Vikipedia diskuto:Uzantoskatolo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kion signifas Retaliriloj?[redakti fonton]

Saluton jonathaneo, ĉu vi pensis pri programo, per kiu oni trafoliumas retpaĝojn. Se jes, la koncerna termino estas ttt-legilo, krozilofoliumilo. La nova vorto Retaliriloj estas iom malfacile komprenebla. Krome ĝi ne aperas en la fama fakvortaro pri informadiko de Sergio Pokrovskij. --Tlustulimu 22:45, 3. Mar 2006 (UTC)

Mi kreis kelkajn novajn uzantskatolojn, sed mi poste realizis, ke ili ne same longas ol la aliaj. Kiom multe da rastrumeroj longe kutime estas uzantskatolo? --Niko, 14:32, 3 Jun 2008 (UTC)

Saluton, Niko. Kie vi storis la novajn uzantoskatolojn? Ĉu Ŝablono:Uzanto vegetarano kaj Ŝablono:Uzanto Vegano estas de vi? Kore --Tlustulimu 14:42, 3. Jun 2008 (UTC)
Jes, mi kreis tiujn. --Niko, 14:42, 3 Jun 2008 (UTC)
Por tiaj ŝablonoj ekzistas baza ŝablono, kiu aranĝas unuecan aspekton. Ĉu vi havus bildeton por ambaŭ novaj ŝablonoj? Sen bildeto la uzantoskatoloj estas malpli belaj. Kore --Tlustulimu 14:50, 3. Jun 2008 (UTC)
Mi ĵus enmetis la bazan ŝablonon, tiel ke nun la aspekto estas kiel ĉe aliaj uzantoskatoloj. Kore --Tlustulimu 15:08, 3. Jun 2008 (UTC)