Viktor Kaplan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Kaplan

Viktor KAPLAN (naskiĝis la 27-an de novembro 1876 en Mürzzuschlag - mortis la 23-an de aŭgusto 1934 en Unterach) estis aŭstria inventisto, inĝeniero kaj profesoro, fama precipe pro sia turbino.

Li studis en teknika altlernejo en Vieno, laboris poste kiel profesoro en la germana teknika altlernejo en Brno (1903-1931), kie li havas ankaŭ monumenton. Li ricevis honoran doktorecon en la teknikaj altlernejoj en Prago (1926) kaj Brno (1934).

Li registrigis 280 patentojn en 27 landoj en la fakoj de turbinoj, akva forto, kinetiko, maŝinoj.