Vikipedio:Statistiko pri sukcesaj Vikipedioj/malnova

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu paĝo prezentas statistikon pri la kresko de la nombro de sukcesaj Vikipedioj. Estas uzataj tri malsamaj limoj por determini la "sukcesajn Vikipediojn": 1.000 artikoloj, 10.000 artikoloj kaj 100.000 artikoloj (kvankam en la diagramo aperas nur la unuaj du).

Diagramo[redakti fonton]

Ĉiu ĉelo montras la nombron de diverslingvaj Vikipedioj de la koncerna grandeco je la komenco de la koncerna monato.

Monato pli ol 1000 pli ol 10.000 pli ol 100.000
Marto 2006 87 38 9
Februaro 2006 86 37 9
Januaro 2006 85 37 8
Decembro 2005 83 34 8
Novembro 2005 83 34 8
Oktobro 2005 83 32 7
Septembro 2005 76 30 6
Aŭgusto 2005 73 30 5
Julio 2005 70 29 4
Junio 2005 67 29 4
Majo 2005 64 25 4
Aprilo 2005 60 23 4
Marto 2005 59 23 3
Februaro 2005 57 22 3
Januaro 2005 55 21 2
Decembro 2004 53 21 2
Novembro 2004 52 19 2
Oktobro 2004 50 17 2
Septembro 2004 47 14 2
Aŭgusto 2004 42 13 2
Julio 2004 40 13 2
Junio 2004 38 12 2
Majo 2004 36 12 1
Aprilo 2004 36 10 1
Marto 2004 32 10 1
Februaro 2004 28 10 1
Januaro 2004 26 10 1
Decembro 2003 23 10 1
Novembro 2003 19 9 1
Oktobro 2003 17 7 1
Septembro 2003 16 7 1
Monato pli ol 1000 pli ol 10.000 pli ol 100.000
Aŭgusto 2003 15 6 1
Julio 2003 14 5 1
Junio 2003 12 5 1
Majo 2003 12 4 1
Aprilo 2003 12 3 1
Marto 2003 11 3 1
Februaro 2003 11 2 1
Januaro 2003 9 2 1
Decembro 2002 8 1 1
Novembro 2002 8 1 0
Oktobro 2002 7 1 0
Septembro 2002 7 1 0
Aŭgusto 2002 7 1 0
Julio 2002 7 1 0
Junio 2002 6 1 0
Majo 2002 6 1 0
Aprilo 2002 6 1 0
Marto 2002 4 1 0
Februaro 2002 3 1 0
Januaro 2002 2 1 0
Decembro 2001 1 1 0
Novembro 2001 1 1 0
Oktobro 2001 1 1 0
Septembro 2001 1 0 0
Aŭgusto 2001 1 0 0
Julio 2001 1 0 0
Junio 2001 1 0 0
Majo 2001 1 0 0
Aprilo 2001 1 0 0
Marto 2001 0 0 0
Februaro 2001 0 0 0

Interpreto[redakti fonton]

Kiel la helplinioj en la diagramo montras, la kresko de sukcesaj Vikipedioj de ambaŭ kategorioj dum jam pli ol du jaroj estas proksimume lineara. Averaĝe aldoniĝas ĉiumonate 2,5 novaj Vikipedioj kun pli ol 1000 artikoloj, kaj 1,2 Vikipedioj kun pli ol 10.000 artikoloj.

Se ni supozas, ke ĉi tiu kresko restos simila dum la venontaj kvar jaroj, tiam komence de 2010 estos pli ol 200 lingvoj kun pli ol 1000 artikoloj, kaj proksimume cent lingvoj kun pli ol 10.000 artikoloj.

Tamen, certas ke ĉi tiu kresko ne povos por ĉiam resti lineara. Se ĝi restus tiel, tiam post 200 jaroj devus esti pli ol 6000 lingvoj kun pli ol 1000 artikoloj, sed lingvistoj ĝenerale konsentas pri tio, ke post 200 jaroj restos malpli ol 6000 vivantaj lingvoj. Tamen, ne klaras kiam ĉi tiu kresko ĉesos esti lineara. (Verŝajne plej malfrue kiam la nombro de lingvoj kun pli ol mil artikoloj alproksmiĝos al la nombro de lingvoj kun forta skriba tradicio, do plej malfrue post 15 jaroj (tiam estus pli ol 500 sukcesaj Vikipedioj)).

Por krei la tabelon, kaj de ĝi la diagramon, mi uzis ĉi tiun statistikan paĝon, kaj por la lastaj monatoj la malnovajn versiojn de la listo de Vikipedioj. Marcos 00:46, 2. Mar 2006 (UTC)