Viadukto Žampach
Viadukto Žampach | |
ponto | |
Viadukto Žampach nuntempe
| |
Oficiala nomo: Žampašský most | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Prago-okcidento |
Municipo | Žampach |
Situo | Viadukto Žampach |
- koordinatoj | 49° 52′ 23″ N 14° 29′ 17″ O / 49.87306 °N, 14.48806 °O (mapo) |
Longo | 109,3 m |
Alteco | 41,73 m |
- Spano de arkoj | 12 m |
Ŝtonmineja ŝtono | 5 780 m3 (204 119 cu ft) |
- Ŝtonkuboj | 600 m3 (21 189 cu ft) |
- Ŝtonvolboj | 450 m3 (15 892 cu ft) |
Materialo | Granodiorito |
Konstruo | 1898 |
- solena malfermo | 1-an de majo 1900 |
Plej facila aliro | Žampach |
Celo | Fervoja viadukto |
Situo de la viadukto Žampach enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Žampašský most | |
Portalo pri Ĉeĥio |
La Viadukto Žampach, ŝtona fervoja viadukto ĉe Žampach estas laŭ kelkaj fontoj la plej alta ŝtona fervoja ponto en Ĉeĥio, laŭ aliaj fontoj eĉ en Mez-Eŭropo kondukita en arkon. Ĝi troviĝas inter urbeto Jílové u Prahy kun riĉa historio de minado de oro kaj vilaĝo Kamenný Přívoz.
Teknikaj parametroj de la ponto: la alteco - de la plej alta loko de vojo al la fundo de ravino Kocour - 41,73 m, la longeco estas 109 m. La ponto havas sep arkojn. Ĝi estas konstruita el granito. Oni konstruis la ponton en la jaroj 1897 - 1899. Sur la ponto laboris laboristoj el la tuta Eŭropo, precipe italoj. La unua trajno traveturis tra ĉi tie la 1-an de majo 1900.
La ponto estis neniam riparata, malgraŭ tio, ke ĉiutage surveturas ĝin ĉirkaŭ tridek trajnoj potage.