Vikipedia diskuto:Baloto/-ujo aŭ -io en la artikolaj titoloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, tiun ĉi baloton komencis Marcos kun la titolo Vikipedio:Baloto pri -ujo/-io. Poste Petrus ŝanĝis la nomon al Vikipedio:Baloto pri -ujo/-io en la artikolaj titoloj. Mi jam aliloke skribis, ke mi bedaŭras tiun ŝanĝon de Petrus. Ĉu ni vere volas fiksi la uzon nur en titoloj? Ĉu ni ekzemple volas, ke la lando nomiĝu Francujo, sed ke ene de la artikolo ĉiu kontribuanto povu laŭplaĉe uzi la formon, kiun li volas? Mia persona opinio estas, ke ne. Al mi ne gravas, kiun formon ni uzu (mi mem estas ujisto, sed profesie devas esti iisto), sed ni uzu ĉiam la saman, sisteme, titole kaj entekste. Se tamen la plimulto volas havi liberecon ankaŭ ene de artikoloj, tiam laŭ mi baloto ne havas sencon. La problemo ne kuŝas en la renomado de titoloj (ĉar tion ne eblas faradi sen interveno de administranto) sed jes ja en la daŭraj ŝanĝoj en la teksto mem kaj - pli grave - en la unueca aspekto de Vikipedio. --PaulP@diskkont 13:48, 13. Jun 2009 (UTC)

Estimata Marcos, la baloto jam de komence temis nur pri artikolaj titoloj, bonvolu legi la precizan vortigon (ekz. Unua alternativo: La Vikipedio uzas la -ujo-sistemon en la titoloj de artikoloj pri landnomoj.). Ĉar tamen kelkaj ne tralegis ĝin kaj en la diskutado daŭre aperadis ilia konvinko, ke temas pri baloto pritraktanta ankaŭ la enartikolan uzon, mi alinomis la baloton, por ke ties temo estu absolute klara. Mi kompreneble apogus uzadon de la oficiala sistemo ĉie, sed tio estas por multaj eĉ pli malakceptebla ol la nura ŝanĝo en la titoloj kaj tial nuntempe ne estas reale eble tion akceptigi. --Petrus Adamus 14:04, 13. Jun 2009 (UTC)
Mi intencis okazigi diskuton nur pri landnomoj en artikoltitoloj. Se iuj volas samtempe ankaŭ pribaloti eblan unuecigon ekster artikoltitoloj, ni povus tion ankaŭ fari en la sama baloto. Ja povas esti pli ol du alternativoj, ekzemple jene:
  1. -ujo-sistemo en titoloj, libereco en tekstoj
  2. -io-sistemo en titoloj, libereco en tekstoj
  3. -ujo-sistemo en titoloj kaj tekstoj
  4. -io-sistemo en titoloj kaj tekstoj
  5. libereco en titoloj kaj tekstoj
Necesus tamen difini, kion precize signifas "libereco", precipe rilate al titoloj.
Se estas pli ol du alternativoj, la baloto okazu aŭ en du raŭndoj: do se neniu alternativo havas pli ol duonon de voĉdonoj en la unua raŭndo, estu dua raŭndo por decidi inter la du plej sukcesaj alternativoj el la unua raŭndo. Marcos 16:27, 13. Jun 2009 (UTC)
Mi konsideras ĉi-supraĵon de Marcos bona ideo kaj se tia baloto okazos, vere oni povas forigi Vikipedio:Baloto pri landonoma unueco en la artikolaj titoloj kaj ĉi tiun baloton removi al la origina nomo. Mi nur vidas la jenan danĝeron: se ekzemple en la duan etapon pluirus la proponoj -ujo-sistemo en titoloj kaj tekstoj kaj -io-sistemo en titoloj, libereco en tekstoj, do homoj apogantaj liberecon, kvankam preferante la uj-sistemon, eble elektus la i-sistemon (kaj kontraŭe).
Mi do proponas en la unua etapo voĉdoni pri kiomo de la kongruo, ekz. kun la jenaj proponoj:
  1. unu sistemo en titoloj kaj tekstoj
  2. unu sistemo en titoloj, libereco en tekstoj
  3. libereco en titoloj kaj tekstoj
Poste, se ne venkus la tria varianto, oni balotus ĉu uzi la oficialan aŭ la neoficialan sistemon. --Petrus Adamus 17:13, 13. Jun 2009 (UTC)
Efektive la propono de Petrus Adamus estas pli bona ol la mia. Oni povus ŝanĝi la paĝon Vikipedio:Baloto pri landonoma unueco en la artikolaj titoloj tiel ke ĝi donu la ĉi-suprajn tri elekteblecojn. Oni tiam ankoraŭ devus pliprecizigi kion signifas "libereco" en tekstoj kaj en titoloj. Aldone, la baloto ne komenciĝu tro baldaŭ, kaj ne daŭre tro mallonge: Eble ni faru ĝin de la 20-a ĝis la 30-a de Junio. Marcos 17:35, 13. Jun 2009 (UTC)
Mi apogas la proponon de Petrus. --PaulP@diskkont 17:50, 13. Jun 2009 (UTC)