Vikipedio:Salajri profesiajn kunlaborantojn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dum interŝanĝoj inter Chuck Smith, Brion Vibber, Renato Corsetti kaj Arno Lagrange, ekmaturiĝis la ideo ke la esperanto-vikipedio devus salajri profesiajn kunlaborantojn por efike progresi kaj igi ĝin valora kultura kaj kleriga ilo, nediskutebla argumento de la kultura valoro kaj de la taŭgeco de esperanto kiel internacia helplingvo. Por plimaturigi la projekton bonvolu legi : Aŭspiciado de UEA.

Celo : atingi ke la Vikipedio rapide progresu. Por tio atingi ke (ge)redaktanto(j) profesie kunlaboru por ĝi. Por ke tiaj estu salajritaj necesas krei strukturon kaj trovi por ĝi sufiĉajn rimedojn.

Eblecoj :

  • krei memstaran tutmondan esperanto-vikipedian strukturon
  • partopreni en la kreado de multlingva eŭropa strukturo (jam estas planoj en la franca kaj germana vikipedioj)
  • funkcii sub la usone bazita Wikimedia (???)
  • alia ebleco ?

paĝo ekita de Arno Lagrange 10:18, 25. Nov 2003 (UTC)

Bonvolu komenti.


Jen malneto por la projekto :

Esperanto progresu helpe de la Vikipedio.

  • Projekto : [Eŭropa] aŭ [Tutmonda] multlingva vikipedia fonduso por progresigi la redaktadon de la vikipedio kun dungitaj redaktoroj.
  • Celo : progresigi la kulturan valoron de Esperanto per larĝskale atingebla rimedo kaj kreskigi la ŝancojn ke esperanto estu agnoskita sur la kultura tereno.
  • Tempo : urĝe kapti kiel eble plej rapide unikan okazon, kiu ekprezentiĝas de malmulte da tempo, kaj kiun la esperanto-movado nepre ne preterlasu.

Esperanto, Kulturo kaj Interreto

En la nuna lingva monda situacio kie la angla okupas unuarangan pozicion en multaj kampoj, esperanto plu defendas sin kun siaj argumentoj kaj avantaĝoj. La kulturan valoron de esperanto oni ĝenerale priskibas per :

  • sia jam pli ol 110-jara historio
  • sia multnombra kaj multlanda parolantaro
  • la ekzisto de tradukitaj kaj originalaj verkoj el plej diversaj kulturoj
  • bunta kultura vivo kun renkontiĝoj (turismaj, studaj, fakaj, familiaj, ktp.), gazetaro, literaturo, teatro, kanzono, muziko, radio, televido, retejoj, ktp.

Precize sur la tereno de la interreto, esperanto ĝuas privilegian pozicion. Dum pli frue longaj distancoj estis obstaklo al disvolviĝo de esperanto, ĉar veturi renkonte al aliaj esperantistoj aŭ eĉ korespondi kostis tempon kaj monon, la interreto kvazaŭ neniigas tiun obstaklon. Pli kaj pli multaj homoj en la mondo povas relative facile aliri la reton. Per tio kaj dank'al tio esperanto povas nun ege progresi. Esperantistoj povas eluzi la reton por pli efike kaj pli rapide komuniki kaj kunlabori, kaj multaj retumantoj el la tuta mondo povas ekscii pri esperanto kaj konstati ĉiujn siajn ecojn (kultura riĉeco kaj diverseco, aktiva vivo, …). Pli kaj pli multaj novaj esperantistoj eksciis pri esperanto, lernis la lingvon kaj ekaktivas dank'al interreto.

Inter la diversaj rimedoj kiun provizas la reto estas la lingva progreso kaj la kleriga rolo. Jam troviĝas sur la reto multaj riĉaĵoj :

  • vortaroj (ReVo, la Vortaro),
  • fakaj terminologioj (Komputada leksikono),
  • lingvaj helpiloj (PMEG, landoj kaj lingvoj de la mondo),
  • tradukiloj (Traduki, Ergane),
  • lerniloj (Lernu),
  • literaturaj kolektoj kaj katalogoj :
  • retaj katalogoj kaj serĉiloj (Trovanto,dMoz, esperantigita Google), ktp.


La Vikipedio : multlingva reta enciklopedio

Kaj nun ekestas la plej ambicia el ĉiuj tiuj projektoj : la Vikipedio, reta enciklopedio, kiu ekkonstruiĝas de 2001, kiel multlingva kvazaŭ senlima projekto. Kvankam la projekto ekis antaŭ tiom malmulte da tempo ĝi jam fariĝis rimarkinda fenomeno en kiu esperanto jam ludas ne neglektindan rolon kaj povos eluzi la okazon por fari grandajn paŝojn antaŭen.

La vikipedio (Wikipedia) ekis kiel anglalingva projekto en 2001, kaj la anglalingva fako rapidege kreskis kaj jam entenas pli ol 175 000 enciklopediajn artikolojn post malpli ol tri jaroj, kaj ĝi nun allogas pli gravan trafikon ol komerce eldonitaj enciklopedioj (Encyclopedia.com kaj Britannica.com, …). Studentoj kaj universitatuloj ekkutimiĝas serĉi en la vikipedio informojn kaj referaĵojn pri ĉiaj sciioj.

Komence nur anglalingva, la vikipedio rapide fariĝis multlingva kun fakoj en aliaj lingvoj. La esperantofako ekis fine de 2001 kaj dum la jaroj 2002 kaj 2003 ĝi longtempe estis inter la kvin unuaj (kun la franca, la pola, la sveda kaj la germana). Nun ĝi okupas pozicion ĉirkaŭ la deka loko, ĉar ĝi malpli rapide progresis ol la alilingvaj fakoj, simple pro la nombro da kunlaborantaj redaktantoj el vastaj lingvaj komunumoj kiel la hispana, la japana, la nederlanda, la dana, la sveda, k.a.. la tuta projekto fine de 2003 superas 300 000 artikolojn en pli ol 40 lingvoj. Deko el ili entenas pli ol 10 000 artikolojn. Rimarkinda aspekto de la vikipedio estas la lingvaj ligoj inter la diverslingvaj fakoj : kiam artikolo pri sama subjekto ekzistas en diversaj lingvoj montriĝas ligoj kiuj ebligas tre facile iri de artikolo en unu lingvo al tiu samtema en alia lingvo. Sekve legantoj el plej diverslingvoj tre ofte povos vidi ke la artikolo ekzistas en esperanto, kaj povos tiel legi ĝin, kaj konstati ties kulturan kaj klerigan ecojn .

La pozicio de Esperanto en la Vikipedio

Tamen se la esperanto-movado volas profiti el tiu unika okazo akiri mondan agnoskon tre rapide de vastega monda publiko, kaj poste de altaj instancoj kaj de univeristataj medioj, ĝi devas klopodi por konservi bonan pozicion. La esperanto fako ĝuis en la komenco ioman antaŭan pozicion dank'al Brion Vibber, programisto ĉe vikipedio kiu faris ĉion necesan por ke la vikipedio povu havi esperantan fakon kaj dank al la enmeto de jam antaŭe kreita materialo de Stefano Kalb (kalblanda enciklopedio), de Avtandil ABULADZE (Monda Faktolibro), kaj el Enciklopedio de Esperanto kiun la vikipediisto Miroslav Malovec iom post iom enportas.

Nun la esperantovikipedio plu progresas dank al la laboro de centoj da redaktantoj el trideko da landoj (Vidu : http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Vikipediistoj kaj http://www.wikipedia.org/wikistats/EO/TablesWikipediaEO.htm). Sed la fakoj en kelkaj aliaj lingvoj (la germana, la franca, la pola, la sveda, la dana, la nederlanda, la japana, la hispana) pli rapide progresas dank al pli multnombraj aktivaj kunlaborantoj.

Por konservi por esperanto bonan pozicion en la vikipedio, la esperanto-movado devas fari apartan klopodon per iom da profesia redaktado. Urĝas ke la esperantomovado investu fortojn por ke esperanto aperu en la unuaj vicoj en tiu tute nova kaj promesplena fenomeno.

Kio estas bona pozicio ? Ne temas nur pri suma nombro da artikoloj sed ankaŭ pri ilia kvalito, ilia nivelo, la kavalito de la aranĝo de la artikoloj inter si, ke laŭeble ĉiuj temoj estu traktataj, almenaŭ ke neniu grava temo estu neglektata. El tio rezultos ke esperanto povos fieri pri altnivela kultura kaj kleriga ilo tuj uzebla de ĉiuj, kaj montri ĝin kiel ne diskutebla argumento pri la taŭgeco de esperanto kiel monda interlingvo.


Laborplano

Unuavice, esperantistoj konvinkiĝu pri la urĝeco de la tasko, tial ni redaktis artikolon aperontan en la januaro numero de "Esperanto" (Artikolo por Esperanto - januaro 2004). En dua vico indus konviki instancojn kiaj UNESKO kaj Eŭropuniaj instancoj ke ili apogu la multlingvan projekton, car ĝi kongruas kun iliaj celoj. Ni povus ankoraŭ turni nin la diversaj organizaĵoj kiuj pro simpatio al esperanto kaj al multlingva projekto povus helpi al ĝia realigado :

  • OSI foundation, kreita de George Soros, filo de la esperantoaŭtoro Teodoro Ŝvarc,
  • Rotary / RADE,
  • Lions'club, …).

Taŭgan juran formon devos preni la strukturo por plenumi kune diversajn celojn (por esperanto, multlingve klerigaj en [eŭropa] kaj [monda] kadroj) por povi kolekti rimedojn el diversaj fontoj kaj uzi ilin por la difinitaj celoj : progresigi la esperantofakon, provizi multlingvan klerigan ilon. Uzo de la rimedoj devos esti difinita kun preciza laborplano plenumenda.


Redaktoroj

Ekkiam estos certa ke estas sufiĉaj rimedoj, la kreota strukturo povos salajri redaktoro(j)n, kiuj plentempe prizorgos la esperanto-vikipedion konekte kun la alilingvaj kaj kun aliaj rilataj projektoj (ReVo, Wictionnary, ..) laŭ difinota plenumenda tasklisto. Tempotabelo estas difinota kun atigendaj celoj kaj konstanta kontrolo ĉu ili ja estas laŭplane atingitaj.

Kanditatiĝo

En la komenco mi, Arno Lagrange, prezentas mian kanditatecon por plenumi tiun rolon. Se estos sufiĉaj rimedoj, estus bone ke aliaj kunlaborantoj estu ankaŭ salajritaj ĉu plentempe, ĉu proporcie de siaj kontribuoj.

Miaj kapabloj

  • Lingvoj :
    • denaske : Esperanto, Franca,
    • bona kapablo : Angla, Germana
    • komprenkapablo (sufiĉa por konstrui interlingvajn ligojn): hispana, itala, kataluna, nederlanda, sveda, dana, latina, pola, rusa, greka, ….
  • Redaktokapabloj videblaj tra la miloj da kontribuoj en la vikipedio
  • Programado : mi estas profesia programisto, kaj kapablas plibonigi kaj progresigi la vikiprogramon per kiu funkcias la vikipedio, kaj tiel zorgi ke esperanto profitu el tiuj progresoj.
  • Ĝenerala kulturo : tra miaj studoj (kvar jarojn post franca bakalaŭro) kaj diversaj aliaj spertoj kaj mem kondukitaj studoj, mi akiris ĝeneralan kulturon pri multaj kampoj kiuj ebligas min kontroli eĉ fakojn pri kiuj mi ne estas specialisto (biologio, ĥemio, kaj aliaj sciencoj, historio, geografio, politiko, literaturo, arto, esperanto-movado, ktp.)

Resumo :

POR KONSIDERIGI ESPERANTON KULTURE MONDSKALE ELUZI LA OPORTUNECON KE EKZISTAS VIKIPEDIO POR PROGRESIGI LA KULTURAN VALORON DE ESPERANTO


  • Provizi plej altnivelan esperanto-fakon en la vikipedio
    • per kresko de la artikolnombro
    • per kresko de la pritraktitaj temoj
    • per altiĝo de la nivelo de la kontribuoj (laŭ enteno, formo, uzebleco)


  • La vikipedio
    • rete alirebla tutmonde spite paper- kaj pres-kostojn
    • klerigo por ĉiuj en la mondo
    • interne de multlingva TRE sukcesa projekto
  • Fondinda estas Eŭro-Viki-fondaĵo
    • laŭ Eŭropa juro
    • multlingva (kiel EU) per kaj por Esperanto
    • celo : provizi altnivelan plurlingvan klerigan kompletan materialon
  • Povus ricevi rimedojn de :
    • UNESKO pere de UEA
    • EU per de EEU
    • OSI Open Society Institute http://www.soros.org/ George Soros
    • Rotariklubo / E-o rotario RADE : Eskil Svane Marc Levin
    • Lion's Club ?
    • Wikimedia Foundation / vd Jimmy Wales, Brion Vibber