa distanco estas distanco de vertico de la plej malantaŭa lenso de objektivo ĝis ĉefa fokusa ebeno.

Ĝenerale vertica fokusa distanco ne egalas al ĉefa fokusa distanco, sed ĉi tiuj valoraj malmulte distingiĝas por plejparto da objektivoj.

Teleobjektivoj havas vertican fokusan distancon je 2 ... 3 fojoj malpli grandan ol ĉefa fokusa distanco por la objektivo estu malpli granda.

Objektivo de spegula fotilo havas pli grandan vertican fokusan distancon por estu spaco por la spegulo.