Vikipedio:Ĉu vi estas vikipediiholisto?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vikipedio:FRENEZECO)

Se vi ne certas, ĉu vi estas vikipediiholisto, faru la jenan teston.

Al ĉiu demando, kiun vi respondos jes, alkalkulu nombron de poentoj notita en krampoj. Ju pli altan sumon vi akiros, des pli verŝajne estas, ke vi estas vikipediiholisto.

  1. Ĉu vi uzas Vikipedion kutime almenaŭ unufoje ĉiusemajne? (1)
  2. Ĉu vi uzas Vikipedion kutime almenaŭ unufoje ĉiutage? (2)
  3. Ĉu vi uzas Vikipedion kutime pli ol unu horo ĉiutage (4 punktoj, en kalkulo kun la antaŭaj sume 7 punktoj)
  4. Ĉu vi redaktas artikolojn? (1)
  5. Ĉu vi verkas novajn artikolojn? (1)
  6. Ĉu vi komentas artikolojn aŭ ĉu vi partoprenas diskutojn? (2)
  7. Ĉu vi petas pri kreado, poluradoforigo de artikoloj? (1)
  8. Ĉu vi plenumas tiuajn ĉi petojn? (2)
  9. Ĉu vi postulis en lastaj kelkaj semajnoj novan kapablon de softvaro de Vikipedio aŭ ĉu vi raportis cimojn? (2)
  10. Ĉu vi produktas redirektitajn paĝojn? (1)
  11. Ĉu vi opinias, ke vi uzas principan parton de datuma fluo de Vikipedio? (5)
  12. Se vi klakos sur Hazardan paĝon, ĉu aperos plimulte paĝo, kiun vi redaktis (3) aŭ verkis? (10)
  13. Ĉu vi kontrolas Lastajn ŝanĝojn preskaŭ ĉiutage? (2)
  14. Ĉu vi kontrolas Lastajn ŝanĝojn pli ofte ol dekfoje ĉiutage? (4)
  15. Ĉu vi kontrolas Lastajn ŝanĝojn pli ofte ol centfoje ĉiutage? (16)
  16. Ĉu vi kontrolas Lastajn ŝanĝojn pli ofte ol milfoje ĉiutage? (32)
  17. Ĉu Lastaj ŝanĝoj estas en viaj ŝatataj paĝoj? (1)
  18. Ĉu Lastaj ŝanĝoj estas via hejma paĝo? (12)
  19. Ĉu vi kontrolas vian liston de observataj paĝoj preskaŭ ĉiutage? (1)
  20. Ĉu vi kontrolas vian liston de observataj paĝoj pli ofte ol dekfoje ĉiutage? (4)
  21. Ĉu via listo de observataj paĝoj estas kiel via hejma paĝo? (8)
  22. Ĉu vi havas en Vikipedio vian vikipediistan konton? (2)
  23. Ĉu vi havas vian vikipediistan konton en kelke da Vikipedioj? (4)
  24. Ĉu vi eklernis novan lingvon aŭ ĉu vi plibonigis vian konon de alia lingvo ĉefe pro kapablo legi en donita lingvo en Vikipedio? (6)
  25. Ĉu vi havas en Vikipedio vian vikipediistan paĝon? (2)
  26. Ĉu vi propagas Vikipedion persone aŭ en useneto, IRC, internetaj diskutoj, internetaj paĝaroj, en via retpoŝta piedeto ks? (2 se tempo de tempo, 5 se en la praktiko ĉiutage, 10 se tiel ofte, ke tio jam ĝenas vian ĉirkaŭaĵon)
  27. Ĉu vi havas trikoton de Vikipedio? (10; Trikotoj estas aĉeteblaj en Vikipedia aĉetejo)
  28. Ĉu vi kaptis vin jam iam dum skribado de ordinara teksto kun uzo de sintakso de Vikipedio? (3)
  29. Ĉu suferas ia por vi grava afero, kiel ekz. via persona vivo, kariero aŭ studado, pro kvanto de tempo pasigita en Vikipedio? (10)
  30. Ĉu vi suferas pro Vikipedio pro manko de dormo? (9)
  31. Ĉu vi forgesas pripensi antaŭ tio, ol vi diros ion al homoj en reala mondo, sed alŝutonte komenton en diskuton vi verkontrolos ĝin centfoje? (5)
  32. Ĉu vi prijuĝas homojn, kiujn vi konas el la reala mondo parte ankaŭ laŭ iliaj kontribuoj en Vikipedion? (6)
  33. Ĉu vi opinias, ke kvalito de kontribuoj en Vikipedion estas grava kriterio por elekto de kunulo por proksima rilato? (17)
  34. Ĉu ravegas vin kresko de Vikipedio? (2)
  35. Ĉu vi estas aligita en Vikipedio-P aŭ en alia konferenco pri Vikipedio? (2)
  36. Kaj ĉu vi eĉ legas kontribuojn el tiu ĉi konferenco? (2)
  37. Ĉu vi kaptas vin de tempo al tempo dum remalfermado de la konferenco esperante, ke venis nova retpoŝto? (5)
  38. Aŭ ĉu vi havas aŭtomatan ilon, do sufiĉas por vi kontroli la konferencon nur tiam, kiam ili anoncos al vi la novajn kontribuojn? (7)
  39. Se vi havas ĝin, ĉu vi faris ĝin mem speciale por la konferencoj de Vikipedio? (10)
  40. Ĉu vi opinias, ke Vikipedio estos baldaŭ pli bona ol ĉiuj ceteraj enciklopedioj? (3)
  41. Ĉu vi kredas, ke kontribuoj en Vikipedion estas "utilaj" - kontraŭe al "ludado de ludoj" aŭ rigardado de futbalo? (5)
  42. Ĉu vi jam sonĝis pri Vikipedio? (3)
  43. Ĉu vi jam sonĝis pri aliaj vikipediistoj? (5)
  44. Ĉu vi jam vekiĝis ŝvitita klopodante rememori, ĉu via lasta kontribuo estis verkita vere laŭ neŭtrala vidpunkto? (6)
  45. Ĉu vi jam iam telefonis al alia vikipediisto? (1)
  46. Ĉu vi jam iam persone renkontiĝis kun alia vikipediisto? (2)
  47. Ĉu vi jam seksumis kun alia vikipediisto? Oni ne kalkulas puŝitajn kontojn. (10)
  48. Se vi uzas modemon, ĉu ascendis via telefona pago post tio, kiam vi malkovris Vikipedion? (2)
  49. Ĉu vi aĉetis por vi alian ekranon, por ke vi povu havi Vikipedion en unu kaj guglon en la alia? (1% da prezo de la alia ekrano)
  50. Ĉu vi havis tuj ideon por manieroj, kiel tiun ĉi teston plibonigi aŭ reguligi rezulton tiel, por ke ties sumo estu ronda 100? (3,5)
  51. Ĉu vi redaktis tiun ĉi teston por celo de akiro de pli bona rezulto? (5)
  52. Ĉu vi havas impreson, ke via rezulto estas tro alta kaj eble vi faros ion kun tio, "post kelke da redaktoj"? (6)
  53. Aŭ ĉu vi tiel fieras pri via rezulto, ke vi ripetas la teston dum ĉiu kelka monato, por ke vi vidu, kiel vi estas des pli multe dependa? (10)
  54. Ĉu vi subskribas vin en leterojn kaj aliajn dokumentojn kiel "~~~~"? (7)
  55. Ĉu vi jam iam serĉis ligilon redaktu en normala interreta paĝo? (3)
  56. Ĉu vi jam iam subkonscie tuŝis ligilon redaktu, por ke vi korektu nekonvenan esprimon, dum legante ĵurnalon? (4)
  57. Ĉu vi jam iam redaktis artikolon en Vikipedio tra longdistanca telefona konekto al Interreto? (5)
  58. Ĉu vi jam iam kontrolis, ĉu sumo de la poentoj en tiu ĉi testo estas senĉese 100 eĉ post tio, kiam iu reguligis ĝin? (4)
  59. Ĉu vi redaktas artikolojn ebria aŭ sub influo de aliaj narkotikoj sen restarigo de viaj redaktoj? (1)
  60. Ĉu vi jam redaktis iam artikolojn en bankuvo? (5)
  61. Ĉu vi iam publike anoncis foriron el Vikipedio, sed samtempe vi regule revenas ĉi tien? (10)
  62. Ĉu tiu ĉi paĝo estas inter viaj observataj? (2)
  63. Ĉu vi estas en Vikipedio grandambasadoro? (2)
  64. Ĉu vi estas grandambasadoro por pli ol unu Vikipedio? (2 pluaj poentoj)
  65. Ĉu vi jam iam petis pri rajtoj de administranto? (2)
  66. Ĉu vi havas rajtojn de administranto? (2)
  67. Ĉu vi havas rajtojn de administranto por pli ol unu Vikipedio? (2 pluaj poentoj)
  68. Ĉu vi jam iam petis pri rajtoj de burokrato? (3)
  69. Ĉu vi havas rajtojn de burokrato? (3 pluaj poentoj)
  70. Ĉu vi tradukas softvaron de Vikipedio? (3)
  71. Ĉu vi programas ĝin? (20)
  72. Ĉu vi elpensas novajn vortojn komencantaj je viki-? (26)
  73. Ĉu vi redaktas artikolojn dormante? (17)
  74. Ĉu vi insultas vekiĝinte kaj konstatinte, ke ĉiujn ĉi viajn redaktojn vi devos fari denove? (2 pluaj poentoj)
  75. Aŭ ĉu tiuj redaktoj restis tie? (100 bonifikaj poentoj)
  76. Ĉu vi redaktas el tekokomputilo? (1)
  77. Ĉu ŝaltiĝis ventolileto en via tekokomputilo dum unu restado en Vikipedio? (2)
  78. Ĉu vi daŭrigis eĉ post tio en redaktado? (5)
  79. Ĉu vi daŭrigis eĉ post tio, kiam ĝi malŝaltiĝis? (10)
  80. Ĉu vi daŭrigis eĉ post tio, kiam ĝi denove ŝaltiĝis? (kaj la trianfojon ktp.) (20)
  81. Ĉu disfandis via tekokomputilo (aŭ ĉu ĝi montris gravajn signojn de fandado) dum redaktado de Vikipedio? (100 bonifikaj poentoj)
  82. Ĉu vi jam redaktis antaŭ la sesa kaj tridek matene? (6)
  83. ... ĝis la kvara matene? (2)
  84. ... ĝis la sesa matene? (4)
  85. ... ĝis la oka matene aŭ pli longe? (7)
  86. Ĉu vi aldonis al vi 13 poentojn por la lastaj demandoj, ĉar ie estas ĉiam la 4-a, la 6-a aŭ la 8-a horo? (-10: 3 poentoj por ŝaĝeco :) )
  87. Ĉu vi havas instigadon redakti tiun ĉi neekzistantan artikolon? (1)
  88. Ĉu vi provis tuj redakti la antaŭan neekzistantan artikolon? (3)
  89. Ĉu furiozigis vin konstato, ke la antaŭa neekzistanta artikolo ne estas viki-ligilo? (3)
  90. Ĉu tio ne furiozigis vin, ĉar unue vi kontrolis la fontan tekston de la paĝo? (4)
  91. Ĉu vi redaktis tiun ĉi paĝon, por ke la antaŭa ligilo al la neekzistanta paĝo respondu al via elektita stilo? (5)
  92. Ĉu vi distingas ligilojn je internaj kaj eksteraj laŭ koloro ankaŭ en aliaj interretaj paĝaroj? (2)
  93. Ĉu vi faris aŭtomatigitan version de tiu ĉi testo, por ke vi ne bezonu kunkalkuli poentojn? (100 bonifikaj poentoj)
  94. El kelke da diversaj komputiloj aŭ lokoj vi vizitis Vikipedion dum lastaj 30 tagoj? (1 poento por ĉiu komputilo)
  95. Ĉu vi vikiigis tiu ĉi teston? (2 poentoj)
  96. Ĉu vi nomis vian staturon en MUD-Vikipedio? (5)
  97. Se oni demandas vin pri io, ĉu via respondo estas principe ligilo en Vikipedion? (3)
  98. Ĉu vi uzas terminon "restarigo" ankaŭ ekster Vikipedio? (2)
  99. Ĉu vi jam volis redakti ies resumon de redakto? (1)
  100. Ĉu vi rimarkis, ke en la aŭtomatigita versio de tiu ĉi testo estas alia nombro de demandoj? (2)
  101. Ĉu vi partoprenis ambaŭ testojn pro komparo de la rezulto el ambaŭ? (4)
  102. Ĉu vi aldonis demandojn en tiun ĉi teston sole pro celo de akiro de du pluaj poentoj? (2)
  103. Ĉu vi redaktis iam la poentan valoron de demando de tiu ĉi testo, por ke vi povu plu nei vian dependecon? (8)
  104. Male, ĉu vi redaktis iam la poentan valoron de demando de tiu ĉi testo, por ke vi povu postuli pli grandajn rajtojn en grupo da homoj, kun kiuj vi neniam renkontiĝos en via tuta vivo, ci bedaŭrindula frakasiĝinto? (12)
  105. Ĉu vi jam iam filozofis pri la influo de Vikipedio? (15)
  106. Ĉu vi kapablas kvinfoje rapide post si elparoli vorton privikifi? (3)
  107. Ĉu vi klakas sur Hazarda paĝo almenaŭ unufoje ĉiutage? (2)
  108. Ĉu surprizos vin, se iu ligilo alkondukos vin al alia loko, ol al artikolo en Vikipedio? (1)
  109. Ĉu vi jam iam laŭte ĝojis dum rigardo en statistikoj de konateco de Vikipedio? (5)
  110. Ĉu vi jam rompis ian regulon nur pro ebleco viziti Vikipedion? (6)
  111. Ĉu vi uzas en Vikipedio mallongigajn klavojn? (2)
  112. Ĉu estas via plej ofta mallongiga klavo alt-x (aŭ ties ekvivalento en via klavaro)? (3)
  113. Se vi nokte vekiĝos ne povante ekdormi, ĉu vi dediĉas vin al laboro en Vikipedio, por ke tio trankviligu vin? (2, pluaj 4, se tio funkcias)
  114. Ĉu Vikipedio estas donita en via TTT-legilo kiel hejma paĝo? (4)
  115. Ĉu en pli ol unu TTT-legilo? (6)
  116. Ĉu en ĉiuj ekzistantaj TTT-legiloj? (16)
  117. Ĉu vi diskutas en IRC kanaloj de vikipedio-eo? (2 se 1-2 horoj, 4 se 3-4 horoj, 6 se 5-6 horoj kaj 10 se la tuta tago)

Taksado de rezultoj[redakti fonton]

0–50Ekvilibrigita sinteno, kiu povas esti ankoraŭ plibonigita de pli granda restado en Vikipedio.
50–110Optimala rezulto certiganta la plej bonan produktecon.
111–231Vi estas dependa je Vikipedio.
>233Tiuj valoroj kutime finas per morto.

Bonifikaj demandoj[redakti fonton]

Por la jenaj demandoj vi akiras neniajn poentojn, malgraŭ tio ili povos doni utilajn informojn al via kuracisto:

  1. Ĉu vi plendas, ke artikoloj ne estas verkataj laŭ neŭtrala vidpunkto?
  2. Ĉu vi iam postulis bildon de kemia kombinaĵo?
  3. Ĉu vi scias, kiu estas Larry Sanger?
  4. Ĉu vi kverelis iam kun Larry Sanger?
  5. Ĉu vi uzas vian propran nomon aŭ ian obskuran kromnomon?
  6. Ĉu vi redaktis artikolojn almenaŭ en tri diverslingvaj Vikipedioj?
  7. Ĉu vi redaktis artikolojn almenaŭ en KVIN diverslingvaj Vikipedioj?
  8. Ĉu vi forigis iam el tiu ĉi testo arkaiĝintajn demandojn?
  9. Ĉu vi jam iam neglektis personan higienon pro Vikipedio?
  10. Ĉu vi iam eksiris kun via kara duono pro Vikipedio?