Vikipedia diskuto:Listo de uzantoj laŭ redaktonombro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial ne aperas el la listo ĉiuj kontribuintoj kaj ankaŭ ne mi kiu ekde 2016 jam tradukis bonan nombron de artikoloj ? --Alifono (diskuto) 18:51, 1 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Se oni bone rigardas, la lasta aktualigo okazis en julio 2012 - do la frazo ke (laŭ la nuntempa stato) "ĉi tiu paĝo esti laste ĝisdatigita je 2-a de marto 2017" (tiel ĉi: mankas la fina "s" en "estis", kaj aŭ artikolo "la" antaŭ la dato aŭ pli elegante en akuzativa formo "la 2-an de marto 2017") estas simple malĝusta. Kvankam la listo aspektas kvazaŭ ĝi eble aŭtomate aktualiĝus, tiel fakte ne estas - la aktualigo de julio 2012 estis pere de vikipediisto Tlustulimu. Mi konsentas ke bonus aktualigo almenaŭ unufoje jare, kaj sincera informo kiam estis la lasta aktualigo. @Tlustulimu: Ĉu vi bonvolus zorgi pri nova aktualigo, kaj eble koncize noti el kiu pli ĝenerala listo vi prenas la informojn montratajn ĉi tie? Tiam pli facile ankaŭ alia aktivulo estonte povus realigi la aktualigon... ThomasPusch (diskuto) 08:23, 3 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
PS: La lingvajn eraretojn kaj la aŭtomate metitan daton mi jam ŝanĝis en la subpaĝo "/begin": Nun tie skribatas ĝuste ke "ĉi tiu paĝo estis laste ĝisdatigita la 5-an de julio 2012" (la formo "estis ...-ita", do "duobla pasinteco", gramatike diskuteblus laŭ la historia ata-ita-diskuto, sed laŭ mi akcepteblas). ThomasPusch (diskuto) 08:31, 3 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
Jen aktualigo de la unuaj 160 uzantoj, sen roboto, sed per unuopa kontrolo de la stewardry-informoj. Aidas (diskuto) 07:01, 5 mar. 2017 (UTC)[Respondi]