Vikipedio:Lua/Moduloj/Lingvonomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablona programado Diskutoj Lua Testoj Subpaĝoj
Modulo Esperanto English

Modulo: Dokumentado

Ĉi tiu modulo redonas la adverban aŭ akuzativan formon de lingva nomo, ricevante ISO-kodon de lingvo.

Por ŝablonoj

  • language kutime redonas la adverban formon de lingvo kun ligilo al la koncerna artikolo. Pri detaloj de la uzeblaj parametroj vidu iun el la ŝablonoj de {{Ar}} ĝis {{Zh}}, kiel ekzemple {{eo}}.
  • flag redonas flagon de certa lingva teritorio kun la sekva adverbo. Pri detaloj de la uzeblaj parametroj vidu iun el la ŝablonoj de {{Flag-ar}} ĝis {{Flag-zh}}, kiel ekzemple {{Flag-ru}}.
  • lang redonas la lingvan adverbon kun ligilo al la koncerna artikolo kun sekva vorto. Ĉirkaŭ la sekva vorto estas nevidebla <span>-bloko kun atributoj, kiuj indikas la lingvon. Tio necesas por legantaj foliumiloj. Pri detaloj de la uzeblaj parametroj vidu iun el la ŝablonoj de {{Lang-ar}} ĝis {{Lang-zh}}, kiel ekzemple {{Lang-hsb}}.
  • exist analizas ĉu kodo estas lingva kodo en la antaŭdifinita Lua-funkcio. mw.language.fetchLanguageName.
  • list redonas ĉiujn lingvojn el la funkcio mw.language.fetchLanguageNames en vikia tabelo.


Ĝeneralaj atentigoj pri la enplektado de moduloj

Enplektado okazas ĉiam en la formato

{{#invoke: Lingvonomo | Funkcionomo | valoro1 | valoro2 | nomoX=valoro … }}

La parametroj povas esti nomitaj aŭ nenomitaj kiel ĉe ŝablonoj.

Se nekonata signoĉeno venas de ekstere (kiel ŝablonaj parametroj), ĉiam estu laborata kun la formo 1=valoro.

Pliajn informojn vi trovos sur Helpo:Lua.