Vikipedio:Baloto/Majuskligo de familiaj nomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu baloto jam finiĝis, kaj la enhavo de ĉi tiu paĝo estas eksdata.

Nun okazas la dua raŭndo de ĉi tiu baloto, ĉar en la unua raŭndo neniu alternativo ricevis pli ol duonon de la voĉoj. La dua raŭndo daŭros ĝis la 28-a de marto (23:59 UTC).

La dua raŭndo de la baloto okazas nur inter la origine unua kaj dua alternativo. Ni ne transprenis voĉojn de la unua raŭndo, do ĉiu devas denove voĉdoni.

La voĉdoneblaj alternativoj[redakti fonton]

Estas du voĉdoneblaj alternativoj. Ĉiu Vikipediisto plenumanta sube donitajn kriteriojn povas voĉdoni por unu alternativo.

  1. Unua alternativo: Ni ne ŝanĝu la regulojn pri majuskligo de familiaj nomoj. Oni daŭre tutmajuskligu la familian nomon en titolo, komence de la artikolo, kaj kiam iu nomo unuafoje menciiĝas en alia artikolo. La ordo de la nomoj estu la vortordo kutime uzata en la kulturo de la homo.
  2. Dua alternativo: Ni ne tutmajuskligu familiajn nomojn en la titolo aŭ en aliaj artikoloj. Oni nur tutmajuskligu la familian nomon komence de la artikolo. La ordo de la nomoj estu la vortordo kutime uzata en la kulturo de la homo.

Grava rimarko: La esprimo "vortordo kutime uzata en la kulturo de la homo" havas du eblajn interpretojn: Ĝi povus aŭ signifi ke ni ĉiam sekvu la kutimon uzatan en la koncerna lando, aŭ ĝi povas signifi ke ni sekvu la kutimon, kiun homoj el tiu lando kutime uzas en eksterlando. Tiu ĉi diferenco gravas por hungaraj nomoj, kiujn la hungaroj skribas kun komenca familia nomo en Hungario, sed plej ofte kun fina familia nomo eksterlande. Kiun el ĉi tiuj du interpretoj ni sekvu estas aparta demando, kiun ni daŭre diskutu.

La baloto[redakti fonton]

Ĉi tie vi povas voĉdoni. Por havi voĉdonrajton, necesas ke vi havas Vikipedian konton kreitan antaŭ la 12-a de februaro 2006, kaj ke vi redaktis almenaŭ 10-foje per tiu konto. Metu vian subskribon sub unu el la alternativoj. (Vi povas subskribi per uzo de "~~~~").

Antaŭ ol voĉdoni, bonvolu zorge tralegi la supran prezenton de la du alternativoj, kaj la suban koncizan prezenton de la ĉefaj (mal)avantaĝoj de la alternativoj. Aldone, indas legi ĉi tiun diskuton pri la temo.

Unua alternativo:

  1. Jorge CAMACHO 21:11, 15. Mar 2006 (Madrida horo)
  2. Marcos 20:25, 15. Mar 2006 (UTC)
  3. Slavik IVANOV 23:52, 15. Mar 2006 (UTC)
  4. Alauxdo 23:56, 15. Mar 2006 (UTC)
  5. Keldan 02:43, 16. Mar 2006 (UTC)
  6. Kostik Vento 09:07, 16. Mar 2006 (UTC)
  7. Paul 14:21, 16. Mar 2006 (UTC)
  8. Gunnar Gällmo 18:26, 16. Mar 2006 (UTC)
  9. Verdulo 19:36, 16. Mar 2005 (UTC)
  10. Ulrich Matthias 19:15, 16. Mar 2006 (UTC)
  11. Bab 18:30, 18. Mar 2006 (UTC)
  12. Eliott 16:31, 21. Mar 2006 (UTC)
  13. Oleg326756 09:27, 26. Mar 2006 (UTC)
  14. Tonyo 20:07, 26. Mar 2006 (UTC)
  15. Vito Redsky 17:45, 27. Mar 2006 (UTC)
  16. LaPingvino 19:26, 27. Mar 2006 (UTC)
  17. Vinkomarkov 20:18, 27. Mar 2006 (UTC)
  18. Goelano 18:46, 28.Mar 2006 (UTC)
  19. Le Hibou 23:36, 28. Mar 2006 (UTC)

Dua alternativo:

  1. Robert Weemeyer 16:37, 15. Mar 2006 (UTC)
  2. Golbery [Goŭberi'] 18:50, 15. Mar 2006 (UTC)
  3. Roberto 20:55, 15. Mar 2006 (UTC)
  4. Zetey 9:44, 16. Mar. 2006 (UTC)
  5. Mxcatania 14:34, 16. Mar 2006 (UTC)
  6. Yves Nevelsteen 22:05, 16. Mar 2006 (UTC)
  7. Thomas Guibal 10:11, 17. Mar 2006 (UTC)
  8. Internaciulo 06:35, 20. Mar 2006 (UTC)
  9. Bea 09:35, 20. Mar 2006 (UTC) (Tutmajuskligo rete signifas kriadon kaj gravas scii kiel iu nomiĝas, sub kiu nomo oni konas lin aŭ ŝin. Se aldone oni scias la familinomon, bone, sed tio ne estas la plej grava afero.)
  10. NealMcB 02:58, 21. Mar 2006 (UTC)
  11. Maksim 15:57, 22. Mar 2006 (UTC)
  12. VerdLanco\(diskutu) 07:47, 24. Mar 2006 (UTC)
  13. Schuetzm 16:40, 27. Mar 2006 (UTC)
  14. Emuzesto 16:53, 27. Mar 2006 (UTC)
  15. Petro 27. Mar 2006 08:34 (UTC)
  16. Shibo77 11:10, 28. Mar 2006 (UTC)
  17. --Sonjaaa 13:13, 28. Mar 2006 (UTC)
  18. Jmb 15:21, 28. Mar 2006 (UTC)
  19. Yekrats 15:49, 28. Mar 2006 (UTC) Pro intervikiaj ligiloj povas ligiĝi robote pli bone per ĉi tiu elekto.
  20. BenediktWildenhain 20:17, 28. Mar 2006 (UTC)
  21. Narvalo 23:58, 28. Mar 2006 (UTC) La dua alternativo jam estas kompromiso!!!

Sindeteno

  1. Ssire 16:19, 15. Mar 2006 (UTC) : ŝajnas ke eblas kompromiso. Vidu diskutpaĝon.
  2. Chateaubriand 22:08, 15. Mar 2006 (UTC)
  3. Chuck SMITH 17:43, 28. Mar 2006 (UTC)

Nevalidaj voĉoj

  1. Yuu eo 03:09, 23. Mar 2006 (UTC) (konto kreiĝis post la 12-a de februaro, je la 18-a de februaro) Mi ne memoris kiam mi kreis la konton, do mi provis voĉi! :-) --Yuu eo 19:18, 23. Mar 2006 (UTC)
  2. 12.111.30.89 15:17, 28. Mar 2006 (UTC)

Oni serĉu kompromison
Jen listo de homoj, kiuj – eĉ se ili supre jam elektis preferon – deziras sciigi, ke pli bone oni prenu la tempon serĉi pli interkonsentitan solvon. Tio valoros nur kiel indikilo.

  1. Ssire 11:16, 17. Mar 2006 (UTC)
  2. Chuck SMITH 13:52, 17. Mar 2006 (UTC) - La Esperanto-Vikipedio preskaŭ ĉiam antaŭe faris decidojn laŭ interkonsento. Tamen, mi iom timas ke nun estas tro da homoj por interkonsenti.  :(
  3. Toño 19:15, 17. Mar 2006 (UTC)
  4. Arno Lagrange  22:04, 17. Mar 2006 (UTC)
  5. Robert Weemeyer 22:28, 17. Mar 2006 (UTC)
  6. Le Hibou 00:59, 18. Mar 2006 (UTC) Pro kompromiso, pro interkonsento, pro la vikipedia etoso.
  7. Mi iom pesimismas pri "kompromisa" solvo, ĉar povas okazi, ke mi ne sukcesos sufiĉe atenti pri la diskuto pri ĝi. Tamen kompromiso ĉiam preferindas. Slavik IVANOV 13:29, 18. Mar 2006 (UTC)
  8. Kompreneble, kompromiso estas pli taŭga. Mi mem volas nur ke oni ne nomas nepersona nomo "familinomo", mi hieraŭ abonis "The Washington Post" kaj ili ne demandis pri mia "family name", kial nomi ĝin alie? Sed, kiel Slavik, mi pesimismas pri kompromisa solvo, ĉar inter ni estas kelkaj fihomoj, kiuj ne sekvas akordigojn. Roberto 14:42, 18. Mar 2006 (UTC)
  9. Bab 18:30, 18. Mar 2006 (UTC) Laŭ mi, la nuna sistemo ja estas kompromiso, kiu ebligas al homoj montri siajn nomojn laŭ ties nacikultura sinsekvo. Sed se aliaj ne vidas la kompromisecon de tio, mi ja pretas kundiskuti. Pacon Vikipedien! :-)
  10. Bea 09:35, 20. Mar 2006 (UTC) Ankaŭ mi konsentas pri kompromiso, sed se ne eblas, oni devos tamen decidi ion...
  11. Biciklanto 10:06, 20. Mar 2006 (UTC) mi preferas kompromisan solvon
  12. Keldan 11:04, 20. Mar 2006 (UTC)
  13. Vinkomarkov 20:18, 27. Mar 2006 (UTC)

Konciza prezento de (mal)avantaĝoj de la alternativoj[redakti fonton]

Unua alternativo

  • Por:
    • Oni tuj scias, kiu parto de nomo estas la familia nomo (eĉ kiam oni legas tiun nomon en alia artikolo).
    • Ni nun uzas ĝin, do ni ne devos investi multan energion por ŝanĝi ion.
    • Ĝi multe helpas por facile verki robotojn, kiuj alfabete (laŭ familia nomo) listigas nomojn en iu kategorio.
    • Ĝi ebligas al oni facile laŭalfabetigi enartikolajn nom-listojn sen esti eksperto pri ĉiuj nom-tradicioj. (Ekzemple MAO Zedong - Gerhard SCHRÖDER anstataŭ Gerhard Schröder - Mao Zedong, kiu rezultus sen majuskloj/scio pri la nomeroj.)
    • La informo pri familia nomo jam povas esti en la Vikipedio antaŭ ol artikolo pri la koncerna homo estas kreita (kiam li nur menciiĝas en alia artikolo).
  • Kontraŭ:
    • Majuskligo en flua teksto ne estas kutima stilo en Esperanto (kvankam Kontakto kaj Tejo Tutmonde jam delonge uzas ĝin). Ni devas konsideri la ĝeneralan lingvouzon kaj ne altrudi novan.
    • Se oni ne certas pri tio, kiuj partoj de nomo estas familiaj nomoj, oni devas ekverki la artikolon sub malĝusta titolo, kio poste necesigos movon de la artikolo.
    • Perdo de tempo pro uskloŝanĝado en esperantigoj. Tio povas esti granda laboro, ekz-e Listo de miliarduloj. Aldone, ĝi nun estas aparte malfacila, kiam oni devas uzi majusklojn kiel ŁŐÚŰÁÉĂĞĎČÅËÏŹ. (Sed nur ĝis kiam la helpilo "Specialaj signoj" [tuj sub la "Konservu ŝanĝojn"-butono] estos kompletigita.)
    • Eble kroma laboro por krei por ĉiu titolo po unu nemajuskligitan alidirektilon (tiel ke facile troveblu la artikoloj eĉ se oni ne scias, kiu parto de la nomo estas la familia nomo). Tamen eble tio ne necesas, ĉar sufiĉas la serĉilo.
    • Ni ankoraŭ ne havas unuformecon pri majusklaj formoj: Dum tri-kvar jaroj oni ne penis krei klaran regularon.
    • Majusklaj familiaj nomoj estas iomgrade atentokaptaj en la teksto, tiel ŝajnas esti pli gravaj ol ceteraj faktoj.

Dua alternativo

  • Por:
    • Ĉi tiu alternativo similas al la nun ofte uzata sistemo en Esperanto-gazetoj, ke la familinomo de la aŭtoro majuskliĝas, dum en flua teksto oni ne majuskligas familinomojn (ekz-e en Monato).
    • La titoloj de artikoloj pri homoj estos samaj kiel en aliaj Vikipedioj; tiel ne okazas tempoperdo ĉe tradukoj.
    • Oni daŭre konservos la informojn pri tio, kiu parto estas la familia nomo.
  • Kontraŭ:
    • Ni bezonos multan energion por ŝanĝi la tutan Vikipedion, kaj verŝajne daŭros tre longe ĝis ni havos unuformecon (kvankam robotoj certe povos helpi).
    • Robotoj por listigi nomojn en kategorioj estos pli malfacile programeblaj.
    • Ni igos relative utilajn informojn pli malfacile troveblaj: Kiam oni legas nomon en alia artikolo, oni ne plu tuj scias kiu parto estas la familia nomo, sed devas por tio eniri la koncernan artikolon, se tio interesas la leganton.
    • Laŭalfabetaj nomlistoj ene de artikoloj estos pli malfacile kreeblaj.
    • Ni ne havas unuformecon nun pri majusklaj formoj: Dum tri-kvar jaroj oni ne penis krei klaran regularon pri majuskligo.

La unua raŭndo de la baloto[redakti fonton]

Ĉi sube vi povas legi kio okazis en la unua raŭndo de la baloto. Ĉi tiu parto nun ne plu estas ĝisdata.

La voĉdoneblaj alternativoj[redakti fonton]

Estas kvar voĉdoneblaj alternativoj. Ĉiu Vikipediisto plenumanta sube donitajn kriteriojn povas voĉdoni por unu alternativo.

  1. Unua alternativo: Ni ne ŝanĝu la regulojn pri majuskligo de familiaj nomoj. Oni daŭre tutmajuskligu la familian nomon en titolo, komence de la artikolo, kaj kiam iu nomo unuafoje menciiĝas en alia artikolo. La ordo de la nomoj estu la vortordo kutime uzata en la kulturo de la homo.
  2. Dua alternativo: Ni ne tutmajuskligu familiajn nomojn en la titolo aŭ en aliaj artikoloj. Oni nur tutmajuskligu la familian nomon komence de la artikolo. La ordo de la nomoj estu la vortordo kutime uzata en la kulturo de la homo.
  3. Tria alternativo: Ni neniam tutmajuskligu familiajn nomojn. La ordo de la nomoj estu la vortordo kutime uzata en la kulturo de la homo.
  4. Kvara alternativo: Ni neniam tutmajuskligu familiajn nomojn. La persona nomo ĉiam aperu antaŭ la familia nomo.

Grava rimarko: La esprimo "vortordo kutime uzata en la kulturo de la homo" havas du eblajn interpretojn: Ĝi povus aŭ signifi ke ni ĉiam sekvu la kutimon uzatan en la koncerna lando, aŭ ĝi povas signifi ke ni sekvu la kutimon, kiun homoj el tiu lando kutime uzas en eksterlando. Tiu ĉi diferenco gravas por hungaraj nomoj, kiujn la hungaroj skribas kun komenca familia nomo en Hungario, sed plej ofte kun fina familia nomo eksterlande. Kiun el ĉi tiuj du interpretoj ni sekvu estas aparta demando, kiun ni daŭre diskutu (krom se la kvara alternativo venkos).

La baloto[redakti fonton]

Ĉi tie vi povas voĉdoni. Por havi voĉdonrajton, necesas ke vi havas Vikipedian konton kreitan antaŭ la 12-a de februaro 2006, kaj ke vi redaktis almenaŭ 10-foje per tiu konto. Metu vian subskribon sub unu el la alternativoj. (Vi povas subskribi per uzo de "~~~~").

Antaŭ ol voĉdoni, bonvolu zorge tralegi la supran prezenton de la alternativoj, kaj la suban koncizan prezenton de la ĉefaj (mal)avantaĝoj de la diversaj alternativoj. Aldone, indas legi ĉi tiun diskuton pri la temo.

Unua alternativo:

  1. Marcos 01:02, 1. Mar 2006 (UTC)
  2. Bab 10:59, 1. Mar 2006 (UTC)
  3. Gunnar Gällmo 14:38, 5. Mar 2006 (UTC)
  4. Tonyo 17:08, 7 Mar 2006 (UTC)
  5. Slavik IVANOV 22:52, 7. Mar 2006 (UTC), per sia lasta ekzemplo Bab konvinkis min pri konservo de la nuna tradicio. Mi longe hezitis.
  6. Alauxdo 23:00, 7. Mar 2006 (UTC) mi ne komprenas, kial oni devas redukti informon?
  7. Keldan 00:38, 8. Mar 2006 (UTC)
  8. Vinkomarkov 11:49, 8. Mar 2006 (UTC)
  9. Verdulo 17:58, 11. Mar 2006 (UTC)
  10. Jorge CAMACHO 10:56, 12. Mar (Madrida horo)
  11. "Maksimo 18:30, 12. Mar 2006 (UTC)"
  12. Ryoho 12:00, 13. Mar 2006 (UTC)
  13. Paul 17:01, 13. Mar 2006 (UTC)
  14. Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:49, 13. Mar 2006 (UTC)
  15. Umberto 22:26, 13. Mar 2006 (UTC)
  16. Le Hibou 23:27, 13. Mar 2006 (UTC)
  17. Mithridates 18:45, 14. Mar 2006 (UTC)
  18. Ulrich Matthias 19:36, 14. Mar 2006 (UTC)
  19. Biciklanto 22:39, 14. Mar 2006 (UTC) post longa pripensado... tamen bone ke tiom multaj balotas
  20. Kostik Vento. La unua alternativo estas pli oportuna kaj neŝarĝanta la memoron.

Nevalidaj voĉdonoj:

  • Mat956 12h45, 13; Mar 2006 (UTC) (nevalida voĉdono)
  • Ingolf 19:17, 14. Mar 2006 (UTC)(nevalida voĉdono)
  • Eliott (tro malfrua voĉdono)

Dua alternativo:

  1. Robert Weemeyer 01:44, 1. Mar 2006 (UTC)
  2. Jmb 03:52, 1. Mar 2006 (UTC)
  3. Yekrats 11:28, 1. Mar 2006 (UTC)
  4. Thomas Guibal 11:39, 1. Mar 2006 (UTC)
  5. Roberto 14:38, 1. Mar 2006 (UTC)
  6. Ssire 17:44, 1. Mar 2006 (UTC)
  7. Internaciulo 15:03, 2. Mar 2006 (UTC)
  8. Sonjaaa 23:47, 2. Mar 2006 (UTC)
  9. KriZe 02:26, 3. Mar 2006 (UTC)
  10. Arno Lagrange  07:38, 3. Mar 2006 (UTC)
  11. Emuzesto 09:07, 3. Mar 2006 (UTC)
  12. BenediktWildenhain 18:35, 3. Mar 2006 (UTC)
  13. Yves Nevelsteen 10:02, 5. Mar 2006 (UTC)
  14. Shibo77 17:38, 6. Mar 2006 (UTC)
  15. Chuck SMITH 09:19, 7. Mar 2006 (UTC)
  16. Narvalo 06:57, 8. Mar 2006 (UTC)
  17. Schuetzm 18:25, 8. Mar 2006 (UTC)
  18. Martin BENOIT 05:21, 12. Mar 2006 (UTC)
  19. Maksim 16:52, 13. Mar 2006 (UTC)
  20. Petro 13. Mar 2006 18:02 (UTC)
  21. Mxcatania 16:33, 15. Mar 2006 (UTC)

Tria alternativo:

  1. Bea 09:22, 2. Mar 2006 (UTC)
  2. CarlesVA 15:56, 15. Mar 2006 (UTC)

Kvara alternativo:

  1. "Zetey 11:40, 13. Mar. 2006 (UTC)"
  2. Golbery [Goŭberi'] 18:37, 14. Mar 2006 (UTC)

Konciza prezento de (mal)avantaĝoj de la alternativoj[redakti fonton]

Unua alternativo

  • Por:
    • Oni tuj scias, kiu parto de nomo estas la familia nomo (eĉ kiam oni legas tiun nomon en alia artikolo).
    • Ni nun uzas ĝin, do ni ne devos investi multan energion por ŝanĝi ion.
    • Ĝi multe helpas por facile verki robotojn, kiuj alfabete (laŭ familia nomo) listigas nomojn en iu kategorio.
    • Ĝi ebligas al oni facile laŭalfabetigi enartikolajn nom-listojn sen esti eksperto pri ĉiuj nom-tradicioj. (Ekzemple MAO Zedong - Gerhard SCHRÖDER anstataŭ Gerhard Schröder - Mao Zedong, kiu rezultus sen majuskloj/scio pri la nomeroj.)
    • La informo pri familia nomo jam povas esti en la Vikipedio antaŭ ol artikolo pri la koncerna homo estas kreita (kiam li nur menciiĝas en alia artikolo).
  • Kontraŭ:
    • Majuskligo en flua teksto ne estas kutima stilo en Esperanto (kvankam Kontakto kaj Tejo Tutmonde jam delonge uzas ĝin). Ni devas konsideri la ĝeneralan lingvouzon kaj ne altrudi novan.
    • Se oni ne certas pri tio, kiuj partoj de nomo estas familiaj nomoj, oni devas ekverki la artikolon sub malĝusta titolo, kio poste necesigos movon de la artikolo.
    • Perdo de tempo pro cerbumado pri la ĝusta majuskligo. (Tio estas kontraŭargumento kompare al la 3-a kaj 4-a proponoj.)
    • Perdo de tempo pro uskloŝanĝado en esperantigoj. Tio povas esti granda laboro, ekz-e Listo de miliarduloj. Aldone, ĝi nun estas aparte malfacila, kiam oni devas uzi majusklojn kiel ŁŐÚŰÁÉĂĞĎČÅËÏŹ. (Sed nur ĝis kiam la helpilo "Specialaj signoj" [tuj sub la "Konservu ŝanĝojn"-butono] estos kompletigita.)
    • Eble kroma laboro por krei por ĉiu titolo po unu nemajuskligitan alidirektilon (tiel ke facile troveblu la artikoloj eĉ se oni ne scias, kiu parto de la nomo estas la familia nomo). Tamen eble tio ne necesas, ĉar sufiĉas la serĉilo.
    • Ni ankoraŭ ne havas unuformecon pri majusklaj formoj: Dum tri-kvar jaroj oni ne penis krei klaran regularon.
    • Majusklaj familiaj nomoj estas iomgrade atentokaptaj en la teksto, tiel ŝajnas esti pli gravaj ol ceteraj faktoj.

Dua alternativo

  • Por:
    • Ĉi tiu alternativo similas al la nun ofte uzata sistemo en Esperanto-gazetoj, ke la familinomo de la aŭtoro majuskliĝas, dum en flua teksto oni ne majuskligas familinomojn (ekz-e en Monato).
    • La titoloj de artikoloj pri homoj estos samaj kiel en aliaj Vikipedioj; tiel ne okazas tempoperdo ĉe tradukoj.
    • Oni daŭre konservos la informojn pri tio, kiu parto estas la familia nomo.
  • Kontraŭ:
    • Ni bezonos multan energion por ŝanĝi la tutan Vikipedion, kaj verŝajne daŭros tre longe ĝis ni havos unuformecon (kvankam robotoj certe povos helpi).
    • Robotoj por listigi nomojn en kategorioj estos pli malfacile programeblaj.
    • Perdo de tempo pro cerbumado pri la ĝusta majuskligo (ĉe artikol-komenco). (Tio estas kontraŭargumento kompare al la 3-a kaj 4-a alternativoj.)
    • Ni igos relative utilajn informojn pli malfacile troveblaj: Kiam oni legas nomon en alia artikolo, oni ne plu tuj scias kiu parto estas la familia nomo, sed devas por tio eniri la koncernan artikolon, se tio interesas la leganton.
    • Laŭalfabetaj nomlistoj ene de artikoloj estos pli malfacile kreeblaj.
    • Ni ne havas unuformecon nun pri majusklaj formoj: Dum tri-kvar jaroj oni ne penis krei klaran regularon pri majuskligo.

Tria alternativo

  • Por:
    • Ĝi estas la sistemo uzata en la plej multaj aliaj Vikipedioj (tamen ne ĉiuj konsentas ke tio estas avantaĝo; la Vikipedioj ja ĝenerale havas diferencojn).
  • Kontraŭ:
    • Tute perdiĝos la informoj pri tio, kiu parto de la nomo estas la familia nomo.
    • Oni ne plu povos verki robotojn, kiuj alfabete (laŭ familia nomo) listigas nomojn en kategorioj.
    • Tre malfaciliĝos la permana kreado de laŭalfabetaj listigoj.

Kvara alternativo

  • Por:
    • Neniu alia Vikipedio uzas majusklojn por familinomoj, do ni ne faru. (Tamen ne ĉiuj konsentas kun tia ĉi "ni-ĉiuj-faru-same"-argumentado. Ja estas multaj diferencoj inter la malsamaj vikipedioj.)
    • En la kazo de simplaj nomoj (du partoj) oni daŭre scias, kiu parto estas la familia nomo.
    • La Fundamento, Zamenhof kaj la plej multaj aliaj bonaj aŭtoroj uzas ĉi tiun sistemon, do oni povas konsideri ĝin bona stilo.
  • Kontraŭ:
    • Ĝi tute ignoras la kutimojn de multaj kulturoj. Ĝi trudas la sistemon de la plej multaj Okcidentaj landoj al la ĉinoj, hungaroj, okcidentafrikanoj kaj aliaj, kiuj uzas inversan sistemon.
    • Precipe en la nuntempa uzo, en Esperanto iĝis tre kutime konservi la originan nomordon pro respekto al aliaj kulturoj.
    • En la kazo de pli komplikaj nomoj (pli ol du partoj, ekzemple duobla persona nomo aŭ duobla familia nomo), oni ne povas scii, kiu parto de la nomo estas persona, kaj kiu estas familia.
    • En plurpartaj nomoj sen familinomo (ekz-e islandaj nomoj), multaj erare pensos ke la dua parto estas familia nomo.