Aŭgusto de 2008
Etoso
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aŭgusto de 2008.
1-a de aŭgusto
[redakti | redakti fonton]- Plena suna eklipso videblas en norda Kanado, Gronlando, centra Rusio, orienta Kazaĥstano kaj okcidentaj Ĉinio kaj Mongolio.
3-a de aŭgusto
[redakti | redakti fonton]- Mortis en Moskvo Aleksandr Solĵenicin, rusa verkisto kaj historiisto.
4-a de aŭgusto
[redakti | redakti fonton]- Policejo apud Kashgar, Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ŝinĝango, Ĉinio estis atakita, 16 oficistoj mortigitaj kaj 16 vunditaj. BBC News
7-a de aŭgusto
[redakti | redakti fonton]- Per intensa arteleria bombado komenciĝis armita konflikto inter Kartvelio kaj Sud-Osetio en Cĥinvalo.
8-a de aŭgusto
[redakti | redakti fonton]- Okazas en la Nacia Stadiono de Pekino la malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2008.
12-a de aŭgusto
[redakti | redakti fonton]13-a de aŭgusto
[redakti | redakti fonton]- Prezidento de Abĥazio Sergej Bagapŝ publike anoncis, ke la Kodora valo estas nun plene kontrolata de lia registaro. La valo estis la sola parto de Abĥazio, kiun regis Tbiliso per speciale establita „registaro de la Supra Abĥazio“.
14-a de aŭgusto
[redakti | redakti fonton]- Pli ol 12 mil rifuĝintoj revenis el Rusio al siaj loĝlokoj en Sud-Osetio, informas Interfaks. Ankoraŭ 14,7 mil restas en sudaj regionoj de Rusio. La tuta antaŭmilita loĝantaro estas taksata 72 mil personoj, el kiuj duono loĝis en Cĥinvalo.
- Matene kartveliaj fontoj informis, ke rusiaj trupoj forlasis la urbon Gori, transdoninte kontrolon pri ĝi al la reveninta urba administracio.
16-a de aŭgusto
[redakti | redakti fonton]- Rusia prezidento Dmitrij Medvedev subskribis planon de repaciĝo en la regiono de oseta-kartvela konflikto. Antaŭe siajn subskribojn sub la repaciga principaro metis kartvelia prezidento Miĥeil Saakaŝvili kaj prezidentoj de Abĥazio kaj Sud-Osetio.
18-a de aŭgusto
[redakti | redakti fonton]- Pakistana Prezidento Pervez Muŝaraf demisiis de sia posteno.
20-a de aŭgusto
[redakti | redakti fonton]- Hispanio: Aviadilo McDonnell Douglas MD-82 de la flugo JK5022 de Spanair kraŝis posttagmeze en flughaveno de Madrid-Barajas kaŭzante la morton de 154 pasaĝeroj.
26-a de aŭgusto
[redakti | redakti fonton]- Rusia prezidento Dmitrij Medvedev subskribis agnoskon de sendependiĝo de Abĥazio kaj Sud-Osetio.