Viktor Bauma
BAUMA Viktor estis hungara inĝeniero pri minejo naskiĝinta en Koloĵvaro la 1-an de novembro 1892 kaj mortinta en Budapeŝto la 29-an de aŭgusto 1964.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Bauma estis ekde 1918 ĝis 1945 ĉefinĝeniero ĉe karbominejoj, ekde 1949 ĝeneraldirektoro de la Entrepereno pri Miksa-mineralminado, ekde 1951 teknika sekciestro. Li estis ano de la Komitato Mineja de MTA. Li publikis fakartikolojn en la Bányászati és Kohászati Lapok.
Libro[redakti | redakti fonton]
- Ipari ásványok teleptana és előkészítése (Bp., 1951).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar Életrajzi Lexikon