Vikipedia diskuto:Vikidatumoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diskutoj pri problemoj je la uzado de Vikidatumoj[redakti fonton]

La artikolo Pál Böhm en la Eo-vikipedio havas vikidatumojn. La hungarlingva artikolo hu:Böhm Pál ne havas. Pro tio mi volis ligi la hungaran al la vikidatumoj. Kiam mi provas fari tion, la paĝo respondas, ke la hungara artikolo jam havas vikidatumojn (sed kun tute alia numero). Sed ne aperas la skribilo en la kolumno apud la hungara artikolo. Kiel solvi? PaulP@diskkont 08:37, 29 Mar. 2013 (UTC)

Saluton, Paul. Mi kunigis la tuton jene:
  • Mi serĉis la Vikidatumojn de ambaŭ artikoloj kaj rigardis kio estis difinita tie.
  • La Vikidatuma paĝo pri la hungara artikolo estas pli malnova.
  • Tial mi forigis la esperantan ligilon el la esperanta datumo, tiel ke ĝi malpleniĝis malsupre.
  • Mi aldonis la esperantan ligilon al d:Q855047, ĉar ĝi ja restu.
  • Mi petis per vikia helpilo forigi la datumon, kiu antaŭe nur enhavis la esperantan artikolon, ĉar ĝi ja fariĝis superflua.
Nun ambaŭ artikoloj estas ligataj unu al alia. --Tlustulimu (diskuto) 08:51, 29 Mar. 2013 (UTC)
Dankon pro la instruo! PaulP@diskkont 09:15, 29 Mar. 2013 (UTC)
Tamen unu plua demando: kion signifas per vikia helpilo forigi la datumon? Mi ne vidas iun ajn ligilon remove aŭ simile. PaulP@diskkont 14:58, 1 Apr. 2013 (UTC)
Por forigi ion el la intervikia listo en Vikidatumoj, oni devas iri al Vikidatuma paĝo kun iu q-kodo kaj tie ekredakti la malĝustan aferon. Tiam aperas tri ligiloj. Per la meza ligilo eblas forigi la malĝustaĵon. Mi ankaŭ devis iomete serĉi ĝin. Mi ne scias, kial oni kaŝis la eblecon forigi ion tie.
Por la tuta afero mi aktivigis en miaj preferoj la aldonaĵon "Vikidatuma ligilo". Ĝi aperigas ligilon sub la artikola titolo. Se ekzistas rilata paĝo ĉe Vikidatumoj, tie videblas ankaŭ la q-kodo. Se ne ekzistas paĝo, aperas la frazo "Vikidatuma ero ne trovita.". --Tlustulimu (diskuto) 15:26, 1 Apr. 2013 (UTC)
La vikia helpilo por forigi datumon troviĝas en miaj preferoj ĉe Vikidatumoj, ĉar estas aldonaĵo por peti forigon de superfluiĝinta paĝo. --Tlustulimu (diskuto) 15:31, 1 Apr. 2013 (UTC)
Pffff. Mi finfine trovis. Dankon! PaulP@diskkont 16:06, 1 Apr. 2013 (UTC)
Mi faris tion kelkfoje, sed okazis kelkfoje, ke mi erare tajpis ion. Estas granda problemo, ke lingvaj ligoj ne aperas tuj, sed eble morgaŭ. Mi ne scias, ĉu mi faras ĝuste aŭ ne. Se mi redaktas artikolon, mi vidas mian redakton TUJ. Tial mi ne faris lingvajn ligojn, kiujn mi ne povas kontroli. Mian redakton mi kontrolas, malgrandaj eraroj restas, kion mi ne rigardis. Tamen la artikolo estas akceptebla. Sed supozeble mi faris kelkfoje fuŝaĵon pri lingvaj ligoj. Tio estas angla, kion mi ne konas. Mi tiel scias, ke tio estas provizora. Mi atendas la normalan funkcion. Tio estas ne homamika, sed eble komputilamika. Homamika estus tiam, se post redakto de nova artikolo tuj aperus fenestro, kiu demandas: ĉu "unua" artikolo, se ne, ligu al lingvoj.--Crosstor (diskuto) 09:00, 24 Apr. 2013 (UTC)
Kie mi atingas rekte Vikidatumojn, kaze de ne troviĝas en la maldekstra marĝeno? Logike estus estinta en daŭrigo de butonoj artikolo, redakto, historio, alinomado...aŭ en la maldekstra flanka marĝeno--Crosstor (diskuto) 15:40, 24 Apr. 2013 (UTC)
VD mankas ĉe mi en miaj preferoj. Laŭ instruo tio ne estas farebla, marĝene la eo ne funkcias. Estas simpla centra komputila tasko meti krajonan simbolon al ĉiuj paĝoj, ĉar ofte ili mankas en hungaraj paĝoj. Crosstor.

Diskutoj pri la helpopaĝo mem[redakti fonton]

Ŝanĝoj en Vikidatumoj, kiuj rilatas al atentataj artikoloj en la Vikipedio, povas esti surekranigataj ĉi tie, se oni aktivigas sub Specialaĵo:Preferoj#mw-prefsection-rc la punkton „Montru Vikidatumaj redaktoj en la lastaj ŝanĝoj“.

Tio surekranigas ne la ŝanĝojn al atentataj artikoloj, sed al ĉiuj. PaulP@diskkont 11:20, 25 Apr. 2013 (UTC)
Hm. Tiam la laŭvorta traduko de la germana helpopaĝo estas ja eĉ misgvida. Ĉu mi forigu la vorton? --Tlustulimu (diskuto) 11:33, 25 Apr. 2013 (UTC)
Eble jes. La sekvo de la enŝalto estas, ke en "Lastaj ŝanĝoj" 95% de la ŝanĝoj estas ŝanĝoj en Vikidatumoj. En mia tuta ekranpaĝo videblis nur 3-4 ŝanĝoj en la esperanta Vikipedio, kiuj kvazaŭ dronis inter la vikidatumaj ŝanĝoj.
Hm. Tio vere strangas, ĉar ĉe mi tio ne okazas. Mi havas 2208 paĝojn en mia atentaro. Ĉu tio eble iel influas la rezulton, tiel ke la vorto atentataj devos resti en la helpopaĝo? Do, kiom da paĝoj indikas supre via atentaro? Ĉu eble ege pli ol 2208? --Tlustulimu (diskuto) 13:29, 25 Apr. 2013 (UTC)
Mi havas nur 779 p. en mia atentaro. Mi ne komprenas. Sed la centoj da vikidatumaj ŝanĝoj kiujn mi vidas en "Lastaj ŝangoj" de la esperantlingva vikipedio, tute ne apartenas al mia atentaro. Ĉu ĉe vi jes? PaulP@diskkont 13:44, 25 Apr. 2013 (UTC)
Kvankam mi aktivigis "Montru Vikidatumaj redaktoj en la lastaj ŝanĝoj" en miaj preferoj, mi ĝis nun eĉ vidis neniujn tiajn ŝanĝojn. Tio tute strangas. Ĉu ili estas iel markataj? Kiun foliumilon vi uzas? Mi uzas Fajrvulpon 20.0.1 sub Vindozo 8. Krome en la frazo mankas akuzativo, kiun mi hodiaŭ aldonis en la traduka vikio. Do, eble tio aperos post la sekva aktualigo de la vikia softvaro. --Tlustulimu (diskuto) 14:17, 25 Apr. 2013 (UTC)
Same ĉe mi, sed sub Mac. Mi sendis ekrankopion al vi. Vi vidos, ke nur 4 lastaj ŝanĝoj tie rilatas al eo.wikipedi, ĉio alia al vikidatumoj.PaulP@diskkont 14:25, 25 Apr. 2013 (UTC)
Mi ĵus rigardis vian bildon. Estas ja vere strange, ke ĉe vi aperas amaso da Vikidatumaj ŝanĝoj tie kaj ĉe mi ĝis nun neniuj. Eĉ se mi ŝanĝas la retan protokolo de http al https, nenio ŝanĝiĝas. --Tlustulimu (diskuto) 14:50, 25 Apr. 2013 (UTC)

Kiom da paĝoj estas en via atentaro ĉe Vikidatumoj, ne tiu de esperanta vikipedio? Ĉe mi tie estas nur 6. Eble tio ja influas la aferon. --Tlustulimu (diskuto) 14:56, 25 Apr. 2013 (UTC)

Ĉe mi 2 ... :-) Mistero ankoraŭ ne solvita! PaulP@diskkont 17:05, 25 Apr. 2013 (UTC)
Hm. Ĉar mi ne havas ideon, kio kaŭzas la sufiĉe malsimilan rezulton ĉe ni ambaŭ, mi ĵus demandis en la germana vikipedio: de:Wikipedia:Projektdiskussion/Wikidata#Wikidata-Bearbeitungen in den „Letzten Änderungen“ anzeigen. Espereble iu havas ideon, kio eble povus kaŭzi la malsimilecon. --Tlustulimu (diskuto) 18:00, 25 Apr. 2013 (UTC)

Jen peto pri uzado de datumoj el Vikidatumoj en ŝablono {{Bibliotekoj}}. Bonvolu komenti sur la ŝablona diskutpaĝo. CasteloBrancodiskuto 18:36, 10 Mar. 2016 (UTC)

Ĉu erare ?[redakti fonton]

(...-" por Vikimedia projekto (wiki por VikipEdio). Fine ekz. Esperanta Vikipedio havas la identigilon eowiki (aŭ eoviki?), la angla Vikipedio enviki (aŭ enwiki ?), la slovaka Vikipedio skwiki ktp." --Alifono (diskuto) 13:46, 8 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Korektita. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:19, 22 maj. 2019 (UTC)[Respondi]