Marto de 2009
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2023 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2009.
2-a de marto[redakti | redakti fonton]
- João Bernardo Vieira, la prezidanto de Gvineo Bisaŭa, estis murdita de grupo da soldatoj, kiuj deziris venĝi la morton de la generalo Batista Tagme Na Wai.
8-a de marto[redakti | redakti fonton]
- Du soldatoj estis mortigitaj kaj kvar homoj grave vunditaj en pafado en bazo de la brita armeo en Norda Irlando. [1] Arkivigite je 2009-03-17 per la retarkivo Wayback Machine
12-a de marto[redakti | redakti fonton]
- Muntazer al Zaidi, la iraka ĵurnalisto kiu lanĉis ŝuojn al la usona prezidento George W. Bush estas kondamnita al 3 jaroj de malliberigo, pro ofendo al eksterlanda reganto.
14-a de marto[redakti | redakti fonton]
- Mortis Alain Bashung, franca kantisto.
15-a de marto[redakti | redakti fonton]
- Prezidentaj balotoj en Salvadoro; laŭ la unuaj informoj Mauricio Funes, kandidato de la maldekstra partio FMLN (heredaĵo de la malnova gerilo), estis elektita nova prezidento de la lando.
17-a de marto[redakti | redakti fonton]
- El la kosmodromo Pleseck estas lanĉita raketo Rokot kun scienca-esplora sputniko GOCE[1].
23-a de marto[redakti | redakti fonton]
- Kraŝis kargoaviadilo de FedEx,(MD-11F) malsukcesinte surteriĝon ĉe Internacia Flughaveno Narita en Narita, Ĉiba, Japanio. Mortis piloto kaj vicpiloto.
31-a de marto[redakti | redakti fonton]
- International Crisis Group raportis ke Nord-Koreio sukcesis malgrandigi atombombojn por la balistikajn misilojn Nodong-1 laŭ informoj de Sud-Koreio kaj Usono.
- Mortis Laurent Nzeyimana, burunda politikisto, diplomato, ambasadoro, ministro pri eksteraj aferoj (n. 1937)
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "Запущен спутник для изучения гравитации", BBC, 2009-03-17. Kontrolita 2016-04-07. (ruse)