Vikipedio:Artikolo de la semajno/2015/49

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniela Mercury dum prezentado je la karnavalo

La karnavalo en Salvador de Bahio (portugale: Carnaval da Bahia) estas laŭ la Guinness-Libro de Rekordoj la plej granda strata karnavalo de la mondo kaj unu el la plej grandaj festoj tutmonde. La festaĵojn partoprenas en la ĉefurbo de la brazila federaciero Bahio ĝis 2,7 milionoj da homoj. La karnavalo okazas sur tri ĉefaj lokoj (circuitos): Dodô (en Barra-Ondina), Osmar (sur Campo Grande de Avenida Sete) kaj Batatinha (en Centro Histórico, historia centro de Salvador). Krom tio okazas kvartalaj festoj inter alie en Cajazeiras, Itapoã, Periperi kaj Pau da Lima. La populareco kaj tutmonda konateco de la karnavalo en Salvador estas tre altaj krom tiuj de Rio-de-ĴanejroOlinda. En Salvador okazas la plej granda karnavala evento, alia konata karnavala festo de la federaciero Bahio estas en Porto Seguro.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Marilyn Monroe - Ciro la 2-a - Molière