Vikipedia diskuto:Aktualaĵoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ho, kiel plena ĝi estas ;) Sugestoj??.

ĝisdatigi?[redakti fonton]

kiom ofte vi ĝisdatigas la paĝo?

Saluton. Mi pardonpetas, ke mi ne scias kiamaniere averti pri au korekti rekte eraron en aktualaĵoj de 8a de majo sub la flago de Tasmanio. Ne estis savitaj 14 ministoj, sed 2 ministoj enterigitaj dum 14 tagoj. Ĉu iu povas korekti tion?

Certe oni povos. Sed mankas la jena informo aktuala nuna pri starigo de ponto de tradukado pere de Esperanto: (Mi ripetas): Oni ankau povas el-exterlande labori kiel tradukanto de gravai informoi kai de diversai textoi de intereso deziratai. Oni estu preta(i), tiamaniere formi PONTON de inter-komprenidsho, tradukante cziujn deziratain textoin, prospektoin, libretoin, novajjoin ktp., kiujn oni bonvolu indiki suficze frue. Esperantanoi en exterlando tiam povos plu-traduki ricevitain Esperanto-textoin en koncernain naciain lingvoin de intereso. Tiel estigante ponton de unu fremdlingvo per Esperanto al alia fremdlingvo, resp. al sia propra hejmlanda lingvo. Estas facile traduki el Esperanto en sian hejmlingvon, dekmiloble pli facile ol el iu fremdlingvo rekte en sian hejmlingvon. Exemple el la Germana, unu de la plej malfacilai lingvoi post la China, en Hungaran – - laboro ege elczerpiga, sed uzante la ponton de Esperanto facileta laboro. Nome ti-kiu tradukas el sia hejmlingvo en Esperanton ne sentas multan laboron, kai ti-alia, kiu en la lando de l’ destino tradukas el Esperanto nu en sian tiean hejmlingvon, ankau ne sentas multe da laboro, kai la negoco povas marshi rapide. Do ni sobridshu, racion havu, menson uzu, unuvorte: Esperanton uzu. Mankas en diversai landoi terure multai textoi el kai pri aliai landoi, en kai pri plej diversai fakoi, precipe informajjoi technikai priserczatas - k.a.p. – Do ek al labor’! Ni devus havi en cziu lando precipan tutlandan tradukejon tiuforman. Au czu tiai tutlandai tradukejoi Esperantopontai eble jam exzistas? Do kie? -

{ Czi tie prove uzatai: x (antaue ks), xz (antaue kz), qv (antaue kv), dsh (antaue g°), jj (antaue j’), cz (antaue c^), ch (antaue hh), ai (antaue aj). oi (antaue oj) }

Duobla laboro?[redakti fonton]

Mi ne komprenas, kial aperas tiu ĉi paĝo aparte kaj kial la simila temo sur la ĉefpaĝo? Ĉu ne estus pli bona, se ni ligus la Ŝablono:Monda aktualaĵo-paĝon ĉi-tien. Ĝi aperu ankaŭ ĉi tie. razilklingo.

Ho RK ! Kiam vi havas bonan ideon nur realigu ĝin ! do mi jes enmetis laŭ via sugesto la ŝablonon {{ChefPaghoMondAktualajho}} en la paĝon. Tamen tiu ĉi paĝo celas listigi ĉiujn lastajn eventojn sen limtempo dum la ŝablona mesaĝo mencias nur la 4 aŭ 5 plej trafajn laste okazintaĵojn. Arno Lagrange  12:31, 17. Jun 2004 (UTC)

Kiel ni disigos la paĝon en malpli grandajn paĝerojn ?[redakti fonton]

la redaktpaĝo diras: AVERTO: Tiu ĉi paĝo longas 33 kilobitokojn; kelkaj retumiloj povas fuŝi redaktante paĝojn je longo proksime aŭ preter 32kb. Se eble, bonvolu disigi la paĝon al malpli grandajn paĝerojn.

Mi proponas disigi la paĝon. Laŭ alilingvaj vikipedioj, mi volas disigi en ĉiumonatajn paĝojn : Januaro de 2005, Februaro de 2005, Marto de 2005, Aprilo de 2005, Majo de 2005, Junio de 2005, Julio de 2005, Aŭgusto de 2005... Ĉi tiu sistemon uzas de:August 2005, en:August 2005, es:Agosto de 2005, et:August 2005, fr:Juillet 2005, ko:2005년 8월 nl:Augustus 2005 pl:Sierpień 2005, zh:2005年8月

Eventoj de 2004 estas malmulta, mi volas fari en unu paĝon 2004 tageventoj Ryoho 00:31, 17. Sep 2005 (UTC)

Nomo: Ĉu prefere Novaĵoj?[redakti fonton]

Ĉiam, kiam mi legas la titolon de la paĝo en la menuo, mi konfuziĝas: Ĉu temas pri aktualaĵoj rilate al vikipedio - kontraste al la daŭraj informoj? (Sed fakte ne :-( La enhavo de la paĝo estas tio, kion en Esperanto oni kutime nomas novaĵo; ŝajne aktualaĵo estas ĉefe influita de la franca lingvo. Mi do proponas alinomigon al "Novaĵoj". --Lu 09:18, 27. Feb 2008 (UTC)

Fonkoloro[redakti fonton]

Miaopinie la kadro estus pli bela kaj harmonia, se ĝi estus blanka, ne griza. Ĉu oni blankigu ĝin? Mutichou 15:52, 22. Sep 2008 (UTC)


Semajnnumeroj en la Kalendaro[redakti fonton]

Mi proponas aldonon de semajnnumeroj laŭ Iso en la Kalendaro.

Kial ĉi tiu paĝo estas en nomspaco 0 kaj ne sub Vikipedia nomspaco (Vikipedio:Aktualaĵoj)? --→ Airon 22:25, 28. Jun 2009 (UTC)

Vikinovaĵoj[redakti fonton]

Ĉu estas maniero anstataŭigi la novajn aktualaĵojn de Vikipedio kun la unua paĝo de Vikinovaĵoj? Tiam Vikipedio perdus nenion, sed Vikinovaĵoj, kiuj bezonas kreskon, gajnus. Kaja 07:23, 5 Mar. 2011 (UTC)

Nomo de monatoj estas propraj nomoj en esperanto do kun komenca majusklo[redakti fonton]

Kial la nomoj de monatoj en la aktualaĵoj ne aperas laŭ la oficiala skribo?

En la oficiala radikaro kaj en PIV ĉiuj monatoj komenciĝas per majuskloj, laŭ mia opinio, vikipedio devus obei tiun regulon.

Ankaŭ en la kalendara ŝablono la monatnomoj devus komenciĝi per majuskloj.

Mi neniam vidis en iu ajn numero de Esperanto uzon de la monataj nomoj kun majusklo. Mi nun kontrolis la ĵus eldonitan revuon, oni neniam uzas la monatajn nomojn kun majusklo en la artikoloj. Kia stranga ideo, kiu neglektas la lingvoevoluon! Tiu diskuto jam okazis plurfoje. Narvalo 12:51, 14 Feb. 2012 (UTC)

Xian

Merkato -> bazaro[redakti fonton]

La atenco de la 10a de januaro en Maiduguri ne okazis en merkato, sed en bazaro.

✔ Farite - --Dominik (diskuto) 16:09, 13 Jan. 2015 (UTC)

Tutanota -- chifrita retposhto[redakti fonton]

Please help us translate Tutanota, the encrypted email service, into Esperanto. Tutanota's software is free and open source -- the same philosophy that gave birth to Wikipedia. Sign up for an encrypted email account @tutanota.de (tutanota.com will be available in April), and email support@tutao.de (in English or German) to volunteer for the Esperanto translation. Thank you. Dankon. --Getoar TX (diskuto) 22:57, 26 Feb. 2015 (UTC)

Fonto de novaĵoj[redakti fonton]

Saluton! Pluraj eroj novaĵas pri katastrofoj, mortoj kaj akcidentoj. Tamen indas aldoni ankaŭ malpli ŝokajn informojn. Jen fidinda fonto de tiaj novaĵoj. Mi ĵus aldonis novaĵon ekz. pri eksperimenta vakcino kontraŭ ebolo. Amike, Vikiano (diskuto) 17:15, 25 dec. 2016 (UTC)[Respondi]