Vincent Dunin-Marcinkieviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vincent-Jakub Dunin-Marcinkieviĉ (4-a de februaro 1808 -29-an de decembro 1884) - belorusa dramisto, poeto, teatra kritiko, fondisto de nacia dramo kaj teatro.

Vincent Dunin-Marcinkieviĉ

Biografio

Naskiĝis en bieno Panjuŝkaviĉi (apud Babrujsk) en nobela familio. Finis lernejo en Babrujsk (1824). Studis en Peterburga universitato (laŭ aliaj informoj en Vilna universitato) je medicina fakultato, kiu ne finis pro manko de monoj. De 1827 laboris kiel oficisto. En la jaro finis ŝtatan servon, aĉetis bienon Ljucinka (apud Ivjanec), kie komencis lia kleriga, literatura kaj teatra agadoj, kaj trapasis ĉiujn sekvajn jarojn de vivo. Dum Januara ribelo estis akuzita en disvastiĝo de "malbonaj por registaro" ideoj. Li estis arestita, estis sub juĝesploro, poste estis liberigita sub polica observado.

Verkoj

Verkis beloruse kaj pole. Komence verkis operaj libredoj, el kiuj konservis nur apartaj. En la jaro 1846 en Vilno estis presita lia unua teatraĵo "Kamparulino" ("Idilio", estis surscenigita en la jaro 1852). Verkis poeziaj verkoj, versaj noveloj kaj rakontoj - "Hapon" (1855), "Kupala" (1856), "Historioj kaj rakontoj de Navum" (1857). Verkis same pollingvaj verkoj: "Dibenita familio" kaj "Slavoj dum 19-a jarcento" (1856). En la jaro 1859 tradukis en belorusa lingvo poemon de Adam Mickiewicz "Senjoro Tadeo". Fondis teatran trupon - unua belorusa teatro, kiu ludis en Lucinka, Minsk, Babrujsk kaj en aliaj lokoj. Dum la jardekoj 1860-1870 verkis komedioj "Pinska nobelaro" kaj "Svatado". Liaj verkoj estis eldonitaj plejparte nur post morto de aŭtoro. Prilaboris en belorusa literaturo novajn ĵenroj: versaj novelo kaj rakonto. Same estas agnoskanta kiel fondisto de belorusa nacia dramo. Komencante verki, li kontraŭstaris kun samaj malfacilaĵoj kiel aliaj samtampaj verkistoj - manko de regula belorusa lingvo (mankis vortaroj kaj gramatikoj). Malgraŭ tio, li foriris de dialektaj limoj, kaj orientiĝis al komunaj lingvaj rimedoj (komencis uzi formoj de vortoj, uzeblaj en diversaj regionoj de Belorusio).

Literaturo

  • Кісялёў Г. Спасцігаючы Дуніна-Марцінкевіча. - Мн., 1988.
  • Навуменка І. Вінцент Дунін-Марцінкевіч. - Мн., 1992.