Viktimismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Viktimismo estas psika manipula taktiko, uzante la empation de aliaj por antaŭenigi proprajn celojn aŭ senkreditigi la argumentojn de aliaj. Povas temi pri paralogismo emocia, kiu malkvalifikas la alian homon kiel atakanton anstataŭ nei ties diraĵojn. La subjekto adoptas la socian rolon de viktimo kuntekste de la diskuto, tiel ke la alia disputanto estas ŝajnigita kiel aŭtoritatema atakanto kaj liaj argumentoj kiel trudoj aŭ atakoj. Fojfoje tio estas uzata samtempe kun argumentoj pri la "mezpunkto" aŭ "centro."

Ĝi estas ofte uzata de mistraktantoj kiam ilia dolora konduto estas atentigita. Gravas distingi inter viktimismo kiel manipula taktiko kaj vera viktimeco. Kvankam mistraktantoj ofte afektas viktimecon, ili egale povas akuzi siajn aŭtentikajn viktimojn pri viktimismo kiam ili protestas; tio estas formo de viktimkulpo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Ci tiu homo ĉiam atakas min, nun diras ke mi mensogas. Ne estas juste trudi onian vidpunkton.
  • Pardonu min, sed mia opinio meritas respekton. Vi ne povas trudi la vian super aliaj homoj. Evidente vi malamas min.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Victimismo en la hispana Vikipedio.