Vilmos Lázár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LÁZÁR Vilmos (pro. la:za:r) estis honvedkolonelo dum la liberecbatalo de la hungara revolucio de 1848 kaj unu el la 13 martiroj de Arad, naskiĝinta en Nagybecskerek la 24-an de oktobro 1817 kaj mortinta en Arado la 6-an de oktobro 1849.

Biografio

Vilmos Lázár estis oficiro en la imperiestra armeo, poste en 1848 kapitano, de 1-a de februaro 1849 majoro, poste en rango de kolonelo brigadkomandanto ĉe la norda armeo. Pro sia malsano li povis partopreni en la luktoj nur de somero de 1849. Li senarmiĝis ĉe Karánsebes.

Verko

  • Lázár Vilmos 1849-ki honvédezredes aradi fogságában kivégeztetése előtt írt emlékiratai (Sátoraljaújhely, 1883).

Fonto