Vieno-rivero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vieno.
La valo de la Vieno-rivero estas grava trafika vojo, kaj por aŭta kaj por publika trafiko.

Vieno (germane Wien), plej ofte neoficiale nomata la Vieno-rivero (germane Wienfluss) por distingi ĝin de la urbo, estas rivero, kiu fontas en la Viena Arbaro ĉe la vilaĝeto Rekawinkel, parto de la urba komunumo Pressbaum de Malsupra Aŭstrio. Post 34 kilometroj ĝi fluas en la Danuban Kanalon proksime de la urbocentro de Vieno.

Tra ĝia valo kondukas, ekster Vieno, la Aŭstruja Okcidenta Fervojo, ĉefa fervojo de Vieno al Salcburgo. Ene de Vieno, la plej grava strato de Vieno al la okcidento (numero B1), neoficiale nomata "Okcidenta Elstrato" kaj "Okcidenta Enstrato" respektive (germane Westausfahrt kaj Westeinfahrt), sur la du bordoj de la rivero.

Ankaŭ la linio U4 de la metroo de Vieno sekvas parte la Vieno-riveron. Ene de Vieno, iuj partoj de la Vieno-rivero estas entunelaj. Preskaŭ dum sia tuta fluo en Vieno, la dekstra bordo de la Vieno-rivero konsistigas limojn inter distriktoj.

La urboparko (Stadtpark) de Vieno troviĝas sur ambaŭ flankoj de la Vieno-rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]