Viborga kastelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viborga kastelo
kastelo
burgomuzeo • rekonilo [+]
SituoViborg
- koordinatoj60° 42′ 57″ N, 28° 43′ 44″ O (mapo)60.71583333333328.728888888889Koordinatoj: 60° 42′ 57″ N, 28° 43′ 44″ O (mapo)

Estiĝo1293

Viborga kastelo (Leningrada provinco)
Viborga kastelo (Leningrada provinco)
DEC
Viborga kastelo
Viborga kastelo

Map
Viborga kastelo
Vikimedia Komunejo:  Vyborg Castle [+]
vdr
Viborga kastelo somere

Viborga kastelo (finne Viipurin linna, ruse Выборгский замок, svede Wiborgs slott) estas la plej malnova fortikaĵo en Viborg, fondita en la 13-a jarcento sur malgranda insulo (170 x 122 m) en la Viborga golfo.

La 30-an de junio 1710 post pli ol dumonata sieĝo la kastelo estis okupita fare de la armeo de Petro la Granda, la kastelo estis aktive rekonstruata, sed ĝia milita graveco malgrandiĝis post konstruo de pli modernstilaj fortikaĵoj en Viborg: la Fortikaĵoj de Anna kaj la Horna Fortikaĵo.

Dum la Vintra milito de 1939-1940 la kastelo suferis nemulte kaj en Sovetunio estis transdonita al la Defenda Ministerio. En 1964 la ministerio cedis la kastelon por starigo de muzeo. Post detala esploro kaj restaŭro, faritaj de estona restaŭra grupo, la muzeo ekfunkciis en 1970.

Viborga kastelo daŭre estas muzeo, la ĉefa turista allogaĵo de Viborg. En la korto de la kastelo regule okazas artaj kaj muzikaj festivaloj.