Vikipedio:Rajtoj de uzantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"VP:Uzanto" alidirektas ĉi tien. Por listo de uzantoj, vidu la paĝon Vikipedio:Vikipediistoj.

La rajtoj de uzantoj estas la diversaj rajtoj kiujn povas havi uzanto de Vikipedio. Uzantoj ĉe Vikipedio (aŭ Vikipediistoj) estas anonimuloj kaj ensalutintaj personoj kiuj redaktas en la vikio aŭ ankaŭ en alilingvaj vikipedioj. Uzanto povas esti burokrato, administranto kaj/aŭ patrolanto. Tamen, por ke uzanto havu pliajn rajtojn, li devas respekti difinitajn kriteriojn. Por ricevi rajtojn, la uzanto devas peti aliajn uzantojn voĉdoni. Se la plimulto de la voĉdonantoj poras, la uzanto ricevos la rajton. Se ne, li konservos siajn aktualajn rajtojn. Uzantoj ne povas fariĝi administrantoj se:

  • Ili ne havas sufiĉan sperton kiel uzantoj ĉe Vikipedio.
  • Ili ne respektas kriteriojn por fariĝi tiaj.
  • Ili ne petas pri tio.

Uzantoj ne povas redakti en la vikipedio se ili estas forbaritaj (t.e. senigitaj de redakto-rajtoj kaj do iliaj kontoj blokitaj). Estas pluraj kialoj pro kiuj uzantoj povas esti forbaritaj kaj la daŭro povas varii de unu tago ĝis tempe ne limigite.

Jen la uzantaj rajtoj kaj ilia priskribo:

  • IP-uloj estas anonimuloj kiuj ne ensalutis antaŭ fari redakton.
  • Ensalutintaj uzantoj, kiuj kreis konton kaj ensalutas, povas marki "e"-on por eta redakto kaj havi siajn paĝojn inkludante "Mia atentaro".
  • Aŭtomate konfirmitaj uzantoj, kiuj aŭtomate ricevas tiun statuson kvar tagojn post sia enskribiĝo, povas alinomi paĝon kaj alŝuti dosierojn (sed preferinde alŝutu al la komuna dosierdeponejo "Commons").
  • Mempatrolatoj: se mempatrolato kreas paĝon en patrolata nomspaco, tiu paĝo estas aŭtomate patrolita. Se mempatrolato redaktas patrolitan paĝon, tiu paĝo restas patrolita. Se mempatrolato redaktas nepatrolitan paĝon, tiu paĝo restas nepatrolita. Diference de patrolanto, mempatrolato ne povas marki nepatrolitan paĝon kiel patrolitan kaj inverse. La rajton donas kaj forprenas administranto.
  • Patrolantoj rajtas revizii kaj aprobi versiojn de artikoloj. La rajton donas kaj forprenas administranto.
  • Administrantoj (listo: "sysop") rajtas forigadon de fuŝkreitaj paĝoj, restarigon de misforigitaj paĝoj, forbaradon de IP-adresoj de vandaloj kaj protekton de certaj paĝoj (tiam nur administrantoj rajtas redakti ĝin). La rajton donas sed ne forprenas burokrato.
  • Interfacaj administrantoj (listo: "interface-admin") rajtas redakti certajn specialajn paĝojn (.css, .js). La rajton donas sed ne forprenas burokrato.
  • Burokratoj (listo: "bureaucrat") havas la samajn rajtojn kiel Administrantoj kaj krome rajtas alinomigi uzantokonton, ŝalti aldonajn trajtojn de programaro, igi iun alian administranto aŭ burokrato post voĉdono, igi uzanton roboto, sed nur la stevardoj rajtas maligi iun alian administranto aŭ burokrato, post enŝalto. La rajton donas sed ne forprenas burokrato.
  • Robotoj okupiĝas pri korektado de kategorioj, korektado de oftaj tajperaroj, unuecigado de mallongigoj, ktp. Roboto devas ricevi rajton per peto de la posedanto en la jena paĝo: Vikipedio:Roboto/Permespeto. Antaŭ ol ricevi la rajton, la roboto povas redakti iom da paĝoj por pruvi sian bonan agadon. Alklakante ĉi tie, uzantoj povas kontroli la agadojn de robotoj en la paĝo Lastaj ŝanĝoj. La rajton donas kaj forprenas burokrato.
  • Kaŝantoj povas forigi artikolojn forte kiel, ke eĉ administrantoj ne plu povas vidi. Ne estas kaŝantoj en E-vikipedio.
  • IP-Kontrolantoj povas kontroli la IP-adreson kaj retumilon ("user agent") de uzanto. Ne estas kontrolantoj en E-vikipedio.
  • Forigantoj nur havas la rajton de forigado el la rajtoj de administranto. Ne estas forigantoj en E-vikipedio.

Se uzantoj havas neniujn rajtojn, estas ĉar la uzanto estas forbarita. Li nur rajtas, dum sia forbaro, legi tekstojn kaj artikolojn. La daŭro varias de 1 tago ĝis porĉiam kaj la kialo varias ankaŭ.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]