Februaro de 2008
Aspekto
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en februaro 2008
27-an de februaro
[redakti | redakti fonton]- AFP kaj AP sciigas : "Esperanto, kandidato por Nobel-Premio pri Paco". Fakte kandidato proponita de du svisaj parlamentaninoj estas UEA .
26-an de februaro
[redakti | redakti fonton]- Novjorka Filharmonio estrita de Lorin Maazel koncertis en Granda Orienta Teatro de Pjongjango.
24-an de februaro
[redakti | redakti fonton]- Marion Cotillard ricevis Oskaron por plej bona aktorino en la filmo La Môme (La Vie En Rose) de Olivier Dahan.
- Raúl Castro estis elektita kiel nova prezidento de Kubo.
- Balotoj en Kipro por prezidenteco, Demetris Kristofias - komunista ĉefsekretario - ricevis 53,53 %
23-an de februaro
[redakti | redakti fonton]- Mortas Janez Drnovsek iama slovena prezidento, pro kancero
19-an de februaro
[redakti | redakti fonton]- 04:07(JST) Atago de JMSDF kaj fiŝŝipo Seitokumaru koliziis sur maro 40 km-ojn fore de Minamiboso de Ĉiba en Pacifika Oceano. Seitokumaru sinkis, kaj malaperis du ŝipanoj de Seitokumaru.
- Toshiba deklaris ke ĝi retiriĝos el entrepreno de HD-DVD.
18-an de februaro
[redakti | redakti fonton]- Fidel Castro abdikas pri ĉiu ŝtata pozicio.
- Opoziciaj partioj en Pakistano akiras plimulton (ĉ. 60 %) en la parlamentaj elektoj.
17-an de februaro
[redakti | redakti fonton]- Kosovo deklaras sendependecon disde Serbio. Plejmulte da landoj de Eŭropa Unio kaj Usono antaŭe promesis aprobi ĝin. Plej gravaj kontraŭantoj de la sendependeco estas Serbio, Rusio, Hispanio kaj Ĉinio.
15-a de februaro
[redakti | redakti fonton]- Grupo de polaj astronomoj de projekto OGLE (The Optical Gravitational Lensing Experiment) gvidata de Andrzej Udalski prezentis en usona magazino Science la konstatojn pri trovita de ili planeda sistemo. Laŭ tiuj konstatoj, la trovita sistemo OGLE-2006-BLG-109 estas tre simila laŭ strukturo al la sunsistemo.
13-a de februaro
[redakti | redakti fonton]- Kevin Rudd, ĉefministro de Aŭstralio, oficiale petas pardonon pro maljustaĵoj faritaj al aŭstraliaj indiĝenoj.
11-a de februaro
[redakti | redakti fonton]- Fiaskas puĉo en Orienta Timoro, dum kiu estas grave vundita la prezidanto José Ramos-Horta.
9-a de februaro
[redakti | redakti fonton]- Nebrasko forigas tute la elektran seĝon por la ekzekutado de mortpunoj.
3-a de februaro
[redakti | redakti fonton]- Egiptaj policanoj kaj Hamas-membroj re-malfermas la limon inter la Gaza-strio kaj Egiptio.
- La teamo New York Giants venkas la 42-an Super Bowl, la plej eminentan matĉon de la usona piedpilko.
2-a de februaro
[redakti | redakti fonton]- Franca prezidento Nicolas Sarkozy kaj iama manekeno Carla Bruni geedziĝas.
1-a de februaro
[redakti | redakti fonton]- Prezidento Aleksandr Lukaŝenko subskribis dokumenton pri konstruado de nuklea elektrocentralo en Belorusio. La unua en la lando nuklea elektrocentralo ekfunkcios en la jaro 2016, laŭ la plano.