Weser
Aspekto
(Alidirektita el Vezero)
Weser | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 451 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Germanio |
Regionoj | Malsupra Saksio |
Weser (en Esperanto nomata ankaŭ Vezero, foje ankaŭ Visurgo) estas riverego en Germanio. Ĝi estiĝas ĉe la urbeto Hannoversch Münden per kunfluo de ĝiaj du fontoriveroj Werra kaj Fulda kaj enfluas apud Bremerhaven en la Nordan Maron.
La rivero trafluas i.a. la urbojn Hameln kaj Bremen. Ĝi estas 452 km longa (aŭ, inkluzive de sia fontorivero Werra, 744 km).