Vikipedia diskuto:Estu afabla al novuloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu alinomi al: Kiel trakti novulojn? aŭ eĉ pli bele: Afable trakti novulojn[redakti fonton]

Tiuj vortumoj pli plaĉas al mi ol la origina "Bv. ne mordi novulojn". Laŭdire nia subkonscio ne tro bone komprenas la vorton "ne" - kaj sekve en la kapo restas "mordi novulojn". Ĉu vi konsentas pri alinomigo? Mi fakte preferus la duan: "Afable trakti novulojn". --Lu 22:37, 25. Feb 2009 (UTC)

Konsentite. Thomas Guibal 07:17, 26. Feb 2009 (UTC)
Tre bona propono. La nuna titolo estas malkonvena laŭvorta traduko el alilingvaj artikoloj. Eĉ la vorton “trakti” mi evitus, precipe kiam la objekto estas homo. Ekz. “Estu afabla al novuloj”, “Novuloj meritas afablon” aŭ “Novuloj meritas respekton” estas konsiderindaj. Kaj kial oni uzas la vorton “mordi”? “Vundi” pli taŭgus kiel figura vorto, kaj “ofendi” estus eĉ pli bona. --Surfo 07:43, 26. Feb 2009 (UTC)
Mi konsentas kun la proponoj "Estu afabla al novuloj" kaj "Novuloj meritas respekton". Marcos 17:17, 26. Feb 2009 (UTC)
La argumenton pri "trakti" mi akceptas. Al mi el la tri novaj proponoj "Estu afabla al novuloj" plej plaĉas. Ĉar laŭ mi la vortumo estas plej simpla, do supozeble plej bone eniras la kapon. - En la artikolo eble laŭ Surfo ni metu "vundi" anstataŭ "mordi". --Lu 17:49, 26. Feb 2009 (UTC)
Mi nun iom redaktis la paĝon laŭ la ĉi-supraj konsideroj, ĉefe forigis la radikon "mord". Mi ŝanĝetis ion supraĵan en la komenco, sed ne tralegis ĉion. La stilo ankoraŭ impresas, kiel oni parolus pri infanetoj. --Surfo 11:12, 2. Mar 2009 (UTC)