Massouma Mubarak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Massouma Mubarak (1951-) estas profesorino kaj virinrajta advokatino en Kuvajto. Ŝi estis elektita en 2005 ministrino pri Planado kaj Administrada Evoluigo. Ŝi estas la unua virino en la kuvajta registaro.

Ŝi studis en Usono kaj ekde 1982 instruas politikan sciencon ĉe Kuvajta Universitato. Krom tio ŝi skribas tagan kolumnon en la gazeto "Al Anba".