Junio de 2005
Aspekto
maj – junio – jul | ||||||
di | lu | ma | me | ĵa | ve | sa |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||
aranĝo de 2005 Ĉiuj Tagoj |
Ĵaŭdo, 30-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]- Forpasas Fernando de Diego, tradukanto de pluraj verkoj al Esperanto, ĉefe el la hispana lingvo, interalie Don Kiĥoto de la Manĉo.
Merkredo 29-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]- Hoogeveen, Nederlando: La plej maljuna vivanta homo en la mondo S-ino Hendrikje van Andel-Schipper fariĝis 115-jara.
Mardo, 28-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]Lundo, 27-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]- La kabo-verda parlamento ekas hodiaŭ la diskuton pri la ege komentata eblo de aliĝo de Kabo-Verda Respubliko al Eŭropa Unio. Portugalio subtenas la menciitan aliĝon.
Merkredo, 22-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]Mardo, 21-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]- nova ludo de EIDOS, 25 to Life ('Puno de 25-jara ĝis tutviva malliberigo'), kaŭzas kontroversion en Usono. Senatano Charles Schumer (Dem-NY) severe kritikas la ludon, petante bojkoton, pro tro perfortema temoj; ekzemple en tiu ludo ludanto povas preni la rolon de krimulo kaj mortigi policanojn.
- Oni sensukcese lanĉis la kosmoŝipon Cosmos 1 en la spacon.
- Restas kontraŭleĝa la ĉasado de balenoj.
Dimanĉo, 19-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]- La palestina parlamento akceptis balotan leĝon, kiu ebligos al perfortaj grupoj partopreni en la balotoj. La balotoj okazos post la foriro de Israelo el la Gaza Sektoro, kaj estos la unuaj balotoj ekde 1996.
- Balotadoj en la hispana aŭtonoma komunumo de Galegio. La 82-jara Manuel Fraga Iribarne klopodas atingi sian kvinan sinsekvan venkon.
Sabato, 18-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]En la balotadoj por la prezidenteco de Irano, la du kandidatoj kun relativa majoritato estas Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani (20,8%) kaj Mahmud Ahmadineĵad (19,3%). Ili konkuros en definitiva balotado la 24-an de junio.
Mardo, 13-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]- Mohamed ElBaradei denove la ĉefdirektoro de la Internacia Atomenergia Organizo
- Mortis Álvaro Cunhal, iama gvidanto de portugala komunista partio.
- En la proceso de rok-stelulo Michael Jackson, ĵurio verdiktis, ke li estas senkulpa de ĉiuj 10 akuzaĵoj (inter ili je pedofilio).
- Massouma Mubarak fariĝas la unua virina membro de la kuvajta ministra kabineto; ŝi estis universitata profesoro pri politikscienco.
Lundo, 12-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]- Tertremo de 5.5 forteco skuis sudan Kalifornion ĉi-matene.
- Vikipedio atingis 25.000-an artikolon, pri Inkaa imperio.
Sabato, 11-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]- Florence Aubenas kaj Hussein Anoun estas liberaj post 157 tagoj da kaptiteco.
Vendredo, 10-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]- La Kongreso de Bolivio aprobis la nomumon de Eduardo Rodríguez kiel nova prezidento de la respubliko, post la demisio de Carlos Mesa, sekve de popolaj protestoj.
Mardo,7-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]- En Hungario, la parlamentanoj elektis la novan prezidenton László Sólyom [ŝojom laslo], iaman prezidanton de la konstitucia kortumo
Lundo,6-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]- La esperantlingva portalo Ĝangalo.com kun ĉiutagaj novaĵoj denove aperas en la interreto.
- La Suverena Kortumo de Usono decidas, ke kanabo estu kontraŭleĝa eĉ por medicinaj celoj.
Dimanĉo,5-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]- La sekretario de Johano Paŭlo la 2-a rifuzas bruligi la paperojn de la papo.
- Svislandanoj aprobas balote la aniĝon de la nacio al la Traktato Schengen kaj novajn rajtojn por samseksemuloj.
Sabato,4-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]- Fermiĝo de la Olimpiaj ludoj de la etaj eŭropaj ŝtatoj en Andoro
Ĵaŭdo,2-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]- Liberigas Israelo 400 malliberulojn Palestinajn
Merkredo,1-a de junio 2005
[redakti | redakti fonton]- Nederlando: En referendumo 62% malakceptas la proponitan konstitucion de Eŭropa Unio.
|