Vikipedio:Bezonataj funkcioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se vi elpensis ian novan funkcion, kiun ĝi bezonas, bonvolu priskribi tion ĉi tie kaj mi penos helpi. --Brion VIBBER

Marku la momenton por distingi malnovajn petojn. Skribu, do, -- ~~~~ post via peto.


En kiom da lingvoj (sen Esperanto) ekzistas iu artikolo?[redakti fonton]

Mi demandas min, kiun kriterion ni apliku por evoluigi bonan prioritatigon por la skribendaj artikoloj. Mi venis al la konkludo, ke artikolo, kiu ekzistas en multaj lingvoj, sed ne jam en Esperanto, estas pli urĝe skribenda ol artikolo, kiu ekzistas en malmultaj lingvoj. Kp. Kion verki unue?

Sekve mi imagas novan paĝon, kiu listigas (ekzemple) mil artikolojn, kiuj ekzistas en multaj aliaj lingvoj, sed ne jam en Esperanto. La artikoloj estu ordigitaj laŭ la kvanto de lingvoj, en kiuj ili jam ekzistas. Ekzemple:

Eble oni difinu, ke la kvanton de lingvoj oni provizore decidu laŭ la angla versio - kelkloke konstateblas, ke alilingvaj artikoloj ligas al malpli da versioj ol la angla, kelkfoje pli.

Bazo por la paĝo kompreneble devas esti funkcio, kiu trairas la paĝojn en aliaj lingvoj. Eble la funkcio povos trairi vikipedio-version kun ekzemple 10.000 ĝis 50.000 artikoloj kaj kolekti tiujn, kiuj ekzistas en relative multaj aliaj versioj, sed ne en Esperanto. --Lu 21:23, 17. Mar 2008 (UTC)


Fermsistemo kaj konfliktoj[redakti fonton]

Estus pli bone se ekzistus ian "ferm-sistemon" (lock system anglalingve) kiu informigas kiam iu jam redaktas artikolon. Tiel, oni evitus samtempan redaktadon. Nicolas STAMPF

Malfacilege... Oni povas alklaku "Redaktu ĉi tiun paĝon" sed neniam konservi siajn ŝanĝojn (aŭ ne fari ajnan ŝanĝon -- mi foje uzas tiun funkcion por kopii tekston el unu artikolo al alia sen reskribi la viki-kodon). Sed ja eblus, averti ke iu ekredaktis antaŭnelonge. --Brion VIBBER
Hmm, kial ne aldoni butonon (aŭ ligon) kiu titolus "Kontrolu redaktadon" (aŭ similan). Tiu butono enmetus unuan linion kun teksto: "tiun ĉi paĝon redaktadas [Iu] je JJJJ/MM/TT-HH:MM - viŝu tiun linion se vi pensas ke estas eraro". --Nicolas STAMPF

Alia samtema ideo: kiam ja estas konflikto, eble ia okula "diff" sistemo (visual diff anglalingve) plifacilus la konfliktosolvo. Ĉu? Nicolas STAMPF

Pri tio mi tute konsentas! Mi renkontis du-tri redaktokonfliktojn ĉinokte kaj ege volas plifaciligi la procezon... Mi provos funkciigi tian en la nova viki-versio. (Vi povas ankaŭ priskribi ĉi tiajn ĉe la angla vikipedio en Wikipedia:Feature Requests) --Brion VIBBER

Ĉu ni povus krei ligilojn por difinoj de vortoj al ReVo per ligo kiel ReVo:vorto? --Chuck SMITH

Ŝajne ne estas sufiĉe simpla ligilo-maniero pri la ReVo-difinoj por starigi tian funkcion; vi devus enmeti duonon de la URL ĉiuokaze. --Brion VIBBER


Plej multaj paĝoj havas adreson tian: purl.org/net/voko/revo/art/radik.html, kun radik= la baza radiko sen finaĵo. Ekzemple oni trovas la vortojn "aviado, aviadisto, aviadilo" sub la radiko "aviad". Do tio ja ŝajnas interese ebligi krei pli facile tiajn adresojn. --Zav'
"kompleksa" sub "komple"; "transcenda" sub "transc"; "racionala" sub "racion"; "decigramo" sub "decigr"; "milimetro" sub "milime"; "neŭtono" sub "neuxto"; "vato" kaj "vathoro" sub "vat1"... Jes, eblus uzi tiajn adresojn se ili plaĉas al vi. --Brion VIBBER
Diable... do oni instigu la revulojn ŝanĝi tiujn stultaĵojn...:-) --Zav'



Ĉu ja ekzistas funkcio kiu serĉas vorton tra la Vikipedio? Se ne, ĉu estus bona nova funkcio? :) -- Martin BENOIT

Ĉe la malsupra parto de ĉiu paĝo estas kampo apud la vorto "Ŝercu" --Chuck SMITH
Vi eĉ povas traserĉi samtempe la diverslingvajn vikipediojn: http://www.wikipedia.org/tools/wikisearch.php (ege utila funkcio, se vi ekz. serĉas nomojn) Kun la nova programversio ni krome povas funkciigi la interlingvajn ligilojn, tio plu internaciigas la projekton :-)
Forgesu mian demandon, cxar mi estis en la malnova Vikipedio ;) -- Martin BENOIT

Ĉu eblas havi la lastajn ŝanĝojn ĉe la RSS formato, por legi ekzemple per FeedReader (http://www.feedreader.com)? --Nicolas STAMPF

Ĉi-momente nur haveblas la dek lastajn ŝanĝojn (ĝisdatigata duonhore): http://www.wikipedia.org/tools/feed-eo.rdf Se oni deziras pli da detalo, pli da listatoj, pli da formatoj, bonvolu aldoni viajn komentojn en meta:RDF spool --Brion VIBBER 09:54, 10. Jan 2003 (UTC)

Jen funkcioj kiujn mi ŝatus trovi :

  • Aŭtomata ligo al la ĵus legita paĝo post ensaluto (tiel funkcias en la fr de en - vikipedioj). Se mi eniras la vikipedion ne ensalutinte, eklegas artikolon, volas redakti ĝin, se mi ensalutas, mi ricevas nur proponon iri al la ĉefpaĝo, ne al la paĝo kiun mi ĵus forlasis. La alilingvaj vikioj proponas returnto:La_ĵus_legita_artikolo
  • Aŭtomata kunligado de ĉiulingvaj artikoloj. Se mi aldonas artikolon en iu lingvo kaj trovas ke jam ekzistas en alia(j) lingvo(j) artikolo(j)n pri la sama temo, se mi ligas al tiuj, mia nove aldonita artikolo devus esti aŭtomate ligita de la aliaj. Mi fakte foje faras tion mem, sed mi devas esplori ĉiun apartan artikolon kaj kontroli ke interlingvaj ligoj estas akurataj. Mi sugestas ke estu organizita datumbazo de la interlingvaj ligoj, kaj ekkiam oni ligas unu artikolon de unu lingvo al iu alia, ĉiuj artikoloj samtemaj ĉiulingve ricevas aŭtomate la ligon al ĉiuj aliaj jam ekzistantaj. Mi fakte trovas valorega ke la vikipedio estas multlingva projekto, kaj ke ĉiu leganto scipovanta plurajn lingvojn povu facile aliri artikolon samteman en alia lingvo kiun ŝli regas, ĉar ili ofte ne estas simplaj tradukoj sed alia versio verkita de iu alia kun eventuale pli detalan aŭ pli riĉan entenon.
Estus saĝe ke tio ne funkciu tute aŭtomate sed ke estu proponita listo de ligotaj diverslingvaj paĝoj kun elektokvadrateto por respondi ĉu jes aŭ ne tiu aŭ jena artikolo estu ligita al la novkreita. Arno
  • Aŭtomata ĝisdatifgo de statistikoj pri la diverslingvaj vikipedioj (en la diversaj lingvoj).

Arno


Mi proponas ke [[objekt]o]aj aŭ [[objekt[o|aj]]] signifu [[objekto|objektaj]]. Kun la dua, [[purpur[a|aj] objekt[o|aj]]]) eĉ povus signifi [[purpura objekto|purpuraj objektaj]]. Tamen, la unua estas pli simpla, kaj traktus la plejmulton da okazoj. Ĉu ĉi tiu ideo aŭ io simila jam diskutiĝis?

-- Mignon 19:58, 10. Apr 2004 (UTC)

  • Miaopinie, ĝi ŝajnas iomete konfuza kaj superflua. Al mi la nuna sistemo funkcias pli bone. -- Gabriel BEECHAM 20:07, 10. Apr 2004 (UTC)

Ankaŭ al mi (Eliott)


(Skribu pri ia nova funkcio ĉi tie.)