Vikipedia diskuto:Administrantoj/forigo de rajtoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu indas kompliki la procedon?[redakti fonton]

La nuna procedo estas tro facila, bazita sur simpla balotado, la rezultojn rajtas resumi la proponinto. Tio neniel aspektas kiel justa sistemo kaj funkcias nenie same en la pli grandaj kaj sukcesaj Vikipedioj. Ĉu indas enkonduki kelkajn aldonajn regulojn pri la afero por ke la sistemo estu pli justa? Slavik IVANOV (diskuto) 09:34, 9 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

La ekzemplo pripensinda estas la antaŭnelonga diskuto Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj/RG72, kie plejparto da voĉdonoj estas sen komento aŭ kun komento pri tio, ke RG72 kulpas pri siaj politikaj opinioj kaj personaj spertoj. Evidente starpunkto de RG72 havas nenian rilaton al lia agado kiel administranto, kaj tiaj voĉdonoj ne devas influi la rezulton. Krome la proponinto por maladministrantigo havas personan konflikton kun RG72 kaj estis ankaŭ li, kiu fermas la diskuton per konkludo, kio ne aspektas kiel morale senriproĉa decido. Kelkaj aldonaj reguloj ĉi-rilate povus fari la procedon iom pli justa almenaŭ laŭ aspekto. Slavik IVANOV (diskuto) 10:00, 9 dec. 2023 (UTC)[Respondi]