Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2021/5

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Registriĝu kiel interesiĝanto pri Erasmus+[redakti fonton]

Kiel promesite en la Jara plano 2021, la Estraro de Esperanto kaj Libera Scio laboras pri partopreno en projekto subvenciata de Erasmus+ de la Eŭropa Komisiono.

Antaŭ ol mi povos provizi pliajn detalojn, mi ŝatus inviti vin registriĝi kiel interesiĝanto pri partopreno. Tio estas esprimo de ĝenerala intereso partopreni, vi ne devos partopreni jam sekvan projekton. Kiam laboro pri projekto pliprogresos, ni kontaktos unue ĉiujn interesiĝantojn, kiuj registriĝis.

Taskoj de partoprenontoj dependos de konkreta projekto kaj ili estos kominikitaj kun interesiĝantoj antaŭ konfirmo de partopreno. Kutimaj taskoj estas veturo al alia lando por trejnado aŭ alia edukado, kreado de eduka aŭ informa materialo (broŝuro, video ktp), eĉ trejnado de aliaj aktivuloj.

Utiligu vian oportunon kaj registriĝu ankoraŭ hodiaŭ! Amike, Prezidanto KuboF Hromoslav (diskuto) 11:31, 4 maj. 2021 (UTC)[Respondi]