Vikipedio:Artikoloj por NUN

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanta Vikipedio nun entenas 10 000 artikolojn[redakti fonton]

La esperantlingva fako de la multlingva kunlabore rete verkata enciklopedio xVikipediox atingas dek mil artikolojn ĉiutage verkatajn de kunlaborantoj el pli ol 30 landoj. Vikipedio estas multlingva projekto kun pli ol 300 000 artikoloj en pli ol 40 lingvoj. Artikoloj samtemaj en diversaj lingvoj estas simple interligitaj tiel ke leganto povas facile transiri de unu lingvo al alia kaj de unu temo al alia. Estas unika ŝanco por Esperanto esti agnoskita kiel monda kleriga kulturlingvo. Ankaŭ vi povas ekkunlabori en tiu senprecedenca projekto. Vidu tuj je http://eo.wikipedia.org

Aperis en NUN la 4-an de decembro 2003.

Arno Lagrange 16:29, 5. Dec 2003 (UTC)


Mi nun skribas ĉi tiun artikolon por NUN. Redaktado bonvena. --Chuck SMITH 11:53, 12. Jul 2003 (UTC)

Enciklopedio en Esperanto nun elŝutebla![redakti fonton]

La reta enciklopedio, Vikipedio (www.vikipedio.org), nun estas elŝutebla (nur 5,4 MB) kaj vi povas legi ĝin en via poŝkomputilo aŭ Vindoza komputilo per speciala programo. Pliaj detaloj ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Elŝuti_la_Vikipedion

La Esperanto-sekcio de la projekto jam havas 7500+ artikolojn kaj atendas vian kunlaboron! La redaktado uzas simplan sistemon por ke ĝi estu facila al ĝeneralaj komputiluzantoj. Ekverku pri via plej ŝatata temo!


Mi skribis ĉi tiun artikolon por NUN kaj mi esperas ke ĉiuj redaktos ĝin... mi planas eldoni ĝin, la 15-a de januaro, 2002, tagmeze (Novjorktempo). Devas esti malpli ol 600 literoj. --Chuck SMITH

Esperanta Vikipedio: Reta Enciklopedio[redakti fonton]

Ĵus komencis la konstruo de reta enciklopedio en Esperanto! La "Vikipedio" (vikio + enciklopedio) konstruiĝas kadre de internacia multlingva projekto, per kunlaboro de Interret-uzantoj tra la tuta mondo. La angla versio iniciita de unu jaro enhavas pli ol 20.000 artikolojn! Ĵus iniciita antaŭ kelkaj semajnoj, la esperanta vikipedio estas jam la 6-a plej granda, kun pli ol 200 artikoloj! Ĉiuj povas libere kaj facile partopreni en la konstruo de la enciklopedio. Do tuj partoprenu pri via plej ŝatata temo! http://eo.wikipedia.com/