Vikipedio:Kunlaboraĵo de la Semajno/30000-a artikolo/anonco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Baldaŭ ni anoncos la 30000-an artikolon. Gravos, ke ni disvastigos la informon al ĉefaj aktualaĵo-fontoj.

Kie estos anoncota?[redakti fonton]

Bonvolu listigi pliajn suben:

Disvastigota anonco[redakti fonton]

Esperanta Vikipedio atingas 30.000 artikolojn

La 27-an de novembro aperis la 30.000-a artikolo en Esperanto-Vikipedio, projekto por krei senpagan, liberan retan enciklopedion en la internacia lingvo. La artikolo temis pri "Projekto Apollo", kaj tuj sekvis alian interesan artikolon pri "Granda Zimbabvo", la mezepoka ruinaĵo en Suda Afriko. La Esperanto-Vikipedio kreskas ĉefe per tradukaĵoj de entuziasmaj esperantistoj. Pro la volontuloj, nia Vikipedio kvalite kaj kvante konkuras kontraŭ pluraj naciaj Vikipedioj, kiel la 16-a plej ampleksa Vikipedio el pli ol 100 aliaj nacilingvaj Vikipedioj. La ĉefpaĝo de la Esperanto-Vikipedio estas trovebla ĉe http://eo.wikipedia.org. Ĉiu rajtas legi, uzi kaj redakti Vikipedion.


Pri Vikipedio

"Imagu la mondon, en kiu al ĉiu persono sur la planedo estas donita libera aliro al la sumo de tuthomara scio. Jen estas tio, kion ni faras." --Jimmy WALES, la fondinto de Vikipedio

Komencinta en januaro de 2001, Vikipedio nun estas la plej rapidkreskanta, plej aktuala, kaj plej granda enciklopedio. Ĝi havas 1.5 milionojn da artikoloj, aktive disvolovataj en pli ol 150 lingvoj. Ĝi estas kreata tute fare de volontuloj, kiuj kontribuas, ĝisdatigas, kaj revizias artikolojn kunlabore. La enhavo de Vikipedio estas skribata por ĝenerala leganto, kaj estas daŭre reviziata por klareco, legebleco kaj ekzakteco. Originala teksto, bildoj, kaj sonoj kontribuataj al Vikipedio estas permesataj per GFDL (Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj), kiu permesas al uzantoj kopii kaj ŝanĝi la laboron unuj de la aliaj. La tuta datumbazo estas libere elŝutebla, kaj oni povas uzi ĝin senpage de neprofitcelaj kaj komercaj organizaĵoj, laŭ certaj kondiĉoj.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]