Novembro de 2007

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Listo de aktualaĵoj aperintaj en novembro 2007:

novembro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30
aranĝo de 2024
tagoj

Ĵaŭdo, 29-a de novembro 2007[redakti | redakti fonton]

Mardo, 27-a de novembro 2007[redakti | redakti fonton]

Lundo, 26-a de novembro 2007[redakti | redakti fonton]

Vendredo, 23-a de novembro 2007[redakti | redakti fonton]

Ĵaŭdo, 22-a de novembro 2007[redakti | redakti fonton]

Kvin homoj mortis, inter ili 9-jara knabino, rezulte de eksplodo en buso, kiu sekvis el Pjatigorsk al Vladikavkaz en suda Rusio[1]. La eksplodo okazis ĉe la limo inter Kabard-Balkario kaj Nord-Osetio.

Mardo 20-a de novembro 2007[redakti | redakti fonton]

En Hispanio kiel dum lastaj jaroj ekstremdekstruloj festis la jariĝon de la morto de Franko; same kontraŭfaŝistoj protestis kontraŭ tiu festado kaj la tolereco de la registaro pri perforta agado de radikala dekstrularo. En Madrido dum tiu semajno okazis manifestacioj, soldato mortigis junan kontraŭfaŝiston kaj vundis aliajn; ankaŭ en aliaj urboj okazis faŝista agado: en Cáceres faŝisto ponardis junulon, en Barcelono kontraŭfaŝistoj batalis kontraŭ policistoj.

Mardo, 13-a de novembro 2007[redakti | redakti fonton]

  • Germana SPD-politikisto Franz Müntefering (67-jaraĝe) eksiĝos kiel federacia ministro pri laboro kaj kiel vickanceliero surbaze de familiaj aferoj (kancer-malsana edzino) ankoraŭ dum tiu ĉi Novembro.

Dimanĉo, 11-a de novembro 2007[redakti | redakti fonton]

Sabato, 10-a de novembro 2007[redakti | redakti fonton]

Ĵaŭdo, 8-a de novembro 2007[redakti | redakti fonton]

  • La supera juĝejo de Svislando plene liberigis Vitalij-on Kalojev, oseton antaŭe kondamnitan je ok jaroj pro mortigo de flug-kontrolisto de Skyguide. Rusio klopodis pri transdono de Kalojev al rusia prizono, sed fine la viro revenos hejmen libera post du jaroj da enprizoniĝo.
  • Mornotago en Finnlando omaĝe al la pereintoj en Jokela, kie la 7-an de novembro mezlernejano mortpafis ok personojn kaj poste ankaŭ sin mem.
  • En Kartvelio oni per speciala ukazo ĉesigis disaŭdigon de rusiaj televid-kanaloj per televidaj retoj. Forbarita iĝis ankaŭ la internacia novaĵ-kanalo EuroNews. La malpermeso de brodkasto okazis kadre de la "ekstrema stato" en la lando, enkondukita fare de Miĥeil Saakaŝvili post la amasaj protestelpaŝoj.

Merkredo , 7-a de novembro 2007[redakti | redakti fonton]

Dimanĉo, 4-a de novembro 2007[redakti | redakti fonton]

  • Fina baloto de la prezidentaj elektoj en Gvatemalo. Laŭ unuaj taksoj, la venkon atingis la centro.maldekstra kandidato A'lvaro Colom.
  • Daŭris opoziciaj protestoj antaŭ la parlamenta domo en Tbiliso, ĉefurbo de Kartvelio. Dekmiloj da protestantoj postulas limigon de la prezidenta potenco kaj urĝajn reelektojn por la prezidenta posteno. Sonas sloganoj "Saakaŝvili, foriru!"

Sabato, 3-a de novembro 2007[redakti | redakti fonton]

Pervez Muŝaraf, prezidento de Pakistano, ĉefo de la armeo, organizas duan puĉon, malebligante juĝon de la Supera Kortumo kontraŭ si. Li same enprizonigas centojn da gvidantaj opoziciuloj kaj samtempe forŝovas planitajn parlamentajn elektojn (de januaro 2008). La opozicio planas strikojn.

Ĵaŭdo, 1-a de novembro 2007[redakti | redakti fonton]