Vikipedia diskuto:Kunlaboraĵo de la Semajno/30000-a artikolo/dua propono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingvaj problemoj[redakti fonton]

Lingvaj, gramatikaj problemoj de la tradukinto: alluniĝo aŭ surluniĝo (alteriĝo aŭ surteriĝo -- kontroli oftecon); Ĉu Apollo-programo/projekto aŭ Programo/Projekto Apollo eble harstariga Apolona Projekto:); ni decidu jam kiu estu la ĉefa el inter spaco/kosmoŝipo, -flugo, -esplor(ad)o) Sen decidoj pri tiuj, mi ne taksas altkvalita la artikolon. Narvalo 07:18, 23. Nov 2005 (UTC)

Laŭ guglaj serĉoj:

  • surluniĝo
  • spacoŝipo
  • spacoesploro
  • kosmoflugo

kaj tre utila vortaro ĉi tie Narvalo 12:03, 23. Nov 2005 (UTC)


Aŭ provu http://ttt.esperanto.org/AEK/AT/, mi preferas ĝin pro ke ĝi havas la saman vortaron (verŝajne), sed difinoj estas monstrataj sur la sama paĝo, kiel la kapvortoj. (mi uzas Fajrovulpon/Firefox, por mi ĉi tiu retpaĝaro aspektas pli bela) Le Hibou 00:27, 24. Nov 2005 (UTC)


Dankon, Narvalo, pro viajn komentoj.

Vere la artikolo besonas pli da laboro, antaŭ ĝi taŭgas iĝi la 30.000-a artikolo. Mi nun estas ŝangonte vortojn tiel, kiel almenaŭ la terminaro estu konsekvenca. Do mi ŝangas:

  • "kosmo" aŭ "spaco" tiel uzata en la vortaroj supren.
  • "Tero","la Tero" --> "tero","la tero"
  • "Luno","la Luno" --> "luno","tero"
(vidu PMEG, p73 §9.1.1, p501 §35.1 - tero, suno ĉiam havu "la" ĉar ili ne estas propraj nomoj.)
  • "eksploro" --> "esploro"
  • ĝenerale, "esploro" anstataŭ "esplorado", se la senco postulas.
  • "luna modjulo" "veturo" --> "lunoveturilo"

Kvankam, se iu malakordas kun miaj ŝanĝoj, bv retro-sanĝi ilin. La sola ŝanĝo pri kiu mi certas estas la uzado de "la luno" (tamen mi akceptus "la Luno", sed neniam "Luno"!). Le Hibou 01:28, 24. Nov 2005 (UTC)