Vikipedia diskuto:Babilejo/Regularo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En ĉi tiu regularo certe estas pluraj bonaj ideoj, sed ŝajne Narvalo iom malatentis, ke pri pluraj aferoj jam ekzistas reguloj, ekz-e Vikipedio:Nomoj de titoloj kaj Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Regularo_pri_forigoj.

La regularo pri balotoj estas laŭ mi tre grava. Sed ĝi ankoraŭ devas esti ŝanĝata iomete. Mi nun enmetis miajn proponojn. Aliaj kompreneble povas denova ŝanĝi ilin.

La regulon pri nom-ortografio mi kaŝis, ĉar ankoraŭ ne estas decidite, kiu venkos la baloton. Ĉiuokaze, se la dua alternativo venkos, ni devos ankaŭ mencii la majuskligon komence de artikolo.

Mi proponas, ke ni havu unu paĝon, kie ni ligu al ĉiuj aliaj paĝoj, kiuj enhavas regulojn. La regulojn mem ni do dividu al diversaj paĝoj laŭ temo. Marcos 22:21, 10. Mar 2006 (UTC)

Mi tute interkonsentas. Mia demando estas: ĉu tiu ĉi aŭ simila iĝu ĉefregularo kaj detalaj reguloj eliru de ĉi tie? Mi pensas, ke ni ambaŭ pensas pri simila metodo.Narvalo 22:46, 10. Mar 2006 (UTC)

sed ŝajne Narvalo iom malatentis, ke pri pluraj aferoj jam ekzistas reguloj Mi ne malatentis (forgesis), sed la nunan ĥaosan ordon mi volas iom kunordigi. Mi pensis la plej gravajn regulpunktojn (tio estas plej akrajn, ĉiutagajn demandojn) ni devas mencii tie ĉi (kiel en ĉefregularo) kaj aliaj detalojn eble per ligoj. Mi atendas ankoraŭ proponojn por kompletigi la regularon-eble ĉiu analizu la nacipaĝajn regularojn.Narvalo 22:46, 10. Mar 2006 (UTC)

Kompreneble oni devas ankoraŭfoje pripensi detal-regulojn pri unuopaj aferoj (forbaro, forigo, esperantigoj, Maro-maro ktp.).

Mi atentigas, ke la regulojn pri forigo mi mem ellaboris, poste iom ŝanĝis. Neniu kritikis, pridiskutis tiun narvalajn regulojn. Ĝi estis ĝenerale akceptita, ĉar neniu kontraŭdiris. Se iu havas emon, ni povas iomete tion pridiskuti:) Narvalo 22:49, 10. Mar 2006 (UTC)

Pri la baloto estas notite: Oni devas fiksi la daŭron de la baloto antaŭ la ekbaloto. La baloto devas daŭri dum min. unu semajno, somere dum 2 semajnoj. Tio estas necerta difino, ĉar por kiu validas somere? Aŭ estu unu semajno aŭ du semajnoj. Somero ne estas por ĉiuj vikipediistoj en la sama tempo. Petro 11. Mar 2006 06:32 (UTC)

Gramatiko[redakti fonton]

Ĉe numero II 2 mi legas: Okaze de nedecido gravas la lingvouzo de aziaj esperantistoj (ĉinaj retejoj). Kial estu tiel? -- Robert Weemeyer 14:37, 11. Mar 2006 (UTC)

Ĉar ili estas sub-reprezantitaj ĉi tie, sed fakte ili havas gravan rolon en Esperantio. Tiel se eŭropanoj ne povas decidi pri ia afero, estu decida la lingvouzo de ĉinoj (sed tio estas nur propono). Narvalo 15:04, 11. Mar 2006 (UTC)

Certe ili estas subreprezentataj, sed ili ne estas pli gravaj ol alikontinentaj esperantistoj. -- Robert Weemeyer 15:42, 11. Mar 2006 (UTC)