Vikipedia diskuto:WikiTrans

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En ipernitio ekestas granda emociiĝo ĉirkaŭ la projekto WikiTrans. Mallonge: WikiTrans estas projekto de dana firmao traduki la tutan entenon de la anglalingva vikipedio al la dana kaj al Esperanto. Jam 553877 artikoloj estas tradukitaj (hodiaŭ 14:01, 19. Maj 2010 (UTC) ). Temas pri aŭtomata tradukado, kiun kelkaj konsideras kiel altkvalita. Tamen aliaj emfazis ke ĝi entenas multajn erarojn (gramatikajn, rilatajn al vortprovizo, ktp). Demando estis ĉu enporti la entenon de WikiTrans al la Esperanta Vikipedio kun eventuale markilo ke temas pri kontrolenda aŭtomata traduko far' WikiTrans. Bonvolu legi la interesan diskuton je Esperanta Vikipedio kun pli ol 450.000 artikoloj kaj Revolucio en Vikipedia laboro. Arno Lagrange @ 14:01, 19. Maj 2010 (UTC)

Ĉu oni povas aŭtomate enmeti ŝablonon pri aŭtomate tradukita artikolo? Sincere al mi ne ŝatas aŭtomataj tradukiloj ĉar ne povas bonege traduki el alia lingvo. --→ Airon 14:44, 19. Maj 2010 (UTC)
La afero estas ege tikla, Arno, kaj pro la abundo de lingvaj eraroj (kaj ni ĉiuj scias, ke jam nun ekzistas forta kritiko al nia verda Vikipedio pro la kelkfoja dubinda lingvonivelo de niaj artikoloj), kaj pro tio, ke ne ĉiuj anglaj artikoloj estas bonaj kaj kulture neŭtralaj. Ekzemple, antaŭ kelkaj tagoj mi elangligis artikolon pri konservismo, kies "filozofia patro" laŭ la angla vikipedio estas iu brita filozofiisto; tamen, tiu informo mankis en aliaj vikipedioj el kiuj mi ankaŭ ĉerpis informojn (ekz. la kataluna kaj la itala), kaj pro tio mi forte dubis, ke la asertata "patreco" de tiu brito estas agnoskita mondskale. --WinstonSmith 15:17, 19. Maj 2010 (UTC)
Mi ŝatus vidi liston, (kiel ekzemple mil plej gravaj artikoloj), kaj mi volonte uzus ilin, kiuj iom tuŝas Hungarion, ĉar laŭ mi estas pli facile plibonigi, ol verki tute novan.--Crosstor 07:51, 20. Maj 2010 (UTC)
Ni certe ne aŭtomate enportu la erarplenajn tradukojn de WikiTrans en nian Vikipedion. Sed tiuj aŭtomataj tradukoj ja povas esti bona bazo por homa traduko. Oni tamen nepre bezonass bonajn konojn de la angla lingvoj por povi korekti ĉiujn erarojn en la WikiTrans-tradukoj. Marcos 14:04, 20. Maj 2010 (UTC)
Pro tio ni havas la "markitaj versioj"-sistemon, kaj ankaŭ tiun ŝablonon:

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Coat of arms of Haiti en la angla Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.

CasteloBrancodiskuto 14:27, 20. Maj 2010 (UTC)
Por prezenti la projekton mi kreis paĝon Vikipedio:WikiTrans kiu povus esti deirpunkto por pluaj diskutoj kaj decidoj.
Mi sugestas krei apartan ŝablonon evoluigitan el {{traduko}} ( ekzemple Ŝablono:WikiTrans-tradukoWT por marki enportotajn artikolojn.
Jen {{WikiTrans-traduko}}

En tiu ĉi artikolo estas uzita maŝina traduko de WikiTrans de teksto el la artikolo Elephant en la angla Vikipedio.

AL @ 12:23, 26. Maj 2010 (UTC)
Por enporti artikolojn el WikiTrans mi ne trovis rimedon por akiri la tekston en Vikiformato. Arno Lagrange @ 07:33, 21. Maj 2010 (UTC)

Krom WikiTrans ankaŭ ekzistas Wikilingue kiu laŭdire enhavus 360 000 tre "altkvalitajn" (♦♦♦♦) artikolojn aŭtomate tradukitajn el la hispana. Tamen kelkminuta tralego de la tie troveblaj artikoloj montras amason da eraroj (netradukitaj vortoj, nekompreneblaj frazoj, ...) Arno Lagrange @ 09:43, 24. Maj 2010 (UTC)

Wikitrans estu transmetita al E-a Vikipedio[redakti fonton]

Mi diskutis kun aŭtoro de WikiTrans - Ekhard Bick - kaj rigardis la rezulton de aŭtomata tradukado de la anglalingva vikipedio al Esperanto. Ĝi estas fascine kvalita kun vere malmultaja tiaspecaj eraroj kiuj kaŭzas ke la frazo ne estas komprenebla. Ĝis nun estas tradukitaj 600.000 artikoloj, ĉiutage po 10.000!!! Mi nun neplu konsultas la e-an vikipedion sed Wikitrans char mi trovas respondon en ĝi pri ĉio. Mi petas ĉiujn kiuj decidas pri aferoj en tiu ĉi vikipedio esperanta rapide interkonsenti kiel transigi la rezulton de WikiTrans al Esperanta vikipedio! La maŝino tradukos post du-tri-monata laboro ĉiujn angllingvajn artikolojn kaj Esperanto (relative kvalita) estos dualoke inter la vikipedioj. Tio grave levos ĝian prestiĝon. Sinjoro Bick starigas neniajn kondiĉojn, li volas nur interkonsenti kiel signi la artikolojn de WikiTrans por ke ĉiu sciu ke temas pri aŭtomata traduko. Li daŭre plibonigadas la softvaron kaj ĉiun duan monaton la maŝino rekontrolas ĉiujn jam tradukitajn artikolojn kaj plibonigas tion kion la softvaro intertempe lernis. Ĉiuj ni povas helpi ke pli rapide la maŝino iĝu ĉiam pli kvalita. Kompreneble restos plu laboro. Temoj priesperantistaj kj temoj rilataj al neanglalingvanoj neprilaboritaj en la anglalingva vikipedio daŭre restos aktualaj por ni. Sed ni eluzu la grandiozan atingaĵon de WikiTrans. Zlatko Tiŝljar

Ĉiuj vikipediistoj rajtas jam nun profiti la novan tradukilon kiel helpilon. Tamen, ni nepre ne enkonduku ĝiajn nekontrolitajn tradukaĵojn en nian Vikipedion. Tio neniel levus nian rangon, Zlatko. Neniu stulte pensos ke Esperanto pli gravas ol antaŭe, nur pro tio, ke ni sukcesis maŝintraduki milionon da anglalingvaj artikoloj. Male, oni komprenos, ke ĉiuj niaj artikoloj estas maŝintradukaĵo, tute simile kiel la volapuka vikipedio. Kaj ni perdos la rekoneblecon kiun centoj da laboremaj E-vikipediistoj atingis dum jaroj.
Nian prestiĝon levas ne maŝintradukado, sed ĉiutaga laboro de volontuloj. Ĝuste por tiu celo, mi kaptas la okazon por inviti vin aliĝi al la rondo de vikipediistoj. Amike, --WinstonSmith 22:16, 27. Maj 2010 (UTC)
Pro scivolemo, mi serĉis "Molière" tra Wikitrans: tiu ĉi resendis kapvorton "Molire" - ĉu malforta flanko de Wikitrans? --Dominik 00:27, 28. Maj 2010 (UTC)
Mia unua impreso pri Wikitrans estis malbona (artikolo ne trovebla) - mi poste serĉis artikolon pri Henri Verneuil kaj aliaj film-reĝisoroj - nu, en Wikitrans ( http://epo.wikitrans.net ), la transskribo de film-titoloj estas katastrofa - ni tute ne povas fidi al tia fekaĵo --Dominik 07:02, 28. Maj 2010 (UTC)
Kaj ĉe Molire ne troveblas artikolo !
Mi komprenas la entuziasmon de Zlatko. Tamen mi havas aron da kontraŭargumentoj:
  1. ĉu Esperanto-Vikipedio fariĝu precipe Esperanta versio de anglalingva enciklopedio kun anglalingva/anglalingvlanda vidpunkto pri la mondo ?
  2. Same kiel WinstonSmith mi dubas ke levus la prestiĝon de Esperanto nek de Esperanta Vikipedio, amasa enporto de aŭtomate tradukita materialo. Tio estas dutranĉa argumento: jes Esperanta Vikipedio povus fariĝi la dua plej grava Vikipedio post la angla, sed ĝi ankaŭ fariĝus nur la ombro de ĝi kaj Esperanto fariĝus la lingvo en kiu oni tutmonde tradukus la anglalingvan kulturon.
  3. la artikoloj en WikiTrans ne ŝajnas al mi tiom bone tradukitaj -eĉ se la tradukkvalito estas multe pli bona ol tiu de plej multaj aŭtomataj tradukoj-. Mi plurfoje stumblis sur gravaj eraroj, kaj devis kontroli laŭ la angla pri kio temis. Iuj vortoj estas netradukitaj, fuŝtradukitaj aŭ erare tradukitaj ("hidrogeno" laŭ WikiTrans estas "nevidebla benzino", erara traduko de "invisible gas" = "nevidebla gazo"). Frazoj estas ofte fuŝe konstruitaj kaj al mi ne rekte kompreneblaj. Oftas eraroj pri transitiveco, kio estas aparte misvojiga.
  4. supozante ke ni konsentus ke la materialo de WikiTrans estu enportita ĉi tien, per kiuj homaj fortoj ni sukcesus korekti la amason da eraroj kiujn ĝi entenas?
    1. Ĉu la aŭtomata tradukilo de s-ro Bick kapablus mem korekti siajn erarojn kiam ili estus enportitajn en Vikipedio ?
    2. Kiam jam ekzistas bona artikolo en la Esperanta Vikipedio, ĉu oni anstataŭu ĝin per artikolo de WikiTrans? (supozita pli bona ĉar tradukita el la plej supera kulturlingvo en la mondo ???)
  5. La Esperanta Vikipedio estas nun la rezulto de plurjara zorga kunlaboro de centoj da volontuloj. Ĉu tiu amaso da bona homa laboro malaperu forviŝita de enorma maŝina enporto ?
Se taŭgaj respondoj estos trovitaj al ĉiuj tiuj demandoj (kaj aliaj) mi ne kontraŭas singardan enporton de materialo el WikiTrans. Cetere mi atentigas ke la demando povus esti farita same pri la materialo trovebla en Wikilingue kiu ankaŭ laŭ ties kreintoj estas "altkvalita, tute komprenebla, kun malmultaj eraroj, ...". Wikilingue atingis 360 mil artikolojn aŭtomate tradukitajn el la hispana.
Arno Lagrange @ 07:10, 28. Maj 2010 (UTC)
Mi forte kontraŭas la aferon. Antaŭ kelkaj jaroj, partoprenis pluraj vikipediistoj, kiuj foje-foje tralegis miajn artikolojn, korektis la mistajpojn, lingvajn erarojn. Nun nur vikipediisto:Kani korektas mistajpojn, kelkfoje lingvajn erarojn en miaj artikoloj. Honeste, mi ne havas forton korekti erarojn pro maŝina mistraduko. Narvalo 12:00, 28. Maj 2010 (UTC)

Mi proponas kritikan provlegon de artikolero. Arno Lagrange @ 12:36, 28. Maj 2010 (UTC)

Mi insistus, ke oni kreu longan liston de transporteblaj el WikiTrans artikoloj kaj ke ĉiu artikolo de tie aperu en Vikipedio nur pro permana transpreno kun almenaŭ supraĵa redakto. Do, iu tralegis la artikolon kaj ŝanĝis la nebulajn lokojn, eble forigis aŭ „komentigis“ la malklarajn ktp. Tiel ni atingus du celojn:

  1. ) iom da homa postredakto, grava por maŝinaj tekstoj;
  2. ) iom pli natura aspekto de la subita kresko. Slavik IVANOV 17:49, 28. Maj 2010 (UTC)
Kaj por WikiTrans, kaj por Wikilingue, mi proponas enporti sole la materialon kiun ne jam troveblas en eo-vikipedio, sub tiuj kondiĉoj: ::a) Marki enportitajn artikolojn per {{WT}};
b) Krei kategorion (en ŝablono);
c) Krei projekton kaj listo de la eraroj, por aŭtomata korektado en ĉiuj artikoloj de la kategorio. Mi povas krei kodon por duonaŭtomata korektado, kaj disdoni ĝin al tiuj kiuj volas helpi korekti (Vikipedio:AWB). La kodo sugestas fari la ŝanĝojn el la listo de projekto, sed la uzanto devas kontroli ilin. Sub tiuj kondiĉoj, mi respondus tiel:
  1. ) Ne, la artikoloj ŝanĝos post la transprenon, tiel kiel la nunaj (ne-WT) artikoloj povas esti simpla traduko hodiaŭ, kaj plibonigi morgaŭ. Ni jam faras tion ekde 2007. Klare, tiuj artikoloj devas atingi minimumajn kriteriojn por novaj paĝo kaj sekvi ĉiujn regulojn (pri enciklopedieco, respekto kaj neŭtraleco), same kiel ĉiuj aliaj.
  2. ) Jes, ankaŭ mi dubas, sed tio ne estas la celo, mi pensas. La pli bona afero estus kontribui al la necesa faka lingvaĵo en Esperanto.
  3. ) Ili devas esti markita per {{WT}} kiel aŭtomataj tradukitaj artikoloj. Ni havas sistemon de markitaj versioj, kaj ni povas revizii la kontrolitajn versiojn, kaj forigi la {{WT}}-ŝablonon, kiam la artikolo atingos bonan tradukkvaliton. Tiel, la neregistritaj uzantoj vidus "malneton", ĝis la kontrolado de lingva ĝusteco.
  4. ) Mi povas helpi kun AWB (ĉ. 6-12 red/min po vikipediisto). Mi pensas ke ni povas trovi helpilojn (robotojn, aldonaĵojn, JS, k.t.p.). 4.2 kaj
  5. ) Ne, mi kontraŭas tiun anstataŭigon, por respekti la bonan homan laboron, sed mi subtenas enporti tiujn artikolojn kiuj ne ekzistas Esperante. Fine, eble ni povas krei propran domajnon por enmeti tiujn artikolojn ĝis atingo de bona nivelo, kiam ili povas esti alinomita al artikolo-domajno. La softvaro tion permesas, sed mi ne scias nek ĉu ni volas/bezons tion, nek ĉu la disvolvantoj konsentus. Tiu solvo ne havus la "prestiĝon", ĉar la listo de vikipedio laŭ kvanto da artikoloj uzas la ĉefan ("artikoloj") domajnon, sed laŭ mia opinio, tio ne estas grava, kaj estas ebla solvo. Tamen, tiu estas simpla opinio/sugesto. CasteloBrancodiskuto 01:40, 29. Maj 2010 (UTC)
Mi esperas, ke oni ne detruas vikipedion per tiu afero. Vikipediisto:Maksim tradukis robote komunumojn de Malio - laŭ mia peto-, kiujn mi devas ankoraŭ provlegi, kontroli, aldoni al vikipedio: Kontrolu ĉe Kategorio:Urboj de Malio ĉe litero V ekz. Vikipedio:Tradukado/Bougouni. Tiuj kontrolindaj artikoloj ekzistas sentuŝe jam pli ol 3,4 jaroj. Ĉu vi celas la samon tie ĉi? Narvalo 17:47, 29. Maj 2010 (UTC)
Dumtempe mi kontrolis la artikolon pri Bougouni [1]. Oni devas vere malmulte korekti, sed ĉifoje temas pri simpla artikolo pri urbeto kun simpla, kutima lingvaĵo. Narvalo 17:52, 29. Maj 2010 (UTC)
Mi jam kelkfoje rigardis tradukitajn artikolojn en Wikitrans. Sed en ĉiuj mi vidis, ke oni eĉ tradukis la librotitolojn je la fino, kvankam tiuj tutcerte ne (ĉiuj) aperis en Esperanto. Tial ni prefere home verku artikolojn, ne maŝine. Amike --Tlustulimu 18:02, 29. Maj 2010 (UTC)
Do, por la softvero ĉiu artikola enhavo - kun (filmo)titoloj, tradukeblaj personaj nomoj - estas nur tradukinda teksto. Mi ankaŭ tralegis biologian tradukon [2], en tiu oni devas pli multe cerbumi, korekti, relegi la originalan tekston. Mia konkludo estas, ke ju pli simpla la originala teksto (simpla artikolo pri persono, urbo), des pli sukcesa estas la programo. Mi plu kontraŭas rektan aldonon al vikipedia artikolaro, sen aŭ kun ŝablono. Narvalo 18:18, 29. Maj 2010 (UTC)
Eble ĉiam nur permana transporto povus solvi plejparton de la problemoj (kiel tradukitaj librotitoloj ks.). Preferindus ke ekzistu grupo de aktivuloj, kiuj zorgas pri tio (tiel ke aliaj vikipediistoj sciu, kiu zorgas pri la projekto). Slavik IVANOV 18:42, 29. Maj 2010 (UTC)
Mi ne kontraŭas sole enporti la artikolojn kun "simpla, kutima lingvaĵo" tiel kiel tiujn pri urboj kiuj ne jam ekzistas esperante. Mi ne pensas ke ni devas akcepti ĉiujn artikolojn el Wikitrans, sed mi pensas ke tiu estas pli bona ol tiu. Ankaŭ estas pli bona ol tiu, sed enporti al domajno Vikipedio:Tradukado ŝajnas bona solvo. Ĉu ni malpermesos tradukojn? Kiel ni povus scii ĉu la tradukanto uzis Wikitrans aŭ Wikilingue aŭ Vikitradukilon aŭ vortarojn? Kiuj estas la diferencoj kaj kial ni permesis tiun? Pli bona ŝajnas al mi ke ni scius la originalan version, kaj ke ĝi disponeblas al ĉiuj, por helpi ĝin traduki/korekti/ampleksigi. Perfekto ne estas neceso. CasteloBrancodiskuto 18:50, 29. Maj 2010 (UTC)
La sola akceptebla solvo por mi estas, ke oni aldonas al NEartikola nomspaco, sed al alia kiel ĉe Vikipedio:Tradukado/Bougouni. Do, de tie iu ajn povas korekti kaj aldoni la artikolon, se tio JAM meritas tion. Mi povas proponi provan aldonon de artikoloj de iu angla kategorio ekz. Komunumoj de Malio aŭ Sudano ks. Por mi estas pli kora oferti 10-20 minutojn por korektado ol 60-120 minutojn por plena tradukado. Restas do la demando: kiom da homoj ofertas tempon por korektado, se ne interesas lin/ŝin la korektinda artikolo? Narvalo 19:08, 29. Maj 2010 (UTC)
Laŭ mia opinio, estas bona solvo. Eĉ en alia nomspaco, tiel kiel Vikipedio:Tradukado/Titolo, ni povas korekti ilin, ĝis la atingo de bona tradukkvalito. Ankaŭ estas bona ideo komenci kun la komunumoj de Malio, kiuj atendas ĝis tri jaroj. Mi ofertas iom da tempo. CasteloBrancodiskuto 19:23, 29. Maj 2010 (UTC)

Mi timas ke importi tion signifas importi grandegan kaj verŝajne neniam venkeblan monton da laboro.--Ziko 21:00, 29. Maj 2010 (UTC)

Karaj, sed mi ne komprenas kial enporti la tekstojn. Se ni konsentas, ke ili ne pretas por esti enportitaj kiel plenrajtaj artikoloj, kial enporti ilin sub la nomspaco Vikipedio: aŭ io alia? Ilia utilo, tiam, estus sama kiel la nuna. Ni lasu ilin kie ili jam nun estas, kaj eventuale metu la ligilon por atingi ilin en klara loko en nia Vikipedio, tiel ke ĉiuj povu facile atingi ilin kaj uzi ilin kiel fonton por novaj "oficialaj" artikoloj. Amike, --WinstonSmith 21:13, 29. Maj 2010 (UTC)
Tie, kie ili estas, oni ne nun povas plibonigi la tradukon por atingi la tradukkvaliton por enporti al nomspaco Artikolo. Ni atentos la plibonigon de la softvaro mem. Sed, ĉar tiu estas "vikio", jam ekzistas aliaj helpiloj por korekti la tradukon. Tial mi pensas ke estas bona ideo enporti ilin al la nomspaco Vikipedio. Ni povas uzi malgrandan kvanton da artikoloj, el specifaj kategorioj por provo, dum unu monato, ekzemple. CasteloBrancodiskuto 21:32, 29. Maj 2010 (UTC)
Mm, mi ne bone komprenas. Se mi dezirus verki novan artikolon pri la flago de Barato, mi jam nun rajtus akiri ĝin en WikiTrans, kopii la tekston al malplena paĝo flago de Barato ĉi tien, korekti la erarojn kaj publikigi ĝin. Kiu estos la diferenco, se la erarplena teksto jam dekomence estus en nia Vikipedio? --WinstonSmith 10:23, 31. Maj 2010 (UTC)
Enporti centojn da artikoloj al la Vikipedio-nomspaco estas bona ideo en la senco de plialtigo de la parametro Profundeco (depth) de nia Vikipedio. Nun tiu parametro estas jam suspektoveke malalta; se oni kopius milojn da robote faritaj artikoloj, ĝi falus eĉ pli. Transportado ilin tra alia nomspaco povus tion eviti. Slavik IVANOV 12:45, 31. Maj 2010 (UTC)

Mi intertempe cerbumadis kaj konstatas ke aliaj vikipediistoj atingas samajn konkludojn kiel mi. Mi do listigas diversajn proponojn kaj sugestas ke ni baldaŭ faru decidon inter tiuj proponoj. Mi plu scivolas ĉu estas ebleco aliri plenan vikikodon de artikoloj de WikiTrans kaj de Wikilingue por povi deiri de tiuj. Tio jam estus energiŝpara. Jen diversaj proponoj :

  1. enporti en Vikipedion el WikiTrans kaj Wikilingue nur la artikolojn kiuj ne jam ekzistas
  2. (alternative) enporti en Vikipedion el WikiTrans kaj Wikilingue ĉiujn artikolojn kaj
  3. ordigi la enportitan materialon en specialan nomspacon ( [[WikiTrans:<artikolotitolo>]] [[Wikilingue:<artikolotitolo>]] ) ĝis ĝi estos kontentige provlegita
  4. provizi en samtemaj ekzistantaj artikoloj ligilon al artikoloj en WikiTrans kaj Wikilingue (same kiel ni havas ligilojn al Reta Vortaro aŭ al aliaj vikimediaj projektoj)

La celo laŭ mi estas provizi laŭeble plej altkvalitan kaj plej kompletan materialon ne zorgante el kie ĝi venas kaj preteratentante ĉu levas aŭ ne la prestiĝon de Esperanto : nur bonkvalita kaj kompleta materialo povos konsiderigi la kulturan nivelon de la lingvo, ne ajna blufo. De pluraj jaroj mi kunlaboras en Esperanta Vikipedio ĉar mi dezirus ke ĉiaj scioj estu alireblaj en la Internacia Lingvo de homoj kun iu ajn etna lingvo kiuj sekve ne nepre turnu sin al lingvoj konsiderataj kiel kulture superaj. Arno Lagrange @ 13:38, 31. Maj 2010 (UTC)


Estas bona ideo alporti la aŭtomate tradukitajn artikolojn en la aliajn nomspacon. Ŝajne preferinda estas "Vikipedio:Tradukado/". Tamen, ni ne kreu la novajn nomspacojn.

Tamen, oftege estas gravaj eraroj en la tradukaĵoj, kaj la homa prilaboro estas nepre bezonata.

Laŭ miaj ĵusaj provoj de prilaboro, kaj laŭ mia subjektiva opinio, ĉi tiu tradukilo http://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/ sen uzo de Apertium estas ne pli malbona ol WikiTrans, se kompari laŭ tempo bezonata por la prilaboro. La vikitraduko faras malpli glatajn frazojn, sed malpli emas ĉifri la tekston ĝis nekomprenebleco. Tamen ĉiu vikipediisto povas preferi iun ajn aŭtomatan tradukilon laŭ siaj preferoj, kaj alporti ĝiajn rezultojn.

Vikipediistoj havas limigitan liberan tempon kaj do limigitan kapablon prilabori artikolojn. Se alporti tro multajn artikolojn, ili kuŝos netuŝitaj longe, kaj al tiu tempo aperos jam pli bona versio ĉe WikiTrans, kaj do la komenca alporto jam estos ne interesa. Tiel mi proponas ke la alporto estu farata ne tro multe. Ekzemple, alportu nur tiun kvanton ke esperinde ili estos prilaboritaj plene kaj alinomitaj en la ĉefan nomspacon dum monato.

Ankaŭ, eblas provi fari iun sistemon de pritakso de kvalito de aŭtomate tradukitaj artikoloj antaŭ la alporto, kaj preferinde alporti pli bone tradukitajn artikolojn. La ideoj por ĉi tio povas esti:

La fonta artikolo konsistas el pli mallongaj frazoj - do ĝin ĝenerale pli facile traduki.
La tradukita artikolo havas pli malmultajn netradukitajn vortojn.
La fonta artikolo enhavas pli malmultajn aĵojn kiujn la tradukilo aparte emas fuŝi. Povas temi pri certaj vortoj en la fonta lingvo. Por WikiTrans, fuŝataj estas ankaŭ matematikaj formuloj kaj informkestaj ŝablonoj.

Por alporti, nun ne eblas havi de WikiTrans bonan fontan tekston de artikolo, nur la rezultan html-tekston de la artikolo. Mi proponas ke oni ne tro timu ĉi tion kaj alportu simple kopiante la videblan tekston de la retumiulo. Aldoni la ligilojn kaj la aliajn vikiaĵoj eblos poste duon-aŭtomate aŭ aŭtomate sufiĉe facile. Maksim 19:30, 4. Jun 2010 (UTC)

Licenca problemo[redakti fonton]

Saluton. Ĉu la lincenca problemo jam ie estas pripensita? Amike --Tlustulimu 19:40, 4. Jun 2010 (UTC)

Enhavo de Vikipedio en ĉiuj ĝiaj lingvaj fakoj estas havebla sub la Permesilo Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 kaj la GFDL. Ili postulas ke la derivitaj laboroj estu sub la samaj permesioloj. La rezultoj de aŭtomataj tradukiloj tiel estas sub ĉi tiaj permesiloj, kaj do povas esti denove uzataj en Vikipedio. Maksim 19:52, 4. Jun 2010 (UTC)
Sed la esperanto-tradukoj ja fakte venus el alia projekto, do ne rekte el la angla vikipedio. Ĉu ĉe Wikitrans estas iu informo pri la licencado? Amike --Tlustulimu 20:05, 4. Jun 2010 (UTC)
Grava propraĵo de ĉi tiuj permesiloj estas ĝuste tio ke ĉi tiu "ne rekte" ne gravas! La permesilo ne povas perdiĝi, irante tra la alia projekto. Maksim 20:18, 4. Jun 2010 (UTC)
Restas la (ofte prifajfata ĉe tradukoj ene de Vikipedio) problemo pri la listo de aŭtoroj. Do indas ie mencii, ke „tiu ĉi artikolo estas parte bazita sur la artikolo {ligilo al anglovikio; prefere al certa stato de artikolo, tiel oni povus havi la ĝustan liston de kontribuintoj}. Slavik IVANOV 23:53, 4. Jun 2010 (UTC)
Por tio uzenda estas {{Tradukitaĵo}} kreita laŭ en:Template:Translated_page kiu provizas informon ke jena revizio de artikolo estis tradukita de jena revizio de artikolo en jena lingvo. Uzante ĉi tiun ŝablonon ĉiufoje kiam oni enportas artikolon en vikipedion, ni respektos aŭtorrajton. Arno Lagrange @ 08:01, 5. Jun 2010 (UTC)
Aŭtoroj - vikipediistoj de la ea fako estas videblaj per sekvo de la ligilo "Historio" supre. Mi proponas ke ankaŭ aŭtoroj de la angla fonta artikolo estu tie. Tiel indas meti ligilon al la fonta artikolo en ĉelon "Resumo:" dum alportado. Maksim 10:03, 5. Jun 2010 (UTC)

ligiloj al artikoloj en WikiTrans kaj Wikilingue[redakti fonton]

ArnoLagrange proponis provizi en samtemaj ekzistantaj artikoloj ligilon al artikoloj en WikiTrans kaj Wikilingue (same kiel ni havas ligilojn al Reta Vortaro aŭ al aliaj vikimediaj projektoj)

Tiu ideo ŝajnas al mi tre bona kaj eble la plej bona ĉar tio vere helpos la laboron. Vikipediistoj povos facile rigardi la artikolojn, preni kejkajn bonajn partojn kaj korekti ilin por plibonigi la artikolon de vikipedio. --Corinne Daudier 14:43, 14. Jun 2010 (UTC)

Temas pri 80...90% da ĉiuj artikoloj. Ŝajne necesas tiam fari javaskripton, kiu analizas la html-on kaj se estas intervikia ligilo al en:, simple:, aŭ es:, aldonas ligilon al la tradukita paĝo ien sube. Maksim 03:43, 15. Jun 2010 (UTC)
Ankaŭ, ne estas kompreneble kiel ekscii ligilon al la tradukita artikolo ĉe epo.wikitrans.net . Ĝi havas formon ekzemple http://epo.wikitrans.net/Duko_de_Leinster?eng=Duke+of+Leinster , kaj nepre necesas ĝuste konjekti kiu estas la tradukita titolo ("Duko de Leinster" el "Duke of Leinster"). Tiel, eblas anstataŭe doni ligilon al gramtrans.com , kiu estas fakte la sama traduka programo. Ekzemple, http://gramtrans.com/gt/url/result-style.php?pair=eng2epo&url=http%3A%2F%2Fen.wikipedia.org%2Fwiki%2FGrammar_checker (antaŭe ĝi funkciis por mi, sed nun ne funkcias???). Maksim 16:59, 15. Jun 2010 (UTC)

Ĉu ankaŭ oni povas fari iom post iom mane?. Ekzemplo sube: Corinne Daudier 17:58, 15. Jun 2010 (UTC)

Mi kontraŭas ligilon de 80% ĝis 90% de la Vikipedia artikoloj al WikiTrans. Por tio la aŭtomata traduko de WikiTrans estas multe tro erarplena. Tiaj ligiloj eblus nur kun averto pri la lingva erareco de la ligata paĝo (kaj ĝenus havi tian averton en preskaŭ ĉiu VIkipedia artikolo). Marcos 09:01, 17. Jun 2010 (UTC)

utilaj font-ligoj esperante[redakti fonton]

Utilaj font-ligoj permesas plibonigadon de la artikolo. Kiam vi uzas font-provizon endas korekti erarojn, mankojn aŭ reformuli per viaj propraj vortoj aŭ scioj.

Ĉi tiuj paĝoj estas aŭtomataj tradukoj produktita de Wikilingue aŭ WikiTrans. Pro kio povas esti mankoj, sintaksaj eraroj aŭ netradukitaj vortoj.

Propono[redakti fonton]

Mi proponas {{Wl}}, {{WT}} kaj {{WlWT}} por krei normajn ligilojn respektive al Wikilingue, WikiTrans kaj al ambaŭ Arno Lagrange @ 13:26, 16. Jun 2010 (UTC)

ekzemploj
*{{wl|Azeno}} 
*{{WT|Azeno|Donkey}}
rezulto
*{{WlWT|Azeno|Donkey}}
rezulto

Bona ideo, Arno. Ni tamen ankaŭ decidu, sub kiu sekcio meti tiujn ligilojn, kaj kiu estu la ordo rilate al la kutimaj sekcioj de artikoloj. Ĉu laŭ vi povus taŭgi la titolo "Aŭtomataj tradukoj", tuj post "Vidu ankaŭ" kaj antaŭ "Eksteraj ligiloj"? Se ni ne decidos unuecan formon, mi jam antaŭtimas la aperon de nova aro de diversaj nomoj por la sama sekcio. Amike, --WinstonSmith 16:55, 16. Jun 2010 (UTC)

Mi evoluigis {{Projektoj}} al {{Ligiloj}} por akcepti ankaŭ ligilojn al WikiTrans Wikilingue kaj ReVo. Tiel ĉiuj tiuj ligiloj povas esti ordigitaj en saman kesteton. Arno Lagrange @ 11:22, 17. Jun 2010 (UTC)
Mi riparis {{Projektoj}} kaj {{Ligiloj}}: ili nun denove enmetas ligilojn en la flankan strion. Arno Lagrange @ 13:53, 17. Jun 2010 (UTC)

Mesaĝo de Eckhard Bick[redakti fonton]

Responde al jena demando:

> Estimata !
> Ekestas post instigo de Zlatko Tiŝljar granda diskuto pri bonveneco importi la entenon de WikiTrans en Vikipedion.
> Ĉu vi konsentus partopreni en la diskuton ?
> Vidu :
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#WikiTrans
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:WikiTrans
> vidu ankaŭ :
> http://www.ipernity.com/blog/37943/248693
> http://www.ipernity.com/blog/32858/249760
>
> Plej tikla problemo por mi estas aliro al vikikodo de la paĝoj de WikiTrans.
> Mi faris provon redaktante la artikolon pri [[Kamulka Lingvo]] en Vikipedio enportinte la entenon el WikiTrans. 
La revizio postulis de mi du plenajn horojn kaj mi devis rekrei "mane" ĉiujn vikiajn ligilojn kaj aliajn formatojn 
(ŝablonoj, tabeloj, ...)
>
> Antaŭdankas
>
>
> Arno Lagrange
> 23/06/2010
Eckhard Bick respondis jenon

Saluton!

Dankon pro la informoj pri la WikiTrans-diskutoj, mi ĝojas, ke kreiĝis tiom da atento.

Mi ankoraŭ ne decidis ĉu estas mia rolo vere eniri la diskuton pri integrigo de WikiTrans al la ekzistanta E-a Vikipedio, kaj ĵus nun mi iom suferas pro tempomanko, sed mi pripensos la aferon ...

Dume, mi ŝatus malzorgigi vin pri la teknika problemo de enporto de enhavo el WikiTrans - ni jam pripensis tion antaŭ ol eki la projekton, kaj konkludis ke teknike ne estas tiom granda problemo.

Nia programo analizas la html-strukturon de publikigita Wiki-paĝo antaŭ tradukado kaj remuntas ĝin poste. Sammaniere oni povas analizi la internan strukturon de Wiki-paĝo (kun la **, [] etc kodoj anstataŭ la html-kodoj), kaj remunti tiun post tradukado, per simila programo-modulo. Ĉiukaze, ĉar ni daŭre plibonigas la tradukmaŝinon, estus senchave ĉiam retraduki enportotan artikolon per GramTrans anstataŭ preni nian nunan paĝon, kiu eble jam aĝas duonan jaron. Kaj la retradukado do devus esti farita per programo kiu eliras el la redakto-formato de Vikipedio, ne la html-formato. Tiel redaktanto povus labori en la kutima Vikipedio verkado/redaktado-interfaco.

Ni povas programi tion, estos fakte pli facile ol la html-traktado, sed ni jam tre multe laboris senkoste por tiu projekto, do aŭ la Vikipedio-programistoj devus mem (kun)labori pri tio, aŭ ni bezonus minimume oficialan peton flanke de ili, kaj garantion ke la laboro poste estos uzota, ĉar por nuna uzanto de WikiTrans mem la html-solvo ja estas tute bona.

Alia mia ideo, kiun mi prefere ligus al la unua, kaj kiun mi fakte sendis al la Vikipedio-administrantoj (aŭ kelkaj el ili) estas enporti per ligoj "kun marko" en la angulo, ruĝa simbolo por "aŭtomata", verda por "reviziita", flava por "parte korektita". Se ne ekzistas jama artikolo pri iu temo, oni ĉiam ligu al WikiTrans malfermante ties paĝon, se jes ekzistas jama artikolo, oni nur montru la ligon por "pluraj informoj" aŭ "elanglaj informoj".

Se vi opinias tiujn ideojn taŭga kontribuo al la diskuto, vi estas bonvena citi ĉi-supron en la diskutejoj kiujn vi menciis, kun aŭ sen pliaj komentoj.

Elkore, Eckhard 26/06/2010

P.S.

Ĝuste nun ni laboras pri ŝanĝo de iso-latin al utf-8, por i.a. povi kapti la fonetikajn transskribojn ĉinajn nomojn ktp, kaj pro tio paŭzas la tradukado, sed jam estas 800.000 artikoloj, el kiuj la 260.000 plej oftaj kaj grandaj estas en nia serĉstrukturo. Laŭplane post duona jaro ĉiuj 3.000.000 artikoloj estos pretaj kaj serĉeblaj.

Kritika provlego[redakti fonton]

Mi proponas provlegon de artikoloj el WikiTrans por povi taksi la kvaliton de la tradukado per ekzemploj. Arno Lagrange @ 09:42, 28. Maj 2010 (UTC)

Daniel Auteuil[redakti fonton]

Jen ekzemplo de artikolo pri ne anglalingva aktoro - nome franclingva-. Ĉu preferi tradukon el la angla ol el la franca ? Rimarkinde estas la fuŝa traduko de filmtitoloj kie miksiĝas anglaj francaj kaj Esperantaj vortoj kaj fantazie ŝanĝitaj vortoj (ekzemple "Attention les yeux" - "Atentu la okuloj" - strange fariĝas "Atento les ieuks!")

Vikikodo[redakti fonton]

Ŝajnas ke eblas iom vidi la vikikodon (WikiTrans-vikikodo por Daniel_Auteuil). Tamen ĝi estas komplete fuŝa kompare kun la montrita artikolo:

  1. vikisintakso estas fuŝita : malsimetriaj krampoj ( [ ]]), nebezonataj spacoj ( { { } } ), kodoj por tabloj fuŝitaj (manko de linisaltoj, de iuj bezonataj koderoj).
  2. HTML-aĵoj estas (parte) Esperantigitaj, kio igas ilin ne funkcii (ekzemple stilo fonto-grandeco klaso ŭikitablastilo"fono:# dfd" anstataŭ style="font-size: 90%;" class="wikitable" kaj style="background: #ffdddd"; krome tie mankas iuj bezonataj signoj (= : ;) kaj valoroj (90%).
  3. ŝablonomoj estas parte kaj fantazie tradukitaj (ekzemple naskiĝodato kaj age anstataŭ la ekzistanta {{Naskiĝtago kaj aĝo}} ligita al ties anglalingva ekvivalento Birth date and age
  4. partoj de la teksto malaperas

Sekve uzo de tia vikikodo postulas grandan postlaboron por atingi taŭgan rezulton. Post plenhora ekprilaboro jen la malkontentiga rezulto : /Daniel Auteuil

La artikolo laŭ WikiTrans[redakti fonton]

Daniel Auteuil ( Franca elparolo: [danj?lotøj][a] [b]; naskita 24 la 24-an[m] de januaro 1950) estas franca aktoro. Lia ĉefrola rolo[c] en Jean de Florette alportis al li internacian rekonon, kaj fariĝas poste unu el la plejbone-konata, plejbone-paganta[d] kaj la plej multajn popularajn aktorojn[e] en Francio. Tra filmoj kiel ekzemple Caché , Mon Meilleur Ami kaj Après voza[f]. . . Li[g] ekde akiris pli bonege internacian rekonon[h].

Enhavo
   * 1 -persona vivo[i]
   * 2 Filmografio
   * 3 Premioj kaj nomumoj
         o 3.1 César
         o 3.2 Molière Aljuĝas[j]
   * 4 Vidu ankaŭ
   * 5 Eksteraj ligiloj
Persona vivo

Auteuil havas du filinojn; Aurore Auteuil kun sia iama partnero, Anne Jousset, kaj Ingejo[k] de dekjara rilato kun aktorino Emmanuelle Béart, lia kunstelulo en filmoj kiel ekzemple la prijubilis[j] Un cœurenohiver[l] ( A Heart in Winter[o] (Koro en Vintro)), Jean de Florette kaj Manon des fontojn[f] . Li geedziĝis kun Aude Ambroggi[n], kun korsika skulptisto, la 22an de julio 2006 en Porto-Vecchio, Korsiko.

Notoj[redakti fonton]

  • [a] anstataŭ iuj signoj aperas '?'.
  • [b] Trarigardo de la ligita paĝo Vikipedio: IPA por la franca estas terura! Temas pri klarigpaĝo de la franca elparolado por anglalingvanoj. 1) tiaj klarigoj tute ne taŭgas por neanglalingvanoj 2) franc- kaj angl-lingvaj ekzemploj estas fantazie ĉu tradukitaj ĉu ne kio igas la tutan klarigon tute nekomprenebla.
  • [c] pleonasmo !
  • [d] Eraro pri tranzitiveco
  • [e] Malbezonata akuzativo
  • [f] Fantazia duontraduko. Anstataŭ "Après voza" devus esti netradukita "Après vous" ("post vi") ĝentila kliŝesprimo por sciigi ke oni ekiros nur "post" la alparolito. "Manon des fontojn" anstataŭ "Manon des sources" ("Manon de la fontoj")
  • [g] erara interpunkcio : malbezonataj spacoj anstataŭ simpla tripunkto (...) kaj majusklo ene de frazo
  • [h] La tuta vortgrupo sonas tre strange kaj nekompreneble
  • [i] Titolformateraro '-t' anstataŭ 'T'
  • [j] eraro pri vortkategorio kaj vortprovizo "Molière Aljuĝas" anstataŭ "Premio Molière" pro ambigueco de la angla "awards"; "prijubilis" por "acclaimed" devus esti "aplaŭdata"
  • [k] Malbezonata traduko de persona nomo "Ingejo"(?) anstataŭ "Nelly"
  • [l] Spacoj mankas: "Un cœurenohiver" devus esti "Un cœur en hiver"; krome aperas nebezonata litero "o"
  • [m] Nebezonata ripeto de la nasktago
  • [n] Anstataŭ "Li geedziĝis kun Aude Ambroggi" devus esti ĉu "Li edziĝis al Aude Ambroggi" ĉu "Li kaj Aude Ambroggi geedziĝis"
  • [o] Post originala franca titolo aperas Esperanta traduko, sed kial ankaŭ la anglalingva ?

Konkludo[redakti fonton]

La granda nombro da eraroj en tiom mallonga artikolero igas min ege dubi pri taŭgeco de tiaj artikoloj en Vikipedio. Arno Lagrange @ 10:00, 28. Maj 2010 (UTC)

Komento de CasteloBranco[redakti fonton]

Mi pensas ke la fuŝita vikisintakso estas protekto por malfacili ĝian nedeziratan aŭ malpermesitan uzon, ĉar kvankam partoj de la teksto malaperas en vikiteksto, ili videblas en artikolo mem. Tamen, mi volas proponi eblajn solvojn por kelkaj (ne ĉiuj) el tiuj problemoj. Tiel, mi intencas montri ke estas pli bona enhavi tiujn artikolojn tie (kaj en nomspaco Artikolo kaj en iu alia), por korekti la fuŝaĵojn. CasteloBrancodiskuto 01:15, 30. Maj 2010 (UTC)

AWB[redakti fonton]

Por korekti la nedeziratajn spacojn en ŝablonoj, ni povas uzi tiujn regulajn esprimojn kaj AWB, kiu estas duonaŭtomata tekstredaktilo. Ĝi ne estas roboto, sed helpilo por sugesti ŝanĝojn en artikoloj el specifa kategorio, ekzemple.

# Anstataŭigi Por
1 [ ]?{[ ]?{[ ]? {{
2 [ ]?}[ ]?}[ ]? }}
3 \.\.\. ([A-Z]*) \.\.\. $1
4 [ ]?{[ ]?{[ ]?[Nn]askiĝtago kaj age[ ]?| {{naskiĝtago kaj aĝo|
5 ([Ll]i) geedziĝis kun %1 edziĝis al
6 ([Ss]xi) geedziĝis kun %1 edziniĝis al
7 ĉefrola rolo ĉefrolo
8 == - ==

Importado ne utilas[redakti fonton]

Mi konsentas, ke tiu ĉi temo estas grava. Sed ŝajne oni parolas precipe pri importado de aŭtomate tradukitaj tekstoj; en ĝi mi ne vidas ajnan utilon, ĉar la tradukoj ja malaktualiĝas ĉiutage. Se ekzistas bona (aparte diskutinda eco) tradukprogramo, kial ĝi traduku ĉion nun, en unu fojo, kaj ne, kiam iu vere interesiĝas pri artikolo, kaj prezentu perfekte aktualan version? Do prefere ni havu servon, kiu laŭpete tradukas artikolojn el la angla, hispana aŭ iu alia lingvo, por kiu disponeblas tradukprogramo.

Kompare al tia servo la importado de tradukaĵoj havus kelkajn avantaĝojn, kiujn mi proponas kompensi jene (ne sciante pri la teknika ebleco):

  • Serĉado de kapvortoj: Evidente estus malfacile traserĉi la tradukservon (necesus inversa traduko por traserĉi la originalajn tekstojn). Laŭ mi tio ne tre gravas por la plenteksta serĉo, sed por la sercado pri kapvortoj jes. Do ni importu listo(j)n de tradukitaj kapvortoj, kaj la vikipedia serĉilo trovu tiujn tradukitajn kapvortojn same kiel artikolojn originale verkitajn. Trovinte tradukita(j)n artikolojn ĝi montru paĝon kun ligilo(j) al la traduko(j).
  • Serĉado en la plena teksto: Ĝi mankus laŭ mia propono, sed ĝia kondiĉo ja estus, ke la decidaj vortoj estu ĝuste tradukitaj. Se tiuj vortoj troviĝas kiel kapvortoj en la angla, hispana (ktp) vikipedio, ili estus troveblaj per la kapvorta serĉo. Se ili tie ne troviĝas, eble ili estas ne tre gravaj. Mi konscias pri la eblo serĉi kombinaĵojn el pluraj vortoj, sed tion mi ne opinias esenca afero.
  • Intervikiaj ligiloj el alilingvaj vikipedioj: Laŭ mi ne indas havi tiujn ligilojn, se la leganto poste konstatos, ke temas pri maŝina traduko. Eĉ pli malbone, povus esti, ke iuj vikipedioj blokus aŭ forigus tiajn ligilojn. Do intervikiaj ligiloj al la esperanta vikipedio estu nur tie, kie ni havas "veran" artikolon.

Kie jam ekzistas eĉ nur ĝermo en la esperanta vikipedio, mi forte kontraŭas anstataŭigi ĝin per tradukaĵo. Malgraŭ la tutmondiĝo de la mondo mi konstatis, ke diverslingvaj versioj de vikipediaj artikoloj prezentas ne ĉiam la samajn informojn (la elekto de informoj ja estas speco de "vidpunkto"). Kvankam estas neracie dependigi tiun elekton de la lingvo, la nuna stato ŝajnas al mi ne senutila. – Umbert' 17:54, 11. Jul 2010 (UTC)

WikiTrans ankaŭ tradukas tiajn artikolojn el la angla, kiuj estas malaltkvalitaj, kie en Esperanto ekzistas bonkvalitaj tekstoj[redakti fonton]

Ekzemplo estas Distrikto March, kiu en Esperanto estas ampleksa artikolo, dum en la angla nur stumbla artikolaĉo --> WikiTrans cetere tion tradukas per "Distrikto Marto", kio estas kompleta stultaĵo, kaj ja ĉion diras pri la kvalito de maŝintraduko. Tiu-ĉi ekzemplo klare montras - ne eblas simple transporti la artikoloj de WikiTrans al EO-Vikipedio. Amike DidiWeidmann 22:54, 1. Nov 2010 (UTC)

El propra sperto en mia tradukentrepreno, me devis konstati, ke la laboro por perlabori fuŝan maŝine tradukitan tekston estas multe pli granda ol simple nova traduko. Krome en perlaborita eksa fuŝteksto ĉiam konserviĝas kelkaj de la fuŝoj. (Tio cetere same validas por homfaritaj fuŝtekstoj kiel por WikiTrans.) Mi do severe kontraŭstarus la amasan alporton de maŝine tradukitaj tekstoj el WikiTrans al Esperanto-Vikipedio. La utilo de maŝintradukoj estas, ke eblas sen altaj kostoj havi ĝeneralan komprenon de la enhavo de teksto en fremda lingvo. Oni tiam tamen devas konscii, ke maŝintraduko ĉiam enhavas la riskon de grava eraro. Estas pli bone havi maŝintradukon ol entute nenian komprenon de la enhavo. Tamen absolute ne indas ie ajn publikigi maŝintradukitajn tekstojn. Sufiĉas publikigi la originaltekston kaj disponigi al la homoj la softvaron tradukan. Tiam ankaŭ la tradukoj pliboniĝas kun la progreso de la softvaro. La artikoloj de WikiTrans restu en WikiTrans, ne estus dezrinda havi tiujn tekstojn en nia vikipedio. DidiWeidmann 00:21, 6. Nov 2010 (UTC)