Vikipedio:Estu afabla al novuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipediaj artikoloj plimultiĝas kaj pliboniĝas ne nur pro la multa laboro de la regulaj kontribuantoj, sed ankaŭ pro la ofte sennome (IP-adrese) faritaj kontribuoj de novuloj. Ni ĉiuj iam estis komencantoj en la redaktado de Vikipedio.

Novaj kontribuantoj estas la estontaj Vikipediistoj, kaj tial estas nia plej valora fonto. Ni kondutu al la novuloj afable kaj pacience, kun respekto — nenio fortimigas valorajn kontribuontojn pli ol malafableco. Ne eblas al novulo bone koni la regulojn, stilon kaj komunumon de Vikipedio antaŭ ol ekredakti.

Kiu estas novulo?[redakti fonton]

Kutime konsideru kontribuanton novulo almenaŭ dum la unuaj tri monatoj de kunlaboro, iom depende de la aktiveco. La fakto, ke kontribuanto faras eraron, povas simple montri, ke li aŭ ŝi estas komencanto (almenaŭ tiurilate) kaj ke sekve oni devas tre delikate agi en la kontakto.

Prefere parolu nek pri forigo de artikolo nek pri forbaro de uzanto[redakti fonton]

Multaj novuloj jam rakontis pri sia ŝokiĝo, kiam oni en mesaĝo minacis iliajn artikolojn per forigo, proponis por forigo aŭ fakte forigis. Eĉ pli ŝoka estas minaco per forbaro de la uzanto. Prefere ne uzu tiujn vortojn kaj agojn en kontakto kun novulo! Imagu infanon, kiu konstruas sablokasteleton ĉe la mara bordo - kaj venas plenkreskulo, kiu jam levas la piedon por detrui ĝin, ĉar la sablokonstruaĵo ne konformas kun iu regulo. Novuloj havas similajn sentojn pri forigo kaj forbaro kiel tiu infano pri la detruo de la konstruaĵo - kaj ofte ili ne revenas por "ludi" kun ni post tia sperto.

Estu ĝentila, ankaŭ kaj precipe al la novuloj[redakti fonton]

  • Komprenu ke novuloj estas bezonataj de la Vikipedia komunumo kaj valoraj por ĝi. Per tio, ke ni rajtigas novulojn kontribui, ni plibonigas la diversecon de scio, opinioj kaj idealoj en Vikipedio, plialtigas ĝian valoron kaj protektas ĝian neŭtralecon kaj tutecon.
  • Memoru ke nia devizo — kaj nia invitilo al novuloj — estas "estu kuraĝa!". Ni havas regularon kaj kutimojn, sed ili ne estu aplikataj tiel, ke ili kontraŭas novulojn kiuj agas laŭ tiu invitilo. Povas esti ke la reguloj kaj kutimoj estu ŝanĝotaj aŭ pliampleksigotaj. Iu "misfaro" de novulo efektive povus plibonigi Vikipedion, almenaŭ post iom da redakto. Observu iom, kaj se necese demandu la novulon kion li intencas, antaŭ ol nomi liajn agojn "misaj" aŭ "kontraŭregulaj".
  • Se vi serioze kredas, ke iu novulo faris eraron, provu mem korekti la eraron. Ne kritikaĉu la novulon.
  • Memoru ke novuloj ofte ne scias, ke redaktohistorioj estas konservataj. Do kiam iliaj redaktoj estas forigataj, ili ekpanikas, komencas redaktan militon aŭ forlasas Vikipedion, ĉar ili erare kredas, ke horoj da laboro estis nemalfareble forigitaj. Bonvolu ĝentile sciigi al novuloj, ke ilia laboro neniam perdiĝas kaj ĉiam povas esti restarigata el la historiopaĝo. Instruu al ili, ke ili povas pridiskuti aferojn sur la diskutpaĝoj, kaj se ĉio malsukcesas, ili povas reviziti la diskutpaĝon post kelkaj monatoj por diskuti kun aliaj Vikipediistoj.
  • Se vi opinias, ke vi devas diri ion al novulo pri iu eraro, faru tion en progresiga maniero. Komencu per sinprezento kaj saluto ĉe la diskutpaĝo de la novulo, por montri al li, ke li estas bonvena ĉi tie, kaj prezentu viajn korektojn trankvile kaj kunlabor-cele, eble ankaŭ menciante aferojn kiujn li faris kaj kiujn vi ŝatis. Se vi ne povas tiel agi, eble estas pli bone se vi diras nenion.
  • Prefere ne rapide diskutu sur publika vikipedia paĝo pri eraroj de novulo, pri ebla forigo de artikolo aŭ simila rimedo. Se iel eblas, diskutu la temon private per retpoŝto kun aliaj spertaj vikipedianoj, kiujn vi konas.
  • Aliaj novuloj eble hezitas fari ŝanĝojn, precipe pli gravajn, kiel plineŭtraligojn aŭ titolŝanĝojn, pro timo difekti la Vikipedion. Instruu al ili esti pli kuraĝaj, sed ne koleru pri ilia "timemo".
  • Kvankam estas bone atentigi novulon, kiu faris eraron, pri la koncerna regulpaĝo, estas sensence kaj malafable peti al la novuloj ne voĉdoni aŭ ne kundiskuti pri forigendaj artikoloj ktp. ĝis kiam li "gajnos pli da sperto". Tio malkuraĝigas novulojn kaj forprenas de la Vikipedio tre bezonatajn novajn vidpunktojn.
  • Supozu bonan intencon flanke de la novulo. Li plej verŝajne volas helpi, do donu ŝancon al li!
  • Memoru ke vi mem iam estis novulo. Traktu aliajn tiel, kiel vi dezirus esti traktata, se vi ankoraŭ estus novulo (aŭ eĉ pli bone). Kaj se vi ne plu memoras, kiaj estis viaj unuaj paŝoj, eble lasu la kontakton kun novuloj al aliaj vikipedianoj.

Kiel eviti esti ofenda vundanto[redakti fonton]

  • Evitu intensigilojn en la komentoj (vortojn kiel "terura", "stulta", "malbona", "bona" ktp. kaj krisignojn).
  • Moderigu vian aliron kaj vortumon.
  • Evitu sarkasmon en redakto-resumoj kaj sur diskutpaĝoj, precipe kiam vi malfaras redaktojn.
  • Aktive aŭskultu!
  • Evitu Vikipedian ĵargonon. Kiam vi mencias Vikipediajn regulojn, nomu ilin per iliaj plenaj nomoj kaj metu ligilojn al ili.
  • Evitu tujan forbaron de uzantoj. Konsideru paroli al uzanto antaŭ ol forbari lin aŭ ŝin.