Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Havano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Havano

Havano (hispane: La Habana) estas ĉefurbo, provinco, plej granda haveno, kaj komerca centro de Kubo. La urbo havas 2,1 milionojn da loĝantoj, kaj ĝi konsistas el 728,26 km2, iĝante la plej granda urbareo, la plej loĝata urbo, kaj la kvara plej granda metropola areo en Karibio. La urbo etendiĝas ĉefe okcidente kaj sude de la golfeto, kiu alireblas tra mallarĝa golfeto kiu dividiĝas en tri ĉefajn havenojn: Marimelena, Guanabacoa kaj Atarés. La rivero Almendares trairas la urbon de sudo al nordo, enirante en la Florida Markolo kelkajn kilometrojn okcidente de la golfeto.

Havano estis fondita de la hispanoj en la 16-a jarcento sub la nomo Sankta Kristoforo de Havano (San Cristóbal de La Habana), kaj pro strategia situo ĝi servis kiel saltotabulo por la hispana konkero de la amerika kontinento, iĝante haltejo de la galionoj ŝarĝitaj de oro en la kruciĝo inter la Nova Mondo kaj la Malnova Mondo.

La reĝo Filipo la 2-a de Hispanio donis al ĝi ...