Vincentanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la Vincentanoj kun la enskribo Evangelizare pauperibus misit me - Li sendis min anonci la evangelion al la malriĉuloj.

La Vincentanoj (latine: Congregatio Missionis, mallongigo: C.M.) estis komence nur en Francujo pastraj anoj de la kongregacio kiun fondis sankta Vincent Depaul en la 1624-a jaro. Aprobo de tiu ĉi grupo pri interna misio kun simplaj votoj venis en 1632 fare de papo Urbano la 8-a. La alternativan nomon Lazaranoj ili portas pro ilia kutima paroĥo Sankta Lazaro en la 10-a arondismento de Parizo.

Nuntempe formiĝis Association Internationale de Charité (AIC) kun sidejo en Louvain-la-Neuve, ordenaro aganta sub la flago de Sankta Vincent[1]. Ili sur ĉiuj kontinentoj troviĝas kiel misiistoj, engaĝiĝante en la edukado de junuloj kaj la flegado de malsanuloj kaj malriĉuloj. En Polujo iam gajnis la ordenanoj multan influon pere de instruado en porpastraj seminarioj. Ekfloro venis dum al regado de ordengeneralo Jean-Baptiste Étienne (1843-1874); en Germanujo ilia agado estis eĉ malpermesita en 1873 por kelke da tempo pro troa simileco al la jezuitoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Lepsiko 1908, p. 274 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]