Vikipedia diskuto:Supozu bonajn intencojn/Alia propono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Википедия:Предполагайте добрые намерения » el la ruslingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.

Redaktopropono[redakti fonton]

Supozi bonkonsciencecon de la uzantoj estas fundamenta principo de ajna vikio, en tiu nombro ankaŭ Vikipedio. Ĉar ĉi tie ĉiu rajtas fari amendojn, endas supozi, ke plejmulto de la kunlaborantaj ĉi tie personoj penas helpi al la projekto kaj ne malutili al ĝi. Envere, se ne estus tiel, projekto kiel Vikipedio ne povus ekzisti — ĝi estus mortdestinita ekde sia komenciĝo.

Tial, se vi havas raciajn kialojn opinii, ke iu redakto estas eraro farita pro bonaj intencoj aŭ sen evidenta fieco — korektu, kaj ne hastu indiki la redakton kiel vandalan aŭ malfari ĝin. Se vi ne konsentas kun iu, memoru, ke via oponanto eble sincere kredas, ke li agas por la bono de la projekto. Turnu vin al li per lia diskutpaĝo, por certiĝi pri liaj intencoj kaj doni al tiu persono bonan ŝancon fari la samon. Ofte tio povas solvi ĉiujn miskomprenojn kaj preventi evoluon de sensenca konflikto. Speciale ne forgesu pri endeco de pacienca kaj bondezira traktado de novuloj, kiuj povas ankoraŭ nesufiĉe koni la regulojn kaj la kulturon de Vikipedio.

Estas tute eble, ke al la novulo mem lia konduto ŝajnas tute konvena, kaj ofte tio fontas el nekompreno aŭ misinterpreto de la kulturo de Vikipedio. Nemalofte novuloj kredas, ke nekutimaj al ili reguloj devas esti ŝanĝitaj laŭ iliaj ekstervikipediaj spertoj. Krome, multaj novuloj, havantaj grandan sperton kaj profundajn sciojn en iu tereno, esperas pro tio senprokrastan aprezon kaj respekton. Krome ilia konduto kutime estas rezulto de tiaj esperoj kaj tute ne nepre estas signo de fiereco aŭ fanfaronado.

Supozante bonkonsciencecon de redaktantoj, oni bazu sian takson ĝuste sur intencoj kaj ne sur agoj. Homoj ankaŭ pro plej bonaj instigoj faras erarojn, kaj kiam tio okazos, oni korektu la erarojn. Sed vi devas ne agi tiel, kvazaŭ tiuj eraroj estis faritaj kun intenco malutili. Korektu, sed ne mallaŭdu. Vi renkontos en Vikipedio personojn, kun kiuj vi ne konsentos. Sed eĉ se ili malpravas, tio ne signifas, ke ili intencas disfaligi aŭ malglori la projekton. Ĉi tie estos ankaŭ iuj, kun kiuj estos por vi malfacile kunlabori. Sed ankaŭ tio ne signifas, ke ili atencas malutili al la projekto — tio signifas nur tion, ke por vi estas malfacile kun ili kunlabori. Ne estas necese provi klarigi agojn de uzanto per nebonkonscienceco, eĉ kiam malico verŝajne estas evidenta, ĉar kontraŭagoj (korektoj, malfaroj, forbaroj) estos elektitaj kaj uzitaj ĝuste surbaze de kondutado de uzanto kaj ne de liaj intencoj.

Sendube, ekzistas diferencoj inter konjekto pri bonkonscienceco kaj ignoro de malutilaj agoj. Se vi atendas, ke aliaj homoj supozos, ke vi agas pro bonaj intencoj, zorgu montri tiujn intencojn. Ne igu aliajn ĉiam nur supozi viajn bonajn intencojn. Postuloj kiel «Supozu (miajn) bonajn intencojn!» ne liberigas vin de la bezono klarigi viajn agojn, kaj ofta neglekto rilate tiun bezonon nur konvinkos aliulojn, ke vi agas nebonkonscience aŭ simple ne prenas respondecon pri viaj agoj.

Redaktomilito[redakti fonton]

Kiam ekbrulas redaktomilito, oni facile povas forgesi pri supozado de bonaj intencoj. Tio povas venigi al nedezirindaj sekvoj:

  • Personaj atakoj. Tuj kiam, supozante nebonkonsciencecon, vi permesos al vi transiron al personecoj, la objekto de viaj atakoj povas supozi fiajn intencojn viaflankajn. Redaktomilito pro tio iĝos pli intensa. Homoj, same kiel elefantoj, malofte forgesas kaŭzitajn al ili malbonaĵojn. (Stile malklara... mi ne komprenas la tuton)
  • Forflankiĝoj disde la principo pri neŭtrala vidpunkto (NV). Ideale, artikoloj plaĉu al ĉiuj. Ĉiu malfaro, anstataŭ korektado kaj ekvilibrigo de unuflanka aliro, malobservas la principon NV sendepende de tio, kiom maltaŭga estis la teksto, bezoninta ekvilibrigon kaj korekton. Penu ekscii, kial alia uzanto enmetis en la artikolon sian vidpunkton, kial alia uzanto opinias ke la artikolo estis partieca. Plue, se tio estas ebla, klopodu unuigi ĉies vidpunktojn per esprimoj, kiujn vi opinias neŭtralaj. Se ĉiu flanko tenos sin je tia principo, finfine vi venos al sufiĉe neŭtrala vidpunkto aŭ almenaŭ proksimiĝos al ĝi.

Se oni opinias viajn amendojn trompo aŭ originala esploro, klopodu ne akuzi aliajn uzantojn pri netoleremo kaj ne insistu pri via praveco senbaze, sed prezentu referencojn al presitaj aŭ elektronikaj fontoj, el kiuj vi ĉerpis la informojn pri kiuj oni dubas.

Ĉi tiuj rekomendoj ne postulas, ke uzantoj plu supozu bonkonsciencecon okaze de evidenteco de la malo. Vandalismo, personaj atakoj, agreso kaj ofendoj, kaj ankaŭ redaktomilitoj povas kaŭzi malaperon de supozado de bonaj intencoj. Oni ne rememorigu al uzanto pri lia eble malbonaspekta konduto en jam solvitaj konfliktoj. Homoj havas econ lerni el siaj eraroj.

Vikiano (diskuto) 04:17, 5 feb. 2017 (UTC)[Respondi]