Vikipedia diskuto:Konkurso/2010/statistiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atenti la efikon por la listo de mil havendaj artikoloj[redakti fonton]

Se oni trarigardas la statistikon laŭ unuopaj artikoloj, konstateblas, ke grandiĝis multaj artikoloj super la limon de 30 000 literoj. Tio ne plu donas poentojn ĉe la ranglisto laŭ lingvoj. Se oni konsideras tiun, estas pli saĝe levi ĉiujn artikolojn en unua fazo nur ĝis 30 000 literoj kaj verŝajne en ebla estonta konkurso indas instigi la partoprenantojn atenti tion. Entute ĉi-foje el la verkitaj ĉ. 690 000 literoj verkiĝis ĉ. 253 000 en artikoloj, kiuj jam havis 30 000 literojn. Jes, mi konscias, ne facile eblas alidirekti la verkan entuziasmon - sed ni almenaŭ provu ion. --Lu 06:48, 4. Jun 2010 (UTC)