Vestfalio-Lipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vestfalio-Lippe)
Vestfalio-Lipo

Vestfalio-Lipo, germane Westfalen-Lippe, estas landoparto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. La alia landoparto estas Rejnlando. Grandaj urboj en Vestfalio-Lippe estas Bochum, Dortmund, Münster (la ĉefurbo) kaj Bielefeld. Nordrejn-Vestfalio estas la sola federacia lando de Germanio kun tiaj landopartoj.

Vestfalio-Lipo unuigas la historiajn teritoriojn Vestfalio kaj Lipo.

La landoparto havas memstaran administradon, kiu centre plenumas iujn servojn - ekzemple rilate al eduko kaj mediprotektado - por la unuopaj distriktoj de la teritorio: Pri tiu administrado legu pli en la artikolo regiona ligo Vestfalio-Lipo.

En la regiono komence de la 2010-aj jaroj vivis proksimume 8,3 milionoj da homoj.