Vikipedio:Artikolo de la semajno/2012/09
Satelita televido baziĝas sur la perado de televidaj signaloj helpe de satelitoj troviĝantaj en orbito ĉirkaŭ la Tero. Aparte de televidaj programoj, oni ofte dissendas ankaŭ radiofoniajn programojn kaj ebligas aldone kelkajn aliajn servojn.
Komence la satelitoj havis tre malfortan dissendan povumon kaj ne estis tersinkrone lokitaj, do oni bezonis grandegajn turneblajn spegulantenojn por ricevi la de la alŝutstacio plusenditajn signalojn. Praktike nur specialaj deŝutaj stacioj povis ricevi kaj plukonduki la satelite peritajn programojn. Sed la dissenda povumo de la satelitoj rapide kreskis kaj oni metis ilin sur tersinkronan orbiton, tiel permesante rektan ricevadon per fiksa anteno. Tiel ĉiu spektanto povas per malgranda malmultekosta "pelvo" kapti la programojn – kondiĉe nur, ke tiu povas vidi la sateliton. Do nenio baru la videblon. Ĉi ĉio bonege funkcias ĝis ĉirkaŭ ±70º norde aŭ sude de la ekvatoro.
Portelevidaj satelitoj ĝenerale troviĝas aŭ sur ege inklina orbito - t.e. kun inklino de ±63,4º kaj periodo de 12 horoj, la tiel nomata Molnija orbito - aŭ sur tersinkrona orbito 35.786 km super la ekvatoro.