Vikipedia diskuto:Kiel disvastigi Vikipedion

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi scias ke Tutmonda Esperantista Junulara Organizo volas havi vikion. Ĉu iu povas helpi ilin? --Chuck SMITH

Mi bonvolus helpi. Kiun mi kontaktu? (aŭ, kiu kontaktu min?) --Brion VIBBER
Ne helpu tro multe ĉar ni vere bezonas vin ĉi tie pro la baldaŭa konverto de la Vikipedio al la nova sistemo!  :-) La kontako por TEJO estas ttt@tejo.org. --Chuck SMITH
Mi ĵus aliĝis en la dissendo-listo Tejo-echei (Esperanto@Interreto) eble ĝi estas taŭga loko por babili pri tio http://groups.yahoo.com/group/tejo-echei/ La vikio kiun mi ĵus kreis por JEFO estas tre simpla vikio. Mi bezonis nur kelkajn minutojn por esperantigi ĝin. Sed eble TEJO ŝatus havi pli interesan vikion. --Zav'


La disvastigo multe dependas de la praktikas utilo.

Rumaniaj urboj kaj ties gravaj personoj ne havas praktikan valoron. Ankau ne la enigo de paĝoj, kiuj jam ekzistas en multaj lingvoj. Kutime la enhvavo de la esperanto versio estas malpli bona ol la angla aŭ germana.

Praktika utiligebleco signifas priskripi la socion en kiu esperanto estas uzata. Renkontiĝoj, Centroj, Revuoj ktp. Ankau personoj, ĉu vivanta au ne. Ĉiuj povas priskribi siajn amikojn kaj ties rolo en la esperanto socio, la propran urbon kun dataloj pri la esperanto vivo.

Pri pasporta servo estus dezirinda datumbaza ligo, kiu ekzistas ekz. por ISBN-numeroj kaj katalogoj. Oni tuj vidas la aktualan staton de la koncerna urbo au regiono.