Vikipedio:Kunlaboraĵo de la Semajno/30000-a artikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nune ekzistas du proponoj por la 30000-a artikolo. Bonvolu voĉdoni vian elekton:

Granda Zimbabvo Vikipedio:Kunlaboraĵo de la Semajno/30000-a artikolo/unua propono

  1. Por Por: Mi unue proponis ĉi tiun, kaj nature ĝin poras ankaŭ nun. La 25000-a artikolo estis Inkaa imperio, kaj ŝajnas al mi bone sekvi per simila artikolo (historia/arkeologia), ĉi-foje el alia kontinento. Projekto Apollo estu artikolo 29999-a aŭ 33333-a, ekzemple. Bab 15:13, 19. Nov 2005 (UTC)
  2. Por Por: Mi ŝatas nigra-afrikajn historiajn temojn. Narvalo 16:13, 19. Nov 2005 (UTC)
  3. Por Por: La Vikipedio ĝis nun jam informas multe pli pri modernaj teknologiaj atingoj el la Okcidento ol pri la afrika historio. Marcos 19:30, 21. Nov 2005 (UTC)
  4. Por Por: Ĝuste tiel opinias ankaŭ mi. Tamen anstataŭ longe disputi ni simple konsentu, ke ni malkonsentas, kaj preparu prefere du artikolojn ol neniun. Montanesko 22:44, 22. Nov 2005 (UTC)
  5. Por Por: Kvankam la artikolo pri Projekto Apollo estas laŭ mi pli alloga, mi ĝin vidas tro "ruĝa" por elekti ĝin. (kiam mi parolas pri ruĝa, mi parolas pri la fakto ke kiam oni rigardas ĝin oni povas vidi tro da ligilojn sen finaj paĝoj...), mi pensas ke ni ne havos tempon por "bluigi" ĝin antaŭ ol alveno de 30.000-a paĝo. Mi preferas do la plej "blua" pri G.Z., laŭ mi donas pli belan impreson. Kaj ni eklaboru por plibonigi tiun pri P.A. Ed Blond 10:58, 25. Nov 2005 (UTC)

Projekto Apollo Vikipedio:Kunlaboraĵo de la Semajno/30000-a artikolo/dua propono

  1. Por Por: Yekrats 13:30, 19. Nov 2005 (UTC) Kvankam mi tradukis multe da la unua artikolo, mi preferas la duan temon. Sed mi estas usonano, kaj timetas se la temo ŝajnas tro usoneca aŭ okcidenteca. La du temoj certe ambaŭ indas artikolojn.
  2. Por Por: Le Hibou 17:55, 19. Nov 2005 (UTC) Spacoesplorado estas multe pli ekcita ol mortintaj imperioj. Se nia 30.000a artikolo festindas, ni festu kun nuntempa homa atingo! (kaj ni montros al la mondo ke E-o tute kapablas eksprimi iun ajn nuntempan temon.)
  3. Por Por: Blahma 16:52, 21. Nov 2005 (UTC) Ankaŭ mi poras pli prefere ĉi tiun proponon, ĉar ja ni jam unufoje prezentiĝis per geografi-historia artikolo (25.000-a) kaj tial ŝanĝo al iu pli moderna kaj nuntempa temo taŭgus okaze de 30.000-a artikolo.
  4. Por Por: Biciklanto 21:14, 21. Nov 2005 (UTC) Mi preferas kunlabori por la dua propono, ĉar mi estas tre interesita pri la temo. Ankaŭ pri la NASA-artikolo mi volonte kunlaboris. Pri la unua temo mi bedaŭrinde ne sufiĉe scias.
  5. Por Por: Maksim 16:24, 23. Nov 2005 (UTC) Spacoesplorado estas verŝajne pli aktuala ol malmulte konataj landoj.
  6. Por Por: Mi voĉdonas por al projekto Apollo ĉar mi proponis ĝin. Sed mi ne nepre estas kontraŭ "Granda Zimbabvo". Mi pensas ke estas malmultaj versioj de "Granda Zimbabvo", ekzemple, ne estas portugallingva versio, kaj ne ĉiuj povas kontribui. Pri projekto Apollo estas pli da ebleco de kunlaboro, ĉar estas artikoloj similaj en multaj lingvoj. Sed, mi konfesas ke mi mem ne sukcesas multe redakti en ĝi, ĉar mi ne havas sufiĉajn teĥnikajn konojn, sed pri Granda Zimbvavo, mi ankaŭ ne havas konojn.Roberto 14:12, 25. Nov 2005 (UTC)


Komentoj sen voĉdono

  • Le Hibou 00:41, 23. Nov 2005 (UTC). Mi akordas parte kun Montanesko. Tamen, unu tagon ni devos elekti nur unu artikolon kiel la magia "30.000-a". (Kaj kun la nuna malrapideco de la sistemo, tiu tago estos en novembre 2006, mi opinias!). Kvankam, se la voĉdonantoj prilaboras ilian preferatan artikolon, eble iom da konkuro donos al ni du elstarajn artikolojn. Kiam venos la tempo por decidi kiu artikolo "gajnis", mi ŝanĝos (aŭ ne) mian voĉdonon al la (laŭ mi!) plej bona artikolo. Por mi la plej grava afero estas havi la plej bonkvalitan artikolon - la temo ne tiom gravas. Se la voĉdonoj estas egalaj, mi proponas ke ni sekvu la regulo ke la plej maljuna propono gajnas. Malfeliĉe, tiu donas avantaĝon al Granda Zimbabvo, sed tiel estas la vivo. Ĉu iu povas taksi, kiam ni preskaŭ atingos la 30.000?

Ĉu iu povas taksi, kiam ni preskaŭ atingos la 30.000? Grandparte dependas de Maksim:)), sed ĉiuokaze ĉijare. Ankaŭ mi povas alŝuti kelkcent da vilaĝoj, kiel faras hungara kaj ida vikipedioj:) Narvalo 07:07, 23. Nov 2005 (UTC)

Mia propono por solvi la problemon: La 30.000-a artikolo estis A, tuj post la alia interesa artikolo B. Narvalo 07:07, 23. Nov 2005 (UTC)


Nu, okazis ke ankaŭ Granda Zimbabvo kaj Projekto Apollo iĝis 30.000-a artikolo, ĉar Maksim alŝutis kaŝe unu artikolon. Mi devis do forigi unu artikolon, tiel okazis ke unuafoje iĝis Granda Zimbavo, duafoje Projekto Apollo la gajnanto. Narvalo

Mi petas pardonon, la Vikipedio nun tute ne tuj funkcias kaj vian mesaĝon "mi petas ĉiun ripozi, mi alŝutas la 5 artikolojn" mi ne vidis ĉar tiuj du minutojn mi atendis la servilon, ja antaŭe mi vidis ke nenio okazadas kaj eblas aldoni 1 artikolon. Maksim 15:03, 25. Nov 2005 (UTC)